Submarŝipo estasŝipo, kiu estis konstruita por submara veturo, nomeakvoveturilo kapabla je sendependa funkciado subakve. Ĝi diferencas elsubmarŝipeto, kiu havas pli limigitan kapablon subakvan. La termino plej ofte aludas al granda, anhava, aŭtonoma veturilo. Ĝi estis ankaŭ foje uzata historie aŭ parolmaniere por aludi al demalproksime funkciantaj vehikloj kaj alrobotoj, same kiel al mez-grandaj aŭ pli malgrandaj veturiloj, kiaj la minisubmarŝipo kaj la submaraŭto. La nomosubmarŝipo evoluis kiel mallongigita formo desubmara ŝipo aŭsubmara boato.[1] Pro tialoj de mara tradicio, submarŝipoj estas ofte referencata kiel simple "boatoj" pli ol kiel "ŝipoj", konsiderinte ties malgrandon.
La deziro de la homoj por pli longa restado subakve, ol por kiom sufiĉas la propraspiro, estas sampraa kiel la deziro pri flugado. Pro tio la homoj jam okupiĝis pri tio en laantikveco. La plej konata kaj disvastiĝinta "instrumento" estis laŝnorkelo (spirtubo), tra kiu la subakviĝintoj akiris freŝan aeron.
1772: en Germanio estas testata – enSteinhuda Maro – unuafoje subakva veturilo, nomitasteinhuda ezoko, post ties formo. Oni povis mergi per la ligna konstruaĵo ĉirkaŭ 12 minutojn.
1776:mergoŝipo de Buŝnella usonaDavid Bushnell konstruas en1776 la "Turtle"-on ("mara testudo"), el fero kaj kverka ligno. Ĝi estas taksata kiel la unua vera submarŝipo, ĉar ĝi uzis por movoj du ŝraŭbojn movitajn per mana kranko (la antaŭuloj uzis velojn aŭ remilojn por sin movi sur la akvosurfaco.
1799: la mineja majstroJoseph von Baader priskribas konstruon de dupersona submarŝipo.
La usonaRobert Fulton planas en1801 submarŝipon "Nautilus". Ĝi posedas manan krankan peladon tra ŝraŭbo, vovaĵo estas laremiloj por la flanka kaj profunda direktado same kiel la premaera sistemo por prizorgo de la tripersonanan teamon kun spiraero. La "Nautilus" ekscitas eĉNapoleonon, sed ĝi pruviĝas por milita uzo tro malrapida.
La 2-an de oktobro de1864,Narcís Monturiol enakvigasIctineo II la unuan submarŝipon kun maŝina pelado. La ŝipo konsistas el ligno – firmigita per kupra kadro – koj tute kovrita per ĉirkaŭ 2 mm dikaj kupraj lamenoj. Ĝin pelis motoro, alborante permagnezia peroksido,zinko kajkalia klorato.
Oni konstruis dum laUsona Enlanda Milito, en 1864 kelkajn manpleitajn submarŝipojn, ekz.C.S.S. H. L. Hunley. La 17-an de februaro de 1864 sinkas la malamika ŝipoU.S.S Housatonic kaj ĝi tiel iĝas la unua submarŝipo sur la Tero, kiun sinkigis alia ŝipo. Ĉe la batalo mortis eĉ la 9-persona anaro. Oni trovis la 4-an de majo de 1995 la restaĵojn de C.S.S. Hunley, kiuj poste konservis.
Per enmeto de Hunley en 1864 komenciĝas kreskanta interesiĝo je uzo de submarŝipoj por militaj celoj. En la sekvaj jardekoj, la evoluon forte apogila la armeo. (legusubmarŝipa milito).
1902: Germanio finfine konstruas kaj testas prototipon de 200-tuna eksperimenta submarŝipo (Forelle). Pliaj tri ekzempleroj oni vendas al Rusio.
1904: komisio por konstrui militcelajn submarŝipojn en Germanio.
1906: enakvigo de la unua germana militara submarŝipo (U 1, nun troviĝanta enGermana Muzeo en München.
Ĉar laTraktato de Versajlo malpermesis al Germanio evolui ankaŭ la surakvan armeon, la germanoj atendis relative efikan, malmultekostan forton per submarŝipoj. Ili volis malhelpi la liveron de krudmaterialoj al Britio.
