Ĉirkaŭ1816 laaŭstria vikarioJoseph Mohr (1792–1848) germane skribis la tekston de poemo, kies originala komenclinio estasStille Nacht, heilige Nacht (Trankvila nokto, sankta nokto).
Endecembro1818 la orgeno en la preĝejo de pastro Mohr enOberndorf paneis. Li bezonis senorgene kanteblan kanton por laKristnaskameso kaj petis la vilaĝ-lernejestronFranz Xaver Gruber (1787–1863) komponi gitaran melodion por «Stille Nacht». DeOberndorf la kanto eliris en la tutan mondon.
Preskaŭ unu jarcenton poste, en1914, dumKristnaska militpaŭzo en laUnua mondmilito, kaj la anglaj kaj la germanaj soldatoj samtempe kantis «Paca Nokt'» en siaj propraj naciaj lingvoj.
De la origine ses strofoj estas plej ofte konataj nur la unua, dua kaj lasta. Oni kutime kantas ilin laŭ la melodi-versio de 1838. La tutan germanan tekston kaj la originalan melodion de 1818 oni trovas en la interreta portalo KRISTANAJ FONTOJ.
Stille Nacht, heilige Nacht! Alles schläft, einsam wacht nur das traute, hochheilige Paar. Holder Knabe im lockigen Haar, schlaf in himmlischer Ruh, schlaf in himmlischer Ruh.
Stille Nacht, heilige Nacht! Hirten erst kundgemacht, durch der Engel Halleluja tönt es laut von fern und nah: Christ, der Retter, ist da, Christ, der Retter, ist da.
Stille Nacht, heilige Nacht! Gottes Sohn, o wie lacht Lieb aus deinem göttlichen Mund, da uns schlägt die rettende Stund, Christ, in deiner Geburt, Christ, in deiner Geburt.
esperante:
Paca nokt’, sankta nokt’! Sonĝas stel’. En malhel’ viglas ame la sankta par’. Ĉarma knabo kun bukla harar’, dormu; gardos ĉiel’. Dormu; gardos ĉiel’.
Paca nokt’, sankta nokt’! Tra la land’ vibras kant’: «Ho paŝtistoj, mi diras al vi: Jen en stalo la beba Mesi’, Li de l’ mondo Savant’, Li de l’ mondo Savant’.»
Paca nokt’, sankta nokt’! Tie ĉi Fil’ de Di’ donas amon el Dia kor’. Por elsavo nun sonas la hor’: Krist’ naskiĝis por ni! Krist’ naskiĝis por ni!
laŭvorta traduko:
Trankvila nokto, sankta nokto! Ĉio dormas, solece viglas nur la intima plejsankta paro. Ĉarma knabo kun bukla hararo, dormu en ĉiela ripozo.
Trankvila nokto, sankta nokto! Al paŝtistoj kiel la unuaj proklamita, per la Halelujo de la anĝeloj sonas laŭte de malproksime kaj proksime: Jen Kristo, la Savanto.
Trankvila nokto, sankta nokto! Filo de Dio, ho kiel ridas amo el via Dia buŝo, kiam al ni sonas la sava horo, Kristo, en via naskiĝo.