Suger de Sankta Denizo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Suger | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro1080 (1080-01-01) en Chennevières-lès-Louvres | ||||
Morto | 13-an de januaro1151 (1151-01-13) (71-jaraĝa) en Sankt-Denizo | ||||
Mortis per | Malario![]() | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis![]() | ||||
Religio | katolika ekleziovd | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino • malnovfrancavd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto monaĥo verkisto historiisto politikisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Baziliko de Saint-Denis ❦ Vita Ludovici Grossi regis ❦ De ordinatione ❦ Libellus alter de consecratione ecclesiae sancti Dionysii ❦ Liber de rebus in administratione sua gestis ❦ Lettersvd | ||||
| |||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Suger (franca prononco: [syˈʒe]; naskiĝinta en1081; mortinta la13-an de januaro1151 enSaint-Denis ĉeParizo) estisfranca eklezia princo kaj politikisto.
Suger naskiĝis proksimume la jaron 1081. Kiel naskiĝloko diversaj eblecoj estas nomataj, interalie Chennevières-lès-Louvres. Lia familio apartenis supozeble al la malaltnobelaro. Jam kiel dekjarulo li iris kiel donacinfano en la abatejonSankta Denizo ĉeParizo. Sugar lernadis ĉe la lernejo apartena al Sankta Denizo, kie ĝis 1092 lernadis ankaŭ la estonta reĝoLudoviko la 6-a. En 1106 li estis sendita kiel ambasadoro de la monaĥejo al la papo, kaj lia superulo konfidis la talentan junulon ankaŭ pli malfrue per diplomataj misioj, kiuj rilatigis lin kun la reĝa kortego, kun la papo kaj kun la grandaj princaj kortegoj de Francujo. En 1118 kaj 1121 li iris kiel sendito de la reĝo alRomo. Dum restado en Romo en la jaro 1122 li estis elektata kielabato de monaĥejo Sankta Denizo. Baldaŭ li sukcese komencis reformi kaj resanigi la monaĥejon. En 1124 estis dankenda al lia lerteco, ke la princoj de Francujo alianciĝis kun la reĝo kontraŭ germana-angla invado. Dum vizito de la papoInocento la 2-a en Cluny en la jaro 1131 li estis parolkomisiito de la reĝo kaj de la tuta episkoparo.
En 1137 Suger povis komenci la novkonstruadon de la abatopreĝejo, kiu ekde 639 estis entombigejo de la frankaj resp. francaj reĝoj; la ĥorejo estis konsekrata en 1144. En 1147 li varbis kune kunBernardo de Clairvaux por ladua krucmilito, kiun li volis partopreni mem senkonsidere sian malfortikan korpostaton. KiamLudoviko la 7-a mem ekiris al krucmilito, Suger estis elektita kielreganto. Tiun ĉi taskon li plenkontentige plenumis. Ekde tiu tempo li ankaŭ estis nomata „patro de la patrujo“, ĉar li metis sian tutan agadon en la servon al la franca reĝeco. Konsidere la tiam ankoraŭ tre mallarĝa potencobazo de la reĝo li ĉefe celis kreskigi ties spiritan prestiĝon – kiel reprezentanton de Kristo.
Sub Ludoviko la 6-a kaj Ludoviko la 7-a Suger havis gravan influon sur la ŝtaton. Li sanigis la financojn, plibonigis la administradon de justeco, prosperigis terkultivadon, komercon kaj metion kaj favorigis la urbojn.
Althonorite Suger mortis la 13-an de januaro 1151 en sia monaĥejo. Li estis ankaŭ entombigata en labaziliko de Sankta Denizo. Dum la elrabado de la reĝotomboj de Sankta Denizo dum lafranca revolucio lia tombo estis malfermata kaj elrabata la 22-an de oktobro 1793, liaj postrestaĵoj estis entombigata en amastombo ekster la preĝejo.
Lia plej grava verko tamen estas la abatopreĝejo de Sankta Denizo, kies planadon li decide partoprenis. (Konserviĝis laŭ lia plano nur la subkonstruaĵo de laĥorejo kaj la okcidentanavero kun lafasado kaj la turŝtumpo.) Elementoj jam konataj en la normana kaj burgonja (ekz. la katedralo deLaon) arĥitekturo, ekz. ripovolboj kajpintarkoj,faskokolonoj, en ĉi tiu konstruaĵo unuafoje estis metita en interrilaton, kiu ebligis kunfandiĝon kaj tralumiĝon de la spacoj. Per la elpreno de apogmuroj tiam rigardataj kiel necesaj unuafoje en sia historio la arĥitekturo povis uzi grandfacajn fenestrojn por la spaca aranĝo. Tiel la konstruaĵo estis treege pli lumotrafluata ol la preĝejoj tiutempaj. Krom tio la konstruaĵo estis pli simpla kaj malmasiva olromanikaj konstruaĵoj. Tio validas kiel fondado de nova kreostilo, poste nomotagotiko.
Sub Suger Sankta Denizo fariĝis la centra loko de la spiritaj-politikaj fortoj de la leviĝanta monarĥio, kristaliĝa punkto de la nacia ideo de Francujo kaj per tio deirpunkto de la stilo, kiu reprezentas novan ligon inter eklezio kaj franca reĝeco: la gotikankatedralon.
Sia aktivecon kiel kreinto de la nova monaĥopreĝejo li priskribis kaj kialigis enLibellus de consecratione ecclesiae Sancti Dionysii kajDe rebus in administrationem sua gestis. Pluaj traktaĵoj el lia plumo estasVita Ludovici VI. kajOrdinatio.