Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Stephen King

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stephen King
Persona informo
Stephen King
NaskonomoStephen Edwin King
Naskiĝola  21-an de septembro 1947 (nun1947-09-21) (77‑jara)
enPortland,Majno,Usono
Lingvojanglavd
LoĝlokoPortland • Bangor • Fort WayneStratfordvd
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materUniversitato deMajno
PartioDemokrata PartioRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboStephen King
Familio
PatroDonald Edwin King(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoNellie Pillsbury(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oTabitha King
InfanojNaomi Rachel King
Joe King
Owen King
Profesio
Alia nomoRichard Bachman
Okuporomanisto,novelisto,scenaristo,eseisto,aktoro,produktoro,reĝisoro
Aktiva dum1973 - nun
Verkado
Ĝenrojhororo,fantasto,sciencfikcio,dramo
VerkojThe Dark Tower
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojRock Bottom Remainders(en)Traduki
Writers Guild of America, East(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
EnTTThttp://www.stephenking.com
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Stephen Edwin KING (n.21-an de septembro1