Sulejmano la 2-a aŭSolimano la 2-a: سليمان ثانى , Süleymān-i sānī) (15-a de aprilo 1642 – 22-a aŭ 23-a de junio1691) estissultano de laOtomana Imperio el 1687 ĝis sia morto. Li estis surtronigita per kaj fare de armitapuĉo, Sulejmano sukcesis rekonkeri malgrandajn teritoriojn kaj apliki kelkajn internajn reformojn al la imperio por establi kaj plibonigi la imperion. Lia estis unu el la plej mallongaj regadoj de la imperio. Lia frato Ahmed la 2-a lo sukcedis lin en la imperia trono.
Apenaŭ kapabla ekkontroli la regadon per si mem, Sulejmano tamen realigis bonegan elekton kiam nomumis membron de elstara familio Köprülü, nome Fazil Mustafa, kiel sia GrandaVeziro. Sub la regado de Köprülü la turkoj haltigis avancon de aŭstroj enSerbio kaj venkis insurekcion enBulgario. Tamen, dum militkampanjo por konkeri denove la orientan regionon deHungario, Köprülü estis venkita kaj mortigita de trupoj de laAŭstri-hungaria Imperio estrita de Ludoviko Vilhelmo de Baden en Szlankamen, en 1690.