Stomaksuko aŭstomaka likvo estas likva sekrecio de la stomakamukozo, kiu enhavas heterogenan miksaĵon de hela likvaĵo kaj travideblamuko. Ĝi devenas de sekrecioj de kelkaj epiteliaj specializitaju ĉeloj, kaj supraĵaj kaj el la stomakaj glandoj. Ĝia kemia kompono konsistas el alvo,klorida acido, iom dakalia klorido,natria klorido,karbonato kaj enzimoj. Pere de la agado de la stomaksuko, la boluso formiĝas kiel pasteca substanco nomitaĉimo kiu pasas al laduodeno.[1]
La stomaksuko konsistas elprotein-malkombina enzimopepsino kajklorida acido. Eĉ dum ripozo de digestado sekrecias la glandoj ĉirkaŭ 10 ml stomaksukon je horo. Dum nutrado povas la sekreciado de stomaksuko altiĝi ĝis 1000 ml je horo. La sekreciado estas direktita jam antaŭ la nutrado pernervo-impulsoj kaj perhormonoj.