La komencan avantaĝon de la germanaj fortoj evitis la aliancanoj per tio, ke
La komercaj ŝipoj veturis en konvojoj, kelkfoje eĉ 100 ŝipoj, kiujn protektis militaraj korvetoj kaj aliaj defendaj ŝipoj.
1968: eksplodo sur ferdeko de soveta submarŝipoK-129 (mortas 98 homoj). Tio estas samtempe la antaŭludo porJennifer-projekto, sekreta esploro deCIA, elakvigi la sovetan submarŝipon el profundo de 5000 m.
1968: malaperas la atompelitaUSS Scorpion proksime alAzoroj (verŝajna kaŭzo: antaŭtempa eksplodo de torpedo).
2000 sinkas la rusa submarŝipoKursk (K-141) laŭ oficiala raporto pro eksplodo de torpedoj (mortis 118 homoj).
2004: enakvigo deU31, moderna submarŝipo kun hibridpelo (elektro kaj brulaĵcelo).
La plej grandaj submarŝipoj estas nun tiuj de Projekto 941Ŝarko, prototipo de soveta submarŝipo el la filmo "Ĉasado je la Ruĝa Oktobro".
Je la komenco de la milito, Germanio havis nur du dek submarŝipojn disponeblaj por batalo, kvankam tio inkludis ŝipojn de dizel-motorajSM U-19, kiuj havis sufiĉan teritorion de 8 000 km kaj rapidon de 15 km/h kiu ebligis ilin funkcii tra la tuta brita marbordo.[3] Kontraste, la brita Reĝa Ŝiparmeo havis totalon de 74 submarŝipoj, kvankam de relativa efikeco. En Aŭgusto 1914, ŝiparo de dek U-boatoj eliris el sia bazo enHeligoland por ataki militŝipojn de la Reĝa Ŝiparmeo en laNorda Maro en la unua submarŝipa milito de la historio.[4]
La kapablo de U-boatoj funkcii kiel praktikaj militmaŝinoj dependis el novaj taktikoj, iliaj nombroj, kaj submarŝipaj teknologioj kiel kombino de dizel–elektra energia sistemo disvolvigita en la antaŭaj jaroj. Pli submergeblaj ol veraj submarŝipoj, U-boatoj funkciis ĉefe sur la marsurfaco uzante regulajn motorojn, submergiĝante okaze por ataki uzante pilenergion. Ili estis iom triangulaj kruc-sekcie, kun specialakilo por kontroli la iradon surface, kaj specialapruo. Dum la Unua Mondmilito pli ol 5 000 ŝipoj deAliancanoj estis vrakigitaj de U-boatoj.[5]
Britoj reagis al la germanaj disvolvigoj en submarŝipa teknologio per la kreado de K-klasaj submarŝipoj. Tamen, tiuj submarŝipoj estis klare danĝeraj por funkcii pro kelkaj desegnomankoj kaj malbona manovrebleco.[6][7]
La submarŝipo I-400 de laImperijapana Ŝiparmeo, la plej granda submarŝipa tipo de la Dua Mondmilito.Germana modelo de U-47 de 1938 deGünther Prien, dizelalektra ĉasisto de tipo 7a.
Dum laDua Mondmilito, Germanio uzis submarŝipojn atingantajn detruegajn efikojn en laBatalo de Atlantiko, en kiu ĝi sukcesis tranĉi la livervojojn de Britio sinkigante pliajnkomercŝipojn ol Britio povis anstataŭi. Tiuj komercŝipoj estis ludantaj ŝlosilajn rolojn por liveri al la brita loĝantaro manĝaĵojn, al la industrio krudmaterialojn, kaj al armitaj fortoj brulaĵojn kaj armilojn. Kvankam la U-boatoj estis eldatigitaj en la intermilitaj jaroj, la ĉefa novigo estis plibonigo de komunikado, per cifrado uzante la cifrilonEnigma. Tio ebligis amas-atakajn marmilitajn taktikojn (Rudeltaktik, ofte konate kiel "Wolfpack"), sed ĝi estis ankaŭ la dekadenco de la U-boatoj, jam ne tiom utilaj. Fine de la milito, preskaŭ 3 000 ŝipoj deAliancanoj (175 militŝipoj, 2 825 komercŝipanoj) estis sinkigitaj de U-boatoj.[8] Kvankam ili estis sukcesaj en la komenco de la milito, la germanaj U-boatoj suferis fortajn atakojn, kaj la boataro perdis 793 U-boatojn kaj ĉirkaŭ 28 000 submarŝipanojn el 41 000, perdindico de preskaŭ 70%.[9]
LaImperijapana Ŝiparmeo funkciigis la plej varian ŝiparon de submarŝipoj el ĉiuj ŝiparoj, kielKaiten homportajtorpedoj, etaj submarŝipoj de tipo A Ko-hjoteki kaj Kairju, submarŝipoj de mezgrandaj teritorioj, submarŝipoj por liverado kaj submarŝipoj de grandaj teritorioj. Ili havis ankaŭ submarŝipojn kun la plej grandaj submaraj rapidoj dum la Dua Mondmilito (I-201) kaj submarŝipojn kiuj povis porti plurajn aviadilojn (I-400). Ili estis ekipitaj ankaŭ per unu el la plej modernaj torpedoj de la konflikto, la oksigen-funkciigitaj Tipo 95. Tamen, spite sian teknikan progreson, Japanio elektis uzi siajn submarŝipojn por kontraŭŝipara milito, kaj sekve ili estis relative malsukcesaj, ĉar militŝipoj estis rapidaj, manovreblaj kaj bone defenditaj kompare kun la komercŝipoj.
La submarŝipa forto estis la plej efektiva kontraŭŝipa armilo en la usona armilaro. Submarŝipoj, kvankam nur ĉirkaŭ 2 procento el la Usona Ŝiparmeo, detruis ĉirkaŭ 30 procenton de la Japana Ŝiparmeo, inter kiuj 8aviadilŝipoj, 1 batalŝipo kaj 11 krozŝipoj. Usonaj submarŝipoj detruis ankaŭ ĉirkaŭ 60 procenton de la japana komercŝiparo, kripligante la japanan kapablon liveradi al siaj militfortoj kaj industrian militklopodon. Aliancaj submarŝipoj en la Pacifika Milito detruis pli da japanaj ŝipoj ol ĉiuj aliaj armiloj kombinitaj. Tion konsiderinde helpis la malsukceso de la Imperijapana Ŝiparmeo havigi taŭgan protektajn fortojn por la komercŝiparo de la lando.
Dum la Dua Mondmilito, 314 submarŝipoj servis en la Usona Ŝiparmeo, el kiuj ĉirkaŭ 260 estis deplojitaj en Pacifiko.[10] Kiam Japanio atakisHavajon en decembro 1941, 111 ŝipoj estis funkciantaj; 203 submarŝipoj el la klasoj Gato, Balao kaj Tench estis funkciantaj dum la milito. Dum la milito, 52 usonaj submarŝipoj perdiĝis pro ĉiuj tialoj, kaj 48 rekte pro batalo.[11] Usonaj submarŝipoj sinkigis 1 560 malamikajn ŝipojn,[10] kun totala pezo de 5.3 milionoj da tunoj (55% de la totalo sinkigita).[12]
La Submarŝipan Servon de laReĝa Ŝiparmeo oni uzis ĉefe en la klasikablokado de la Akso. Ties ĉefaj operaciaj areoj estis ĉeNorvegio, en laMediteraneo (kontraŭ la livervojoj de la Akso alNorda Afriko), kaj en Malproksima Oriento. En tiu milito, britaj submarŝipoj sinkigis 2 milionojn da tunoj de malamikaj ŝipoj kaj 57 gravajn militŝipojn, inter kiuj 35 submarŝipoj. Inter tiuj estas la nura dokumentita ekzemplo de submarŝipo sinkiganta alian submarŝipon dum ambaŭ estis submergitaj. Tio okazis kiam la HMS Venturer en la 9a de Februaro 1945 frontis la GS U-864; la ŝipanoj deVenturer permane kalkulis sukcesan pafsolvon kontraŭ tri-dimensia manovra celo uzante teknikojn kiuj iĝis la bazo de modernaj torpedkomputaj celsistemoj. Sep dek kvar britaj submarŝipoj perdiĝis,[13] el kiuj plej granda parto, kvar dek du, en Mediteraneo.
