Sumgaito aŭSumqayıt,Sumgajt estasurbo en orienta parto deAzerbajĝano. Ĝi situas en riverdelto de la samnoma rivero, apud laKaspia maro, sur norda parto de laAbŝeron-duoninsulo.
Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis341 200 loĝantoj sur areo de143 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de2 386 loĝantoj/km².
Oni fondis ĝin en 1944 kiel antaŭurbo de Bakuo. Ĝi ricevis urban rangon en 1949. Ĝi rapide evoluis danke al la kemia industrio kaj metalurgio. Oni produktas en la urbo aluminion, naftoindustrian ŝtaltubojn, sintezan gumon, kemisterkon, lavpulvoron kaj petrolkemiajn artiklojn.
La urbo apartenas al la 10 plej poluataj lokoj de la mondo, laŭBlacksmith Institute (2007).
En lakontraŭarmena pogromo en februaro de 1988 mortis pli ol 30 personoj, vundiĝis ĉirkaŭ 200, forfuĝis plurmil armenoj.