Sunflora oleo kaj sunfloroSunfloraj semoj kun kaj sen ŝelo
Sunflora oleo estas oleo ĉerpita el la semoj (botanike nomatajakenoj) de la planto nomatasunfloro (Helianthus annuus). Sunflora oleo estas ofte uzata por friti kaj, en kosmetikaĵo, kiel moliganto.
Ĉi tiu oleo enhavastrigliceridojn, kun alta enhavo delinoleata acido. La konsisto degrasacidoj estas tre influita de la mediaj kondiĉoj de kresko de la sunflora planto. LaBritish Pharmacopoeia donas la sekvan konsiston:[1]
Estas tri sunflorajkulturvarioj, kiuj provizas oleojn de malsama konsisto: alta en linoleata acido, alta en oleata acido kaj meza en oleata acido (komerca nomo NuSun).
Ĝi estas likva oleo ĉe media temperaturo, kiu solidiĝas je konsiderinde pli malalta temperaturo ololiv-oleo. Ĝi komencas fumi ekde232°C. Se rafinita, ĝi estas travidebla, kun sukcena koloro kaj havas iomete grasan odoron. La denseco je20°C estas inter0,918 kaj0,923 kg/dm³ kaj je tiu ĉi temperaturo la refrakta indico estas inter1,472 kaj1,476.[2]