Lasukerbeto (lat.:Beta vulgaris L. ssp. vulgaris var altissima Döll) estas kulturvariaĵo debeto kun granda enteno (ĉ. 18–22%) jesaĥarozo. Ĝi apartenas al la planta familiokenopodiacoj (lat.:Chenopodiaceae) kaj estas unu el bazmaterialoj de lasukerproduktado. La plej bonaj tipoj havas preskaŭ la samproporcian sukerenhavon kielsukerkano.
La planto estasdujara, kun fortaj, karnecaj folioj. En la unua jaro evoluas la dikaradiko, kiu entenas la sukeron.
La sukereco de la beto estis pruvita unuafoje deAndreas Sigismund Marggraf en1747; en1801 ekestis la unua suker-fabriko enCunern (pole Konary, enSilezio). Tiu evoluo grave influis la mondan komercon, ĉar sukero antaŭe estis havebla nur el sukerkano,kiu bezonas tropikan aŭ subtropikan klimaton kaj ne kreskas en Eŭropo.
La disvastiĝon de la sukerbeto helpis la kontinenta embargo deNapoléon Bonaparte en 1806. La sukerbeto komence havis 5-6 % da sukero, dum sukerkano entenis 25-30 % da sukero. Marggraf kaj liaj sekvantoj plibonigis la sukerentenon de la beto je 2-3 obla.
Oni utiligas ankaŭ la flankajn produktojn de la sukerproduktado kiel lamelason kaj la restaĵon de la sukerbeto (kiel nutraĵon por remaĉuloj).
Ĉar la sukerkano bezonas malpli multe da kemiaĵoj, energio, prizorgo ol la sukerbeto, la kultiva areo de la sukerbeto daŭre ŝrumpas. Tion helpas ankaŭ la malpliiĝanta apogo de la EU al la kultivantoj, suker-eksportistoj.