Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sulaveso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Celebeso
Politika mapo de Celebeso
Politika mapo de Celebeso
insulo
AkvejoPacifika oceano
InsularoGrandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo2° 8′ S,120° 17′ O(mapo)-2.1333333333333120.283333333333478Koordinatoj:2° 8′ S,120° 17′ O(mapo)f1
Situo de Celebeso
Situo de Celebeso

Map

Areo174 600 km²f4
Plej alta lokoRantemario
3 478 mf5
Loĝantaro16 000 000(2005)
92 loĝ./km²
Ĉefa lokoMakassar (plej granda loko)
Topografia mapo
Topografia mapo
vdr
Situo de Celebeso en Indonezio
Celebeso

Celebeso,[1] en Esperanto alternative ankaŭ nomataSulaŭesio[2] (indonezie Sulawesi) estas unu el la plej grandaj insuloj deIndonezio. Laŭ grandeco ĝi estasla 11-a plej granda insulo en la mondo, kun areo de 174 600 km². La insulo havas loĝantaron de ĉirkaŭ 15 milionoj kaj estas administracie dividita en ses provincoj:

En la sudo situasMakassar (la antaŭa Ujung Pandang), la ĉefurbo de Celebeso, kie antaŭ ĉio vivasBuginezoj kajMakassaranoj. Makassar estis grava havenurbo por lanederlandanoj dum la tempo de laVOC. Multe de la spicoj el laMolukoj estis transportitaj tra ĉi tiu havenurbo alEŭropo. Makassar hodiaŭ antaŭ ĉio estas konata pro ĝiaj or-forĝistoj.

En la montara centro de Celebeso situasToraĝalando, area fama pro ĝia specialaarkitekturo, ĝiajentombigajritoj kaj ĝiakafo.

En la nordo troviĝas la regionoMinahasa kaj la urboManado. Ĉi tiu regiono estas unu el la malmultaj regionoj de Indonezio kie la loĝantaro preskaŭ tute estaskristana. La tie parolata lingvo, estas intermiksita pernederlandaj vortoj. Antaŭ la bordo situas la vulkana insuloManado Tua ('Malnova Manado') kaj belega submarejo.Bunaken estas unu el la pli konataj insuletoj de ĉi tiu regiono.

Koordinatoj: 2° 9′ S; 120° 17′ EMapo

Biogeografie la insulo apartenas al laAŭstralazia ekozono laŭ latipologio de laMonda Natur-Fonduso ( WWF ).Fitogeografie, Celebeso estas apartaflaŭra provinco el laMalesia Regiono de la Paleotropika Regno.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Celebeso en PIV 2020 ĉe vortaro.net, ankaŭ jam en PIV 1970, p. 137 - en la esperantlingvapoŝatlaso de la mondo, Pago 1971, mapo 40, dokumentiĝas eĉ la variaĵo Celebo, sed tiu formo post 1971 ne estis uzata
  2. Sulaŭesio en PIV ĉe vortaro.net, sed en Esperanto estas neniu referenco, ke eĉ tria nomo, "Sulaveso" estus pravigebla, tia formo do estas eraro
Portala ikonoPortalo pri Indonezio
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sulaveso&oldid=9011173"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp