Preĝejo en StropkovStropkov (hungare Sztopkó,germane Stropko) estasurbo enSlovakio, enRegiono Prešov, enDistrikto Stropkov.
La urbo situas envalo kaj laŭ maldekstra bordo de Ondava, laŭ flankovojoj.Prešov troviĝas 57 km.
Fortikaĵo konstruiĝis en la13-a jarcento, kie okazis ankaŭ departementaj kunvenoj. La unua mencio okazis en1414 en formoToporó, tiam la bienulo estisfamilio Perényi (perEnji). En1473 lapoloj okupis la fortikaĵon, sed poste ĝi reokupiĝis. Polaprinco Albert sukcese sieĝis ĝin en1491.Francisko Rákóczi la 2-a tenis la fortikaĵon inter1703-1711, sed poste laaŭstroj malkonstruis ĝin. El la ruinojkastelo konstruiĝis en la18-a jarcento, kiu pligrandiĝis postjarcento al klasikismastilo. En1910 en la komunumo loĝis 2585 da loĝantoj (966slovakoj, 919germanoj, 440hungaroj). Ĝis1919 ĝi apartenis alHungario, alZemplén (reĝa departemento), al distrikto de "Sztropkó", kies distriktejo estis. Poste la loko apartenis alĈeĥoslovakio, ekde1993 al Slovakio. En1942 lajudoj estis deportitaj al Auswitz, Sobibor kaj Maidanek, en1945 la germanoj alGermanio, poste la hungaroj iĝis senrajtaj laŭDekretoj de Beneš. En2004 loĝis en la urbo 10 822 dahomoj, precipe slovakoj.