HMAS Rankin SSG 78, Collins submarŝipo je periskopa profundo.
La unua lanĉo dekrozmisiloj (SSM-N-8 Regulus) el submarŝipo okazis en Julio 1953, el la ferdeko de Tunny SSG-282, ŝiparboato el la Dua Mondmilito modifita por porti la misilon kunnuklea militkapo.Tunny kaj ĝia frata boato, Barbero SSG-317, estis la usona unua nukleaj forpelpatrolaj submarŝipoj. En la 1950-aj jaroj,nuklea energio parte anstataŭis dizel–elektran peladon. Oni disvolvigis ankaŭ ekipadon por elprenioksigenon el marakvo. Tiuj du plinovigoj havigis al submarŝipoj la kapablon resti submergitaj dum semajnoj aŭ eĉ monatoj.[14][15] Plej grandaj partoj de armeaj submarŝipoj konstruitaj ekde tiu tempo en Usono, Sovetunio/Rusia Federacio, Britio kaj Francio havis energion elnukleaj reaktoroj.
Charlotte SSN-766, submarŝipo de klaso Los Angeles navigas kun submarŝipoj el partneraj landoj dum operacpruvoj RIMPAC, 2014.
En 1959–1960, la unuajn misilportajn submarŝipojn metis serve kaj Usono (George Washington) kaj Sovetunio (Golf) kiel parto de la fortimigaatombomba strategio de laMalvarma Milito.
Dum la Malvarma Milito, kaj Usono kaj Sovetunio eltenis grandajn submarŝiparojn kiuj engaĝiĝis en kat-musaj ludoj. Sovetunio perdis almenaŭ kvar submarŝipojn dum tiu periodo: sovetunia submarŝipo K-129 perdiĝis en 1968 (parton el kiujCIA retrovis el oceana grundo per ŝipo desegnita deHoward Hughes nomeGlomar Explorer), sovetunia submarŝipo K-8 en 1970, sovetunia submarŝipo K-219 en 1986, kaj sovetunia submarŝipo Komsomolets en 1989 (kiu tenis profundan rekordon inter militsubmarŝipoj — 1 000 m). Multaj aliaj sovetuniaj submarŝipoj, kiel K-19 (la unua sovetunia nuklea submarŝipo, kaj la unua sovetunia submarŝipo kiu atingis la Nordan Poluson) estis akre damaĝitaj pro fajro aŭ radiado. Usono perdis du nukleajn submarŝipojn dum tiu tempo: Thresher SSN-593 pro ekipa malsukceso dum testomergo je ĝia operacolimo, kaj Scorpion SSN-589 pro nekonataj tialoj.
Dum la interveno deBarato en laBangladeŝa Liberig-Milito, la pakistana submarŝipo PNS Hangor sinkigis la baratan fregaton INS Ĥukri. Tiu estis la unua sinkigo fare de submarŝipo ekde la Dua Mondmilito. Dum la sama milito, la submarŝipo PNS Ghazi, de klasoTench - pruntita al Pakistano el Usono, estis sinkigita de la Barata Ŝiparmeo. Ĝi estis la unua submarŝipa batalperdo ekde la Dua Mondmilito.[16]
En 1982 dum laFalklanda Milito, la krozŝipo de Argentino ARA General Belgrano estis sinkigita de la brita submarŝipo HMS Conqueror, la unua sinkigo fare de nukle-energia submarŝipo en milito.[17] Kelkajn semajnojn poste, la 16an de Junio, dum laLibana milito, nenomita Gal-klasa israela submarŝipo torpedis kaj sinkigis la libanan marbordoŝiponTransit,[18] kiu estis portanta 56 palestinajn rifuĝintojn alCipro, supozeble en la kredo ke la ŝipo estis eliginta kontraŭ-israelajn milicanojn. La ŝipo estis frapitaj de du torpedoj, sukcesis surgrundigi sed finfine sinkis. Estis 25 mortoj, inklude la ŝipkapitano. La Israela Ŝiparmeo komunikis la aferon en Novembro 2018.[19][18]
U-boato estas adapta versio de la germanlingva vortoU-Boot [ˈuːboːt], mallongigo deUnterseeboot, laŭvorte "submara boato". Kvankam la germanlingva termino referencas al ajna submarŝipo, la terminoU-boato referencas specife al militsubmarŝipoj funkciigitaj de Germanio, partikulare en laUnua kajDua Mondmilitoj. Kvankam foje ili estis tre utilajmilitŝipoj kontraŭ malamikaj militŝipoj, ili estis plej efektive uzataj en ekonomia milito (komercmilito) kaj plifortiganta ŝipanblokadon kontraŭ malamikaj ŝipoj.
