| Steyning | |||
|---|---|---|---|
| urbeto civila paroĥo bazarurbo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | BN44 | ||
| En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 5 836 (2021)[+] | ||
| Loĝdenso | 371 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 53′ N,0° 20′ U(mapo)50.8868-0.3279Koordinatoj:50° 53′ N,0° 20′ U(mapo)[+] | ||
| Areo | 15,74 km² (1 574 ha)[+] | ||
| Horzono | UTC±00:00[+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Steyning estas malgranda urbo enSussex, Anglio. Laŭ la 2001-a censo, ĝi enhavas ĉ. 2800 loĝantojn.
En 858Aethelwulf (Wessex) entombiĝis ĉe Steyning, sed poste lia kadavro estis translokigata alWinchester.
Dum laanglosaksa epoko Steyning iĝis grava haveno, kaj estis reĝa monfarejo.Eduardo la Konfesanto donis la urbon al la normanda abatejo deFécamp, sed en 1052Godvino (Wessex) forpelis la normandajn monaĥojn kaj forprenis Steyning por li mem. Antaŭ ol invadi Anglion,Vilhelmo la Konkerinto ĵuris ke li redonos la urbon al la abatejo de Fécamp, kaj tion li ja faris. Tamen sekvis disputo kun Vilhelmo de Braose, lordo de la najbara kastelo deBramber. La monaĥoj verkis falsajn dokumentojn kaj, post tuttaga proceso, sukcese gajnis siajn celojn: Vilhelmo de Braose devis cedi plurajn rajtojn kaj aranĝi la translokigon de la mortintoj de Bramber al la tombejo de Steyning.
Dum la 14-a jarcento laRivero Adur, kiu fluas tra Steyning, eksiltiĝis kaj la prospero de Steyning ege malpliiĝis.
Steyning estis la lasta angla urbo kie sorĉistino ŝtiparumiĝis.
La aktoroLaurence Olivier loĝis en Steyning, kie li mortis en 1989.