Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sulfura dioksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elSulfura duoksido)
Sulfura dioksido


speco de kemiaĵo
sulfura oksido
Ĝeneralaĵoj
NomoSulfura dioksido
Kemia formulo

SO₂

CAS-numero-kodo

7446-09-5

PubChem-kodo1119
ChemSpider-kodo

1087

SMILES
 
O=S=O
Karakterizaĵoj
Molmaso

64.066 g/mol

Fazo de materiogaso
Denseco

2,6288 g/L

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj

Danĝerosimbolo nekonata


nekonata
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de laSistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ laordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Sulfura dioksidodioksido de sulfuro, molekula formuloSO2, estasanhidrido de lasulfita acido H2SO3.Sulfura dioksido estas senkolora, akre odoranta kajacide gustanta, venenagaso. Ĝi ekestas precipe per la bruligo de sulfurentenanta fosilabrulaĵoj kielkarbonaftoproduktoj, kiuj entenas ĝis 4 procentojn dasulfuro. Sulfura dioksido kontribuas je konsiderinda parto al laaerpoluado, ĝi estas la kaŭzo deacida pluvo, dum kiu la sulfurdioksido kun la akvo kombiniĝas alsulfita acido (H2SO3). Por malebligi tion ekzistas diversaj procedoj defumgassensulfurigo.

Ĝi estas liberigita nature pervulkana agado kaj estas produktita kiel kromprodukto dum kupro-elfosado kaj dum bruligado de fosiliaj brulaĵoj poluitaj kun sulfuraj komponaĵoj.

Produktado

[redakti |redakti fonton]
  • per bruligo de sulfuro aŭ sulfuroksido
  • per rostado de sulfuraj ercoj, ekzemple depirito:

4FeS2+11O2  2Fe2O3+8SO2ΔH<0{\displaystyle \mathrm {4\;FeS_{2}+11\;O_{2}\ \longrightarrow \ 2\;Fe_{2}O_{3}+8\;SO_{2}} \qquad \Delta H<0}

(Fero(II)-sulfido kajoksigeno reakcias al fero (III)-oksido kaj sulfurduoksido.)

Na2SO3+2HCI  2NaCl+H2O+SO2{\displaystyle \mathrm {Na_{2}SO_{3}+2\;HCI\ \longrightarrow \ 2\;NaCl+H_{2}O+SO_{2}} }

Ecoj

[redakti |redakti fonton]

Mezomera limformulo de la sulfura dioksido estas jena:

sulfura dioksidosulfura dioksido

Likva sulfura dioksido solvas multnombrajn substancojn kaj pro tio establiĝis kiel valorasolvilo.

Uzo

[redakti |redakti fonton]

En lanutraĵindustrio sulfura dioksido sub la nomoE 220 estas uzata kielkonservigilo kajantioksidanto, precipe por sekfruktoj, terpommenuoj, fruktosukoj, marmelado kaj vino.

Ĝi servas ankaŭ por la produktado desulfurila klorido SO2Cl2 kajtionila klorido SOCl2.

Krome sulfura dioksido estas gravainiciatanto por produktisulfura trioksidon, por poste produkti koncentritansulfata acidon (H2SO4), ekzemple perkontaktprocedo.

Sulfura dioksido ankaŭ servas por la produktado de multajkemiaĵoj, medikamentoj kaj farbsubstancoj, kaj por blankigipaperon kajtekstilaĵojn.

Certecindikoj

[redakti |redakti fonton]

Koncentriĝo de sulfura dioksido, kiu superas laMLK-valoron (maksimuma laborej-koncentriĝo), povas al la homo kaŭzi kapdolorojn, naŭzon kaj senton de duonsveno. Je pli alta koncentriĝo la gaso forte damaĝas la bronkojn kajpulmon aŭ eĉ la nuklean acidon, la portantojn de la heredaj ecoj.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sulfura_dioksido&oldid=9299993"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp