| Sulín | |
| hungare:Szulin,germane:Sulm | |
| municipo | |
Preĝejo en Sulín | |
| Oficiala nomo: Sulín | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Prešov |
| Distrikto | Distrikto Stará Ľubovňa |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Parto de | Spiŝo |
| Montaro | Ľubovnianska vrchovina |
| Rivero | Poprad |
| Situo | Sulín |
| - alteco | 425 m s. m. |
| - koordinatoj | 49° 21′ 59″ N20° 45′ 23″ O / 49.36639 °N, 20.75639 °O /49.36639; 20.75639(mapo) |
| Areo | 20,0981 km² (2 009,81 ha) |
| Loĝantaro | 366 (31.12.2011) |
| Denseco | 18,21 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1306 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 065 46 |
| Telefona antaŭkodo | +421-52 |
| Aŭtokodoj | SL |
| NUTS | 527025 |
Situo enkadre de Regiono Prešov | |
| Retpaĝo: www.sulin.ocu.sk | |
Sulín (hungareSzulin [sulin],germaneSulm) estas unuigitavilaĝo kajmunicipo enSlovakio.
Sulín situas laŭ dekstrabordo dePoprad (rivero) (kiu estas ankaŭ lapolalandlimo), fine desakovojo.Stará Ľubovňa troviĝas je 23km.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en1306 en formo"Edusturnya", poste en1338 en latina formo"villa Zolonk". Baldaŭe tiu vilaĝo senhomiĝis, sed poste 2 apudaj vilaĝoj fondiĝis: Veľký Sulín kaj Malý Sulín. En1412Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn kun la proksimaj vilaĝoj (ankaŭ tiu ĉi vilaĝojn) alPollando ĝis1772. En Granda Sulin menciiĝis en1616latine:"villa Sulin", Malgranda Sulin jam pli frue en1600 latine:"Zulin (Noua villa)" (kie estis 10 domoj). En1758 oni komputis en Granda Sulin 11familiojn. En1787 136 vilaĝanoj loĝis en 22domoj (en Malgranda Sulin 136 vilaĝanoj en 22 domoj), en1828 735 vilaĝanoj en 101 domoj (en Malgranda Sulin 217 vilaĝanoj en 27 domoj). En1891vitrofarejo ekfunkciis. Tiutempe multaj migris alAmeriko. En1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyszulin 607, en Kisszulin 289homoj, (plejparterutenoj). ĜisTraktato de Trianon lakomunumoj apartenis alHungara reĝlando, alSzepes (reĝa departemento), aldistrikto deStará Ľubovňa, poste alĈeĥoslovaka respubliko, dum la2-a mondmilito kaj ekde1993 alSlovakio. En1960 la 2 vilaĝoj unuiĝis, eĉ aliĝis vilaĝetoZádobie. En2001 vivis en Sulín 438 homoj, (428slovakoj).