En la militscienca teorio post laDua Mondmilito formiĝis ideo pri la nuklea triopo, do ebleco lanĉi la nukleajn bombojn de sur tero, aero kaj akvo. Grandan rolon en ĝi ludas la submarŝipoj, kiuj povas kaŝe proksimiĝi al la malamika teritorio kaj lanĉi atakon, kiun pro manko de tempo estos malfacile rebati.
Timo antaŭ progreso de la nuklearmila programo deNord-Koreio dum longa tempo mildiĝis danke al manko demisiloj, kapablaj liveri nordkoreajn nukleajn bombojn je mezaj kaj longaj distancoj. Tamen ankaŭ tiukampe la nordkoreaj militistoj atingas ĉiam pli grandajn sukcesojn. La2-an de oktobro2019 Nord-Koreiotestisbalistikan misilon faritan por lanĉo el submarŝipo. La sudkoreaj militistoj supozis, ke temas pri la Bukkeukseong-tipo lanĉebla el submarŝipo. La lanĉo okazis en la maro apud la marborda urboVonsano en laprovinco Kangŭon. Seulo asertas ke la misilo flugis ĉirkaŭ 450 kilometrojn, sed atingis altecon de 910 kilometroj, kio signifas ke ĝi estis lanĉita laŭ alta trajektorio kaj ke ĝia flugdistanco povus esti multe pli longa. Se ĝi flugus laŭ ordinara trajektorio kun la sama ŝarĝo, la plej longa flugdistanco de la misilo estus ĉirkaŭ 1900 kilometroj, do temas pri la mezdistanca (1000 ĝis 3500 km) misilo.
Kvankam la plej granda parto de la mondaj submarŝipoj estas militaj, estas ankaŭ kelkaj civilaj submarŝipoj, kiuj estas uzataj porturismo, esplorado, platformelfosaj inspektoj pornafto kajgaso, kaj submara kontrolado deoleoduktoj. Kelkaj estas uzataj ankaŭ por eksterleĝa agado.
La altiraĵoSubmarine Voyage malfermiĝis enDisneyland en 1959, sed kvankam ĝi veturis sub akvo, ĝi ne estis vera submarŝipo, ĉar ĝi iris sur reloj kaj estis malfermita al la atmosfero.[20] La unua turisma submarŝipo estis Auguste Piccard (PX-8), kiu ekfunkciis en 1964 ĉe la Svisa Ekspozicio de 1964.[21] Ĉirkaŭ 1997 estis 45 turismaj submarŝipoj funkciantaj tra la tuta mondo.[22] Submarŝipoj kun profundecgamo de 120–150 m estas funkciantaj en kelkaj areoj tutmonde, tipe kun pintaj profundecoj de ĉirkaŭ 30 ĝis 37 m, kun portokapacito de 50 ĝis 100 pasaĝeroj.
En tipa operacio surfaca ŝipo portas pasaĝerojn al ĉeborda operaciareo kaj transigas ilin al la submarŝipo. La submarŝipo tiam vizitas subakvajn interesejojn kiaj naturaj aŭ artefaritaj rifostrukturojn. Por reveni surfacen sekure sen danĝero de kolizio la loko de la submarŝipon oni markas per aerliverado kaj la movon al la surfaco oni kunordigas pere de observanto en apoga ŝipo.
Pli ĵusa disvolvigo estas la deplojo de la nomitaj "drogotrafikaj submarŝipoj" fare de sudamerikaj drogotrafikantoj por eviti juran detektadon.[23] Kvankam ili foje deplojas verajn submarŝipojn, plej el ili estas mempelataj duon-submergeblaj, en kiuj parto de la ŝipo restas surface ĉiam. Septembre 2011, kolombiaj aŭtoritatoj kaptis 16-metran longan submergeblon kiu povus elteni ŝipanaron de kvin personoj kaj kosti ĉirkaŭ 2 milionojn d usonaj dolaroj. La ŝipon oni registris kiel apartenanta al ribeluloj deFARC kaj havis kapaciton por porti almenaŭ 7 tunojn de drogo.[24]
Civilaj submarŝipoj
Modelo de MésoscapheAuguste Piccard
Interno de turisma submarŝipoAtlantis dum subakvigo
Kapitano Nemo vidas gigantanloligon en sia submarŝipo.
Grava apero de submarŝipo en fikcio okazis kiam ankoraŭ estis unuaj klopodoj pri la nova invento, nome publikigo de romanoDudek mil leŭgoj sub la maro (franceVingt Mille Lieues sous les mers) klasikasciencfikcia libro verkita de la franca verkistoJules Verne kaj publikigita en 1870. La nomo estas rilatanta al la distanco kiun la submarŝipo vojaĝas en la rakonto. Tri aventuruloj kiuj serĉas marmonstron trafas veran monstron kiu rezultas esti submarŝipoNaŭtilo – desegnita, konstruita, kaj komandata de misteraKapitano Nemo, kiu enŝipigas Aronnax-on, Conseil-on, kaj Land-on kiel siaj kaptitoj, sed permesas, ke ili libere disponu de la ŝipo. Sekvas daŭra submara aventuro – 20.000leŭgoj sub la maroj – dum kioNaŭtilo esploras preskaŭ la tuton de lamonda oceano kaj la subanmarfundon.
La germana filmo "Submarŝipo" (Das Boot) estas dediĉita al unu el patroladoj de la nazia submarŝipo U-96 en la Atlantiko en 1941. Ĝi estas konsiderata la plej bona germana filmo[27].
Lifeboat estas usona prisurvivada filmo de1944 reĝisorita deAlfred Hitchcock el historio deJohn Steinbeck. La agado okazas tute sursavboato lanĉita el pasaĝerŝipo torpedita kaj vrakita de nazigermania U-boato. Kvankam tiam tre polemikiga pro tio kion multaj interpretis kiel simpatia priskribo de la germana kapitano de la U-boato,Lifeboat estas nuntempe konsiderata pli favore kaj estis listigita de kelkaj nuntempaj kritikistoj kiel unu el la plej subtaksitaj filmoj de Hitchcock.
Histoire des sous-marins: des origines à nos jours de Jean-Marie Mathey kaj Alexandre Sheldon-Duplaix. (Boulogne-Billancourt: ETAI, 2002).
DiMercurio, Michael. (2003)The complete idiot's guide to submarines. Alpha.
Kulturo
Redford, Duncan.The Submarine: A Cultural History From the Great War to Nuclear Combat (I.B. Tauris, 2010) 322 pages; focus on British naval and civilian understandings of submarine warfare, including novels and film.
Submarŝipoj antaŭ 1914
Gardiner, Robert. (1992)Steam, Steel and Shellfire, The steam warship 1815–1905. Annapolis, Maryland: Naval Institute Press.ISBN 978-1-55750-774-7.OCLC30038068.
1900/Rus-Japana Milito 1904–1905
Jentschura, Hansgeorg. (1977)Warships of the Imperial Japanese Navy 1869–1945. Annapolis, Maryland: United State Naval Institute.ISBN 978-0-87021-893-4.
Olender, Piotr. (2010)Russo-Japanese Naval War 1904–1905 Vol. 2 Battle of Tsushima. Sandomierz 1, Poland: Stratus s.c..ISBN 978-83-61421-02-3.
Hide and seek: the untold story of Cold War espionage at sea, de Peter Huchthausen kaj Alexandre Sheldon-Duplaix. (Hoboken, NJ: J. Wiley & Sons, 2008,ISBN 978-0-471-78530-9).
McHale, Gannon. (2008)Stealth boat: fighting the Cold War in a fast attack submarine. Naval Institute Press.
American Society of Safety Engineers. Journal of Professional Safety.Submarine Accidents: A 60-Year Statistical Assessment. C. Tingle. Sept. 2009. pp. 31–39.Kompleta artikoloArkivigite je 2014-07-04 per la retarkivoWayback Machine; aŭsenbilda