Sud-Osetio aŭSud-Osetujo (aŭRespubliko Suda Osetio;oseteРеспубликӕ Хуссар Ирыстон [respublika ĥussar iriston],kartveleსამხრეთ ოსეთის რესპუბლიკა) estasparte agnoskita ŝtato enKaŭkazio, ne agnoskita de plejmulto de ŝtatoj, oficiale parto deKartvelio. Iam aŭtonoma provinco de laKartvela Soveta Socialisma Respubliko, post disfalo deSovetunio ĝi proklamis propran sendependecon la20-an de septembro1990. La registaro dekartvelia prezidentoGamsaĥurdia ne akceptis sendependiĝon de Sud-Osetio kaj nuligis ĝian aŭtonomion, kio kaŭzis kruelan militon en la regiono (1990-1992) kun postaj armitaj kunpuŝiĝoj ĉiujare ĝis 2008.
Kvankam dum pli ol 20 jaroj Sud-Osetio estas memregata, ĝia internacia statuso ĝis nun restas neklara. La antaŭa prezidento de Sud-Osetio s-roKokojti strebis al internacia agnosko de lia landeto kun la sola celo: reunuigi la sudan parton de Osetio kun ĝia pli granda norda parto ene deRusia Federacio. En Sud-Osetio oni kredas, ke por tio ekzistas eĉ leĝa bazo: Sud-Osetio ne forlasis Sovetunion, kiam Kartvelio faris tion; laŭ sovetia leĝaro la malgranda respubliko rajtis fari propran decidon pri tio. Tia decido estis farita en1990 kaj poste konfirmita de du referendumoj en1992 kaj2006. Ekde la disfalo de Sovetuniotbilisa registaro neniam kontrolis plejparton de la sud-osetia teritorio. Sud-Osetia flanko ankaŭ insiste nomas la eventojn de 1920-aj, 1990-aj kaj 2008 „genocido kontraŭ la osetoj“, emfazante tion kiel kialon de sia maldeziro reveni en Kartvelion.
La kartvela registaro ĝis 2005 neniel agnoskis Sud-Osetion, nomante ĝin jenSamaĉablo, jenCĥinvala regiono, sed komence de la jaro 2005 elpaŝis kun propono de vasta aŭtonomio por Sud-Osetio. EnCĥinvalo tiun proponon oni tamen akceptis sen entuziasmo: tieaj loĝantoj ne fidas kartvelian regadon, ĉar jam dufoje (1919 kaj 1991) okazis pro ĝi grandaj problemoj kun pereo de multaj homoj. En 2006 la propono de la vasta aŭtonomio ne estas ripetata; en la oficiala administracia mapo de Kartvelio la iama aŭtonomio plu aspektas kiel tereno disdividita inter la najbaraj distriktoj sen ajna speciala statuso.
La26-an de aŭgusto2008 per ukazo de prezidento Rusia Federacio oficiale agnoskis sendependiĝon de Sud-Osetio[1]. Rusio iĝis la unua ŝtato — membro de UN, kiu agnoskis Sud-Osetion kiel memstaran ŝtaton. Laŭ internacia juro la statuso de la respubliko estas kontestata, same kiel tiu de laKosovo. Pro tio nur malmultaj ŝtatoj (Nikaragvo kaj kelkaj aliaj) aliĝis al la rusia decido aŭ subtenas ĝin oficiale. La10-an de septembro2009venezuela prezidentoHugo Chavez proklamis agnoskon de Sud-Osetio dum sia oficiala vizito en Moskvon.
Jam de 1990-aj jaroj Sud-Osetio multe dependas de Rusio: nelaste pro tio, ke Kartvelio blokis liveron de natura gaso kaj elektro en la ribelan regionon. Interesojn de Sud-Osetio en Rusio lobiasnord-osetiaj politikistoj, kiuj foje faris decidojn subtenajn al la suferinta regiono preter la centra registaro, interalie pri liverado de elektro kaj organizo de poŝta servo.
10-a de novembro1989: parlamento ("koncilo de popolaj deputitoj") de Sud-Osetia Aŭtonomia Provinco decidis altigi nivelon de aŭtonomio ĝis "Aŭtonomia Respubliko".
La Supera Soveto de la Kartvelia SSR konsideris tiun decidon kontraŭkonstitucia, post kio trupoj de kartveliaj armitaj fortoj blokis Cĥinvalon. La blokado daŭris 4 monatojn, sed la armita kontraŭstaro tiam ne okazis.
Nokte de la5-a al la6-a de januaro1991 al Cĥinvalo venis nacia gvardio de Kartvelio. Post tri semajnoj kartveliaj trupoj devis forlasi la urbon, renkontinte kontraŭstaron de lokanoj.
Distriktoj de Sud-Osetio: 1. Ĝava, 2. Znaura, 3. Cĥinvala, 4. Leningora. La ruĝa makulo estas urbo Cĥinvalo. La griza teritorio estasNord-Osetio
En la daŭro de la jaro 1991 okazis pliaj armitaj kontraŭstaroj. El Sud-Osetio al Nord-Osetio kaj aliaj rusiaj teritorioj ekfluis rifuĝintoj. Dekoj da osetaj vilaĝoj en kartvelia teritorio ekster Sud-Osetio estis bruligitaj de kartvelaj ekstremistoj, la loĝantoj (ĉ. 30 mil personoj) fuĝis.
En la jaro 1992 estis subskribita interkonsento inter Rusio kaj Kartvelio, post kiu la bataloj finiĝis. Situacion en la regiono kontrolas kvarflankaj pacgardaj trupoj de Kartvelio, Rusio, Nord-Osetio kaj Sud-Osetio. La konflikto restas grandparte politika, ĉar lokanoj (osetoj kajkartveloj) jam dum jaroj bone kunlaboras, komercumas kune ktp.
Dum la armita konflikto pereis laŭ diversaj pritaksoj de 2 ĝis 4 mil personoj, inter ili multaj pacaj loĝantoj. Dekmiloj da homoj estis delokitaj (kartveloj de Cĥinvalokaj osetoj de dekoj da osetaj vilaĝoj interne de Kartvelio). Malsimile alAbĥazio, kartveloj plu loĝis en teritorio de Sud-Osetio ĝis2008: i. a. en multaj vilaĝoj norde de Cĥinvalo, laŭlonge de la vojo Cĥinvalo — Ĝava — Nord-Osetio (Transkaŭkaza magistralo). En 2008 sud-osetiaj kartveloj estis parte evakuitaj, aliaj fuĝis dum la konflikto, kelkaj, speciale en la orientaj distriktoj, daŭre loĝas tie.
Fine de majo situacio ĉirkaŭ Sud-Osetio akriĝis post kiam en kartvela vilaĝoTamaraŝeni norde de Cĥinval okazis interpafiĝo kun mortigitaj policanoj de ambaŭ flankoj. La kontraŭstarantoj akuzas pri la okazinto unu la alian.
La 27-an de majo polico deKartvelio ostaĝigis 42 loĝantojn en diversaj loĝlokoj deSuda Osetio, la ostaĝoj estis translokitaj al urboGori. Post pridemando preskaŭ ĉiuj ostaĝoj, etnaj osetoj, estis liberigitaj. Kelkaj el ili poste rakontis, ke demandintoj batis ilin.
En junio Rusio unuafoje dum la tuta historio de la konflikto klare vortigis sian subtenon de Sud-Osetio. Reprezentanto de la rusia ministerio pri eksteraj aferoj diris, ke „tuteco de Kartvelio gravas, sed ankaŭ gravas la rajto de Sud-Osetio je memdecido“.
Septembre de 2006 la interna situacio en Kartvelio akriĝas pro spiona skandalo kaj persekutoj kontraŭ opozicianoj. Tio influas ankaŭ la memdeklaritajn ŝtatojn Abĥazion kaj Sud-Osetion, kies loĝantoj pretigas sin al milito, kiu estas tre ebla, laŭ ilia takso. Militistaj preparoj de Kartvelio kredigas, ke la milito povas komenciĝi ajnmomente.
Oktobre en intervjuo al germana gazetoVladimir Putin emfazis la tradicie fortikajn kaj amikajn rilatojn inter la kartvela kaj la rusia popoloj, li ankaŭ menciis la grandan kontribuon de kartveloj en disvolviĝo de Rusio. Parolante pri la problemoj de la kaŭkazia regiono, li klarigis: "La osetoj opinias, ke dufoje en la nova historio Osetio estis submetita aletna purigado. En la1920-aj kaj fine de la1980-aj jaroj. Ili nomas tiongenocido flanke de Kartvelio. Jen tio estas la ĉefa problemo". Li ankaŭ komparis la disdividon de la oseta etno post la disfalo de Sovetunio kun disdivido deGermanio post laDua mondmilito[2]. Putin eldiris sian pretecon helpi reunuigon de Kartvelio, tamen aldonis, ke politika procezo devas konsideri ankaŭ la deziron de la osetoj mem.
En osetaj retaj forumoj oni akceptis tiun komenton kun entuziasmo. "Finfine oni ekinteresiĝis pri la deziroj de la oseta popolo", - komentis Liza Valijeva, redaktoro de oseta portaloOssetia.ruArkivigite je 2008-08-13 per la retarkivoWayback Machine.
La12-an de novembro2006 okazis en Sud-Osetio jam la dua referendumo pri la statuso de la regiono. La unua okazis en januaro de la jaro 1992, kiam 98% de la loĝantoj voĉdonis por sendependeco de la memproklamita ŝtato, sed la referendumo estis internacie kontraŭleĝa.
Dum la nova referendumo voĉdonantoj respondis al la demando: "Ĉu vi konsentas, ke Respubliko Sud-Osetio konservu sian nunan statuson de sendependa ŝtato kaj estu agnoskita de la internacia medio?" La nuna registaro de la regiono celas agnoskon de sendependiĝo por posta reunuigo de la oseta popolo kadre de Rusia Federacio.
Oficiala Tbiliso jam plurfoje anoncis, ke neniukaze agnoskos la rezultojn de la voĉdonoj.
En la supra ĉambro de rusia parlamento, Konsilio de Federacio, oni opinias, ke Rusio devas agnoski la rezultojn de la referendumo, - tion aŭdigis al ĵurnalisto deInterfaks prezidanto de komitato pri la aferoj deKSŜVadim Gustov[3].
Pri la ebleco agnoski sendependecon de Sud-Osetio diris ankaŭ la reprezentanto devenezuela parlamento, Luis Tascon, kiu estis inter la eksterlandaj kontrolantoj de la referendumo.
Kartvelio komencis militan operacon kontraŭ Sud-Osetio. Kartvelaj trupoj, post intensa bombado, eniris la ĉefurbonCĥinvalon. Rusio reagis post kelkaj horoj per sendo de pli ol 100 tankoj kaj aviadiloj, kiuj jam la 8-an de aŭgusto regajnis la teritorion. Rusiaj aviadiloj ankaŭ atakis armeajn kaj civilajn objektojn en Kartvelio, interalie milististajn flughavenojn, uzinon por riparado de militistaj aviadiloj, kelkajn militistajn bazojn; la havenon en la urboPoti, apartamentajn kvartalojn de la urboGori ktp[4]. Paralele kaj sekve de la milito, okazis amasa etna purogado de la loka kartvela loĝantaro, miloj da etnaj kartveloj devis fuĝi de siaj domoj kiuj estis prirabitaj kaj detruitaj dum kaj post la milito[5].
La 22-an de aŭgusto, sekve de intertraktado inter Kartvelio kaj Rusio, komence kun perado de la franca prezidentoSarkozy, Rusio retiris siajn trupojn al Rusio kaj Sud-Osetio, postlasante armeajnkontingentojn en diversaj regionoj kaj starigis kelkajn militbazojn kiuj, laŭ la internacia leĝo, estas neleĝaj[mankas fonto].
La aŭgusta milito, laŭ pluraj opinioj, estis misprezentita en multaj landoj, interalie pro la fakto, ke ĝis la fino de la milito en Cĥinvalo laboris nur rusiaj kaj ukrainiaj ĵurnalistoj[6].
Endecembro 2008Eŭropa Unio establis laInternacian komisionon pri enketado de la cirkonstancoj de la milito en Suda Kaŭkazo en aŭgusto 2008 subestre de la svisa diplomato, eks-reprezentanto deUN en KartvelioHeidi Tagliavini. La komisiono inkluzivis sendependajn militfakulojn.
En sia raporto la komisiono konkludis ke:
La batalado komenciĝis ekde la grandskala kartvela operaco kontraŭ urboCĥinvalo kaj apudaj teritorioj nokte de la 7a al la 8a de aŭgusto 2008, kion anticipis artileria bombardado;
La komisiono ne povas konsideri sufiĉe pruvita aserton de Kartvelio pri invado de grandaj rusiaj trupoj en Sud-Osetion antaŭ la 8a de aŭgusto;
Estiĝas demando, ĉu apliko de povo en Sud-Osetio fare de Kartvelio estis justigebla de la vidpunkto de la internacia juro kaj la respondo, laŭ la komisiono, estas nea;
Sekva demando konsistas en tio, ĉu estis justigebla apliko fare de la kartvela armeo de la povo kontraŭ la rusiaj pacigantoj en la kartvela teritorio (en Sud-Osetio). La respondo denove estas nea;
Ne dubeblas, ke Rusio havis rajton rebati la atakon kontraŭ siaj pacigantoj per rimedoj proporciaj al la minaco. Do en la unua etapo de la konflikto apliko fare de Rusio de la povo kun la defendoceloj devas esti agnoskita laŭleĝa.
La fina raporto diris, ke la unua respondo de Rusio al la atakoj de la kartvelaj trupoj kontraŭ Cĥinvalo estas justigebla pro defendaj konsideroj, tamen sekvaj agoj de la rusiaj trupoj estis troaj[7].