Subway estas usona transnacia sandviĉrestoracia rapidmanĝeja ĉeno, kunrestoracioj disvastigitaj tra la tuta mondo[1]. La ĉenaj restoracioj ĉefe vendassubmarŝipformajbagetajsandviĉoj (familiare konataj kielsubsandviĉojn) kajsalatojn. Laŭ la retejo de la kompanio, la ĉeno havas 36 821 restoraciojn en 102 landoj (en junio 2021)[2][3]. Aktuale en 2010, ĝi estas vicigita kiel la plej granda rapidmanĝeja ĉeno en la mondo, preterpasinte laMcDonald's ĉenon laŭ la nombro da restoracioj kiujn ĝi funkciigas[4][5]. La ĉefaj oficejoj de la firmao situas en Milford,Konektikuto, same kiel kvin centraj regionaj oficejoj disigitaj ĉirkaŭ la mondo.
En 1965 Fred DeLuca, kiu estis nur 17 jarojn maljuna, pruntis 1,000 USD de sia amiko Peter Buck por komenci sub sandviĉrestoracion nomitan "Pete's Super Submarines" enBridgeport, Konektikuto, kaj la sekvan jaron ili formis Doctor's Associates Inc. por vastigi la komercon al franĉiza restoracioĉeno. La nomo de la firmao estis elektita ĉar la celo de DeLuca estis gajni sufiĉen de la komerco por pagi instrukotizon por medicinaj studoj. En 1968, la nomo de la ĉeno estis ŝanĝita al "Metroo". La unua restoracio malfermiĝis ĉe laokcidenta marbordo enFresno,Kalifornio, en 1978[6]. En 1981, la ĉeno jam havis 166 restoraciojn. La unua restoracio eksterNordameriko estis malfermita enBarejno en decembro 1984[7]. La unua restoracio enBritio estis malfermita enBrajtono en 1996. En 2002, ĝi preterpasis McDonald's kaj iĝis la plej granda restoracioĉeno en Usono[8]. En 2008, la ĉeno havis 22 000 restoraciojn en Usono kaj 8 000 en la cetero de la mondo[9].
En 2017, kanada novaĵreto faris DNA-teston porkokaĵo vendita kaj malkovris ke tio, kio estis vendita al klientoj kiel kokaĵo, estas fakte miksaĵo desojo,mielo, industriaj materialoj kaj nur 50% kokaĵo[10][11][12][13][14].
En septembro 2020, la Supera Kortumo deIrlando decidis, ke labulkoj uzataj en la ĉeno ne povas esti konsiderataj "pano" laŭ la leĝoj pri AVI de la lando, ĉar ilia sukerenhavo superas 10%[15].
En 2023, laBBC raportis ke la ĉeno estis vendita alRoark Capital, posedantoj deDunkin' Donuts kajBaskin-Robbins, en interkonsento laŭ valoro de $9 miliardoj USD, kiel taksita deReuters. La Novaj posedantoj planas tutmondan vastigon de 23 000 vendejoj. Laŭdira valoro de la interkonsento farus ĝin la tria plej granda akiro en usona restoracia historio de negoco, nure superita de la akiro de Tim Hortons fare de Burger King por $11.4 miliardoj kaj la aĉeto de Dunkin' Grupo fare de Roark en 2020 por $3.7 miliardoj USD[16]
La noventreprena kosto posedi franĉizon de Subway estas grave pli malalta ol konkursantoj, komencante ĉe ĉirkaŭ $200,000 ĝis $500,000. Tamen, Subway koncesiuloj ankaŭ pagas la plej altaj procentoj deprofitoj (ĉirkaŭ 12.5%) al Subway kiel komparita de konkursantoj[17].
- ↑ Subway IP LLC (2015-12-14). Alirita 2023-08-26 .
- ↑ Explore Our World. Subway. Arkivita ella originalo je July 29, 2019. Alirita June 6, 2021 .
- ↑ Number of U.S. Subway restaurants 2016. Arkivita ella originalo je December 23, 2017. Alirita December 5, 2017 .
- ↑ The History of SUBWAY. Subway (2019). Arkivita ella originalo je January 13, 2020. Alirita January 13, 2020 . “Today, the SUBWAY brand is the world's largest submarine sandwich chain with more than 44,000 locations around the world.”.
- ↑ World's Largest Fast Food Chains (May 8, 2017). Arkivita ella originalo je November 24, 2017. Alirita December 5, 2017 .
- ↑ SUBWAY® Timeline. Subway (2019). Arkivita ella originalo je December 25, 2019. Alirita January 13, 2020 .
- ↑ Subway Restaurants International Homepage. Archive.is. Arkivita ella originalo je March 19, 2013. Alirita September 1, 2013 .Arkivigite je 2013-02-03 perArchive.today
- ↑Joe Bramhall McDonald's Corporation. Hoovers.com. Arkivita ella originalo je October 15, 2006. Alirita August 23, 2007 .
- ↑ Yum! Financial Data - Restaurant Counts. yum.com. Arkivita ella originalo je February 2, 2017. Alirita July 8, 2013 .
- ↑"The chicken challenge: Testing your fast food - Marketplace - CBC News", February 24, 2017.
- ↑ Fast food chicken: Testing Subway, McDonald's, A&W, Wendy's & Tim Hortons (CBC Marketplace) (February 24, 2017). Arkivita ella originalo je March 8, 2017. Alirita March 8, 2017 .
- ↑"What's in your chicken sandwich? DNA test shows Subway sandwiches could contain just 50% chicken - Business - CBC News", February 24, 2017.
- ↑"Company responses: Chicken - Marketplace - CBC News", February 24, 2017.
- ↑"Subway defends its chicken after CBC Marketplace report", March 1, 2017.
- ↑"Sandwiches in Subway 'too sugary to meet legal definition of being bread'", independent. (angle)
- ↑ Subway agrees sale to Dunkin' and Baskin-Robbins owner Roark Capital. BBC News (24 August 2023). Alirita 24 August 2023 .
- ↑Guardian staff (May 23, 2022) John Oliver on Subway franchisees: 'Dream turned into a nightmare'. www.theguardian.com. Alirita May 23, 2022 .