Sunprotektilo, kaj pli precizekontraŭsunradia protektilo, estas ŝmiraĵo,ĝelo,aerosolo aŭ aliapreventilo kiu evitas aŭ malpliigas la efikojn kaŭzatajn de lasunradioj. Neniu sunprotektilo havigas 100% absolutan protektadon. Menciindas, ke ne nepre ĝi helpas evitisunbruligon.
Vestoj kiuj blokas aŭ mildigas la damaĝajn sunradiojn (UVA kaj UVB), kun larĝajĉapeloj,sunokulvitroj kajsunombreloj, estas utilaj por evitilezojn en okuloj kaj haŭto, sed tio ne estas sufiĉa por ŝirmiĝi el sunbrulaĵoj kaŭzataj de la suno. Ĉiu el ili aparte povas esti nesufiĉa por eviti la sunlezojn. Normale, la probablo eksuferikanceron de haŭto estas pli granda en personoj kiuj havas pli grandan kvanton denevusoj.
La Sunprotektiloj devas esti aplikataj inter 30 minutoj kaj 2 horoj antaŭ la ekspono al la sunradioj. Ĝenerale, devas esti reaplikataj post 80 minutoj en akvo aŭ se oni ŝvitis grandkvante aŭ ĉiun duan horon ekster akvo. Oni devas zorge sekvi la instrukcioj por la produkto.