Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Flugservisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elStevardo)
Tiu ĉi artikolo Pri la specifa signifo ene devikipedio vidu la artikolon privikimediaj stevardoj.

LaFlugservisto estasprofesia oficisto zorganta pri lapasaĝeroj dumtransportoaviadilo (flugakompanisto,angle:flight attendant, antaŭe:steward/-ess).flugservistoj zorgu pri la komforto kajsekureco de la pasaĝeroj, aparte en kazoj de danĝero aŭ krizo,katastrofo.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

La vorto kaj plej konata por flugservisto,Stevardo estis venita el ŝipo: La vorto "ĉefstevardo", originale nomiĝas laborantojn enkuirejo de ŝipo, transiris al servistoj de aviadilo por unu el ĝia laboro, propono de pasaĝeraj manĝoj.

Ĝis mezo kaj fino de20-a jarcento, Stevardo havis plurajn limiĝojn en laboro; ekzemple, laŭ reguloj de flugkompanio, stevardoj devis . En 1964, Usona prezidantoLyndon B. Johnson subskribis la Civilrajtan akton (angle Civil Rights Act), gvidis la kreadon de Egala Laborada Opourtuna Komisiono (EEOC) por egala laboraj kondiĉoj, kiu grande liberigis limigojn kontraŭ stevardinoj. Dum la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj, Pluraj limigoj porstevardoj estis liberiĝitaj kun la apero de virajstevardoj kaj plibonigo de laborkondiĉo. En fino de 1970-aj jaroj, la vorto "stevardo" estis anstataŭiĝita perflugservisto. Nuntempe la terminojflugpersonarokajutpersonaro estas pli ofte uzataj, kiuj rekonas la rolojn de flugservistoj kielpersonaro (kune kunpiloto,fluginĝeniero, ktp).

Historio

[redakti |redakti fonton]

Unuafoje flugservisto deĵoris en aviadilo en 1911 dum la flugo dezepelino LZ10 Ŝvabio deGermana Aerŝipa Vojaĝa Korporacio.[noto 1] La1-an de majo 1927British Airways oficiale unuafoje taskis flugserviston dum internacia flugo interLondono kajParizo. Oni rimarkis, ke la ĉeesto de flugservisto trankviligas la pasaĝerojn dum la - tiam tre malkutima - vojaĝo. La unua virina flugservisto estas laflegistino Ellen Church el Iovao la15-an de majo 1930, la unua miksita teamo el viraj kaj virinaj kompanistoj aperis enBoeing Air Transport[noto 2] en junio 1938.

Laboro

[redakti |redakti fonton]

Estas principe malpermesate al ĉiu membro de aviadila teamo (ĉu piloto, ĉu flugservisto), akcepti pro sia laboro en la aviadilo iun monon (nek trinkmonon, nek rekompencon, nek aliajn donacojn).

Taskoj

[redakti |redakti fonton]
Enaviadila kajuto: la klarigo pri sekureco estas deviga laŭICAO kaj praktikata antaŭ ĉiuekflugo.
Stevardino de Aeroflot

La ĉefaj taskoj de flugservistoj estas sekureco de pasaĝeroj dum la flugo. Ili klarigas al la pasaĝeroj kiel konduti, se en lakajuto malaltiĝas laaerpremo, kiel uzi la glitelirejojn kaj kiel utiligi lasavovestojn. En kazo de urĝa bezono estas la tasko de la flugservistoj zorgi pri laŭeble rapidaevakuado de la aviadilo. Ili devas scii kion fari en kazo debrulo kaj rapide taŭge reagi.

LaKajuta kontrolanto (angle Cabin Manager) estas la ĉefulo de flugservistoj, kiu gvidas kaj kontrolas ĉiujn taskojn de flugservistoj en kajuto. Por sekureco de la pasaĝeroj, kaj la kunordiganto inter lapilotaro.

Enaviadila kajuto: de ĉiu sidloko pasaĝero povas per simpla butonpremo voki laflugservisto.

La nombro de flugservistoj dependas laŭ nacia aviada juro kaj regularo: Ekzemple, por 20 pasaĝerlokoj devas esti unu flugservisto (por 19 aŭ malpli ne nepras), por ĉiu kvanto de 50 fluggastoj unu plia akompanisto estas deviga.

La flugservisto estas tiu ano de laflugkompanio, kiu estas plej videbla por pasaĝero. Tial multaj flugkompanioj multe atentas bonan trejnadon de siaj flugservistoj.

Profesiaj malsanoj

[redakti |redakti fonton]

Oftaj perturboj kaj malsanoj, kiuj rilatas kun profesio de flugkopmanisto estas:

  • Horzonozo (aŭ jetlaco)
  • dormoperturboj
  • manĝoperturboj pro la neregula manĝado kaj trinkado.

Por trakti ilin, rekomendas kompenson per sporto.

Deĵorado

[redakti |redakti fonton]

Maksimuma deĵortempo kaj minimuma ripozpaŭzoj estas priskribataj perleĝe kaj per la kolektiva laborkontrakto (vidu:sindikato).Perjare estas fiksata maksimumo de 2.000 horoj da deĵoro, monate 70-87 flughoroj en interkontinentaj flugoj aŭ 69-89 horoj en kontinentaj flugoj. La detalojn ĉiu kompanio fiksas mem. Parttempa laboro eblas en multaj kompanioj. Deĵortempoj estas ankaŭ dum semajnfinoj.

Deĵoro dum interkontinentaj flugoj rezultigas neregulan ritmon de dumtaga kaj dumnokta laboro, neceson ofte adaptiĝi al alia tempozono, alia klimato. Tio povas gvidi al malbonfarto, dormoperturboj, malsaniĝemo. Plurtaga foresto de la hejmo povas rezultigi izoligon el familio kaj amikaro.

Postuloj

[redakti |redakti fonton]
  • Alloga, flegata aspekto kaj aplomba konduto necesas.
  • Ili estu komunikkapablaj, aparte en la kampo deinterkultura komunikado. Ili havu socian kompetenton, emocian komprenemon kaj fortan prestopretecon.
  • Flekseblo kaj ŝarĝokapabloj korpa kaj psika nepras.

Krome necesas jenaj scioj:

  • Finitaj lerneja studado kaj laŭeble profesia trejnado estas preferataj, se ne nepraj.
  • Bonaj konoj de minimume unu fremda lingvo, aktive kaj pasive, estas nepre postulataj, por neanglalingvanoj la minimuma fremda lingvo estas laangla (tre dezirataj krome estas laĉina,kantona,japana,franca,germana,hispana,portugala kajitala).
  • Konoj pri la teknika proceduro de la flugado estas postulataj.
  • Konoj pri la funkciigado de la sekurecoekipaĵo de aviadilo.
  • Konoj pri ĝenerala medicino,sukuro,tropika medicino kaj subteno dehandikapitaj kaj kadukaj personoj.
  • Konoj kaj kapabloj pri praktika psikologio - traktado apartaj personoj (sub influo dedrogo, kun perturbita personeco, flugtimo,klaŭstrofobio ...) kaj rimedoj por konfliktmildigo.
  • Konoj prigastronomio.
  • Scioj pri geografio, religioj, kulturoj.

La laborloko en aviadilo

[redakti |redakti fonton]

La laborloko mem prezentas certan streĉon al la homa korpo:

  • ne estas tute horizontala (ĝenerale angulo de 1,5° ĝis 5°),
  • havas malpli (nur 5-10%) da aerhumido ol normale (40-50%)
  • enhavas pli malaltanaerpremon, kiel enalteco de 2700 m superNN
  • estas tre brua kunlaŭteco de pli ol 80dB.
  • estas eksponita al pli altakosma radiado kaj al pli alta kvanto deozono.
    Kvankam ne jam pruviĝis damaĝaj efikoj de ambaŭ por la homa sano, estis fiksita maksimumadozo de 20mSv (miliSiverto) jare kaj de 400 mSv dum homa vivo. (EnEŭropa Unio tio estis fiksita per leĝo EU 96/29/EURATOM.)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. germane Deutsche Luftschiffahrts-Aktiengesellschaft,DELAG.
  2. HodiaŭaUnited Airlines

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Flugservisto&oldid=8891418"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp