Strato estas (malmoligita)vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo (PIV), sur kiu oni povas piediri aŭ veturi per diversajveturiloj kaj kiu ne estasfervojo. Stratoj estas promenejoj kaj ankaŭ trafikareoj, do veturejoj (ankaŭplacoj). Piedirantoj iras sur flankajtrotuaroj, dum veturiloj iras sur centra(j)ŝoseo(j).
LaŭFrancisko Azorínstrato estasVojo dborderita de domoj en urbo, vilaĝo.[1] Li indikasetimologion el la latinastrata (etendita). Kaj li aldonas la terminojnstrateto kajstratokruciĝo.[2]
Preskaŭ ĉiujkomunuma strato kaj placo havasnomon, ekz. laEsperantoplaco. Larĝaj urbostratoj estasavenuoj. En kelkaj urboj, ĉefe de kelkaj landoj, ekzemple amerikaj landoj, stratoj havasnumerojn, kiuj faciligas la orientiĝon.
En multaj urboj plej centraj, gravaj kaj viglaj stratoj estas famaj, ĉefe se tie okazis historiaj eventoj, kielFifth Avenue enNovjorko, laRue Rivoli aŭ laAvenuo de la Elizeaj Kampoj enParizo, la stratoRamblas en Barcelono,Gran Vía enMadrido,Unter-den-Linden enBerlino ktp.