Stratfotografio (de la angla:street photography) estasfotografia ĝenro kies temo estas la homo en sia vivmedio. Ĝi estas farata pro arto aŭ enketado kiu prezentas senpere okazajn renkontojn kaj hazardajn okazaĵojn ene de publikaj lokoj. Kvankam stratfotografoj kutime prenas bildojn rekte de homoj en publikaj lokoj kiel ekzemple stratoj, parkoj kaj metro-stacioj sen ke tiuj estas konsciaj pri tio, stratofotografiaĵo povus malhavi personojn kaj eĉ eblus ke ĝi estas objekto aŭ medio kie la bildo projektas decideme homan karakteron en faksimilo aŭ estetiko. Stratofotografio ankaŭ ne bezonas la ekziston de iu strato aŭ eĉ urba medio.
Ĝi estas artema formo kiu celas prezenti fotojn en natura anstataŭ 'poza" pozicio. Stratofotografio, tamen, restas malfacile difinebla varo, ĉar ĝi estas ĉe la vojkruciĝo de dokumenta fotografio, turisma momentfoto kaj la fotoĵurnalismo direktitaj al 'faits divers' (senrubrikaj novaĵoj).[1] Stratofotografio estas parenca al dokumentfilmo kaj ĵurnalista fotografio, kun tiu diferenco, ke ne la enhavo sed la arto de la foto ĉefas. Stratfotisto ne laboras laŭ mendo kaj ĉasas por fari unikan foton prenita intuicie sur la ĝusta decida momento :"le moment décisif" deHenri Cartier-Bresson. La ĉefa celo estas esprimi subjektivan impreson de sperto en la ĉiutaga urba vivo.
En multaj landoj, ekzistas leĝoj kiuj regas la privatecon por protekti homojn. Pro tio fari foton de iu sen permeso povas esti punebla, eĉ se tio okazas en publikaj spacoj kaj lokoj. Al tiuj kiuj volas ekzerci tiun ĉi specon de fotografio utilas informi sin pri la bildorajto.
La francoHenri Cartier-Bresson (1908-2004) estas konsiderita la patro de moderna stratofotografio.[2] Alia konata stratfotografisto estas larumana Mihaela Noroc, konata pro sia libroThe Atlas of Beauty (La Atlaso de Beleco)[3][4] en kiu ŝi portretas bilde kaj rakonte 500 virinojn el pli ol 50 landoj[5].
La plej ideala aparato kiun multaj stratofotistoj preferas pro facila kaj rapida uzo estas la cifereca kamerao en poŝformato, tamen prefere kun aldonaj eblecoj por dise elekti ladiafgragmon kaj laeksponperiodo.