Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Stepkalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stepkalidro

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:Birda klasoAves
Ordo:ĤaradrioformajCharadriiformes
Familio:SkolopedojScolopacidae
Genro:KalidroCalidris
Specio:StepkalidroCalidris subruficollis
Cabanis1857
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaStepkalidro,Calidris subruficollis, estaskalidro kaj etavadbirdo de la familio deSkolopedoj kaj ordo deĤaradrioformaj birdoj.

Ĝi estas kalidro sed iam konsiderata ununura membro de la genroTryngites. Vere ĝi apartenas al sama genroCalidris aŭ pli precize kun la etaj specioj kiuj estus aparta genro (Thomaset al, 2004). Dependante el ĉu tiu genro inkludas laRustokalidro aŭ ne, la nomoErolia taŭgus aŭ ne.

Disvastiĝo

[redakti |redakti fonton]

T. subruficollis reproduktiĝas en malferma kaj seka arktatundro deNorda Ameriko kaj estas tre longdistance migranto kaj vintranto ĉefe enSuda Ameriko, ĉefe enArgentino.

Ĝi migras ĉefe tra la grandaj herbejoj de centra Norda Ameriko, kaj estas malofta en la marbordoj. Ĝi estas regula vagulo al okcidentaEŭropo, kaj ĝi ne estas klasita kiel raraĵo enBritioIrlando, kie etaj aroj foje venas. Nur laStriokalidro estas la amerika kalidro pli ofta vizitanto en Eŭropo.

Aspekto

[redakti |redakti fonton]

Tiu specio estas de etaj kalidroj -ĉirkaŭ 20 cm longaj, inter 43 kaj 47 enverguraj kaj 71 g pezaj- brunmakulitaj supre -dorso kaj krono- kiuj havas okrajn vizagon kaj subajn partojn -escepte pli blanka plejsuba ventro- en ĉiu plumaro; en tiu okra senmakula kaj senstria vizaĝo la okulo aperas tre granda kaj nigra. Dumfluge videblas la malantaŭaj partoj de la flugiloj pli malhela. Ĝi havas mallongan bekon kaj flavajn krurojn -pli verdecaj vintre-. Maskloj estas pli grandaj ol inoj. Junuloj similas al plenkreskuloj, sed ili povas esti pli palaj en postaj subaj partoj. Tiu kombino de okro senmakula kaj senstria kaj skvameca bruno supre estas nur en alia kalidro: junuloj deDuelbirdo, sed la Stepkalidro havas pli mallongan kaj rektan bekon, okraj punktetoj fine de la brusto en ventro kaj okulo pli kontrasta en pli samkolora okra vizaĝo.

Kutimoj

[redakti |redakti fonton]

Tiu specio konstruas neston surgrunde; la ino demetas 4 ovojn. La masklo montras ceremonian pozon kiu inkludas flugillevadon -po unu- por montro de blankaj subaj partoj, kio okazas ankaŭ dum migrado, foje kiam ĉeestas neniu alia Stepkalidro. Pariĝado okazas en la ceremoniejo kaj de tie la ino iras al nestejo. La ino konstruas la neston, kovras ĝin per planta materialo, kovas la ovojn dum pli ol 3 semajnoj kaj zorgas la idojn; la masklo nenion faras. Tio diferencigas ilin de aliaj kalidroj.

For de lareprodukta sezono, tiu birdo troviĝas plej ofte en malalta herbejo -kiel etaj flughavenoj, tombejoj aŭ golfejoj, plie ol ĉe akvo. Ankaŭ tio diferencigas ilin de aliaj kalidroj. Tiuj birdoj bekoplukas per rigardo kaj ĉefe manĝasinsektojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ili estas ofte tre maltimidaj. Ili vivas ĝis 10 jarojn.

Oni supozas, ke la Stepkalidro hibridiĝis ĉu kun laBlankpuga kalidro ĉu kun laFlavbrusta kalidro.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Stepkalidro&oldid=9027649"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp