Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Suna vento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lasuna ventosunvento estas fluo daplasmo ĉefe konsista eljonoj kajelektronoj, elĵetitaj el la alta atmosfero deSuno. Tiu fluo varias en temperaturo kaj rapideco laŭ la suna aktiveco dum lasuna ciklo. Koncerne al aliajsteloj, oni parolas ĝenerale pristela vento.

Suna vento enMagnetosfero.
Kiel la suna vento "forblovas" la teran magnetan kampon (artista vido)

La komponiĝo de la suna plasmo estas sama kiel tiu, de la sunakorono, 73 % dahidrogeno kaj 25 % daheliumo. Suno elĵetas ĉirkaŭ 109kilogramojn ĉiu sekundo. En la korono, je temperaturo de 1 000 000K, la hidrogenaj atomoj estasjonigitaj, kaj elĵetitaj kun rapideco de 400 ĝis 800km/sec.

La suna plasmo suferas la influon demagneta kampo: la fluo estas pli rapida en lakoronaj truoj (ĉe la sunaj polusoj, tie, kie la kampaj linioj estas perpendikularaj al la suna surfaco). Male, la suna vento estas malpli rapida ĉe la sunaekvatoro.

Arta reprezentacio de la spiralo deParker

La suna vento ankaŭ influas la formon de la suna magneta kampo. Pro la kombino de ĝia elĵeta movo kun la sunarotacio, la linioj de la magneta kampo sekvasspiralon, tiel nomataspiralo de Parker, laŭEugene Parker,usonaastrofzikisto kiu teoriis pri la suna vento en la1950-aj jaroj.

Efikoj

[redakti |redakti fonton]

La partikloj de la suna vento, kaptitaj de la teramagneta kampo kumuliĝas en laZonoj de Van Allen kaj estigas lanordajn brilojn. Same okazas ĉe aliaj planedoj (Jupitero,Saturno,Neptuno,Urano).

La suna vento ankaŭ estigas la rektan voston dekometoj. Tiu vosto, farita el plasmo, direktiĝas ĉiam al la mala direkto de tiu de Suno. (La dua vosto, kurba, konsistiĝas el polvo repuŝata de lapremo de radiado).

La suna vento blovas « bobelon » da plasmo en lainterstela medio, tiu bobelo estas tiel nomataheliosfero kaj ĝia ekstera limo estas tie, kie la puŝo de la suna vento ne plu povas forpeli la interstelan medion (interstela gaso,stela vento de proksimaj steloj...). Tiu limo, tiel nomataHeliopaŭzo markas la limon de laSunsistemo. Tiu limo (kies grando estas malbone konata) ne estas sfera, sed disformata pro la movo de Sunorilat'al la interstelaj gasoj.

Fortaj blovoj de suna vento, estigataj desunaj erupcioj, aŭ aliaj perfortaj fenomenoj estas tiel nomatajsunaj tempestoj. Sur Tero, tiaj tempestoj perturbas la komunikadon perradiofonio kajtelevido. En kosmo, ili ekponas lasatelitojn kaj lakosmosondilojn al fortaj radiadaj dozoj, kaj povas endanĝerigi la vivon de lakosmonaŭtoj (kaj eĉ, oni supozas, tiun de vojaĝantoj enaviadiloj).

Nova scienco, lakosma meteologio, studas la fizikan staton de la suna vento kaj de lakosmaj radiadoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

La kosma meteorologia bulteno:

Ĝermo pri Astronomio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priAstronomio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Suna_vento&oldid=9306221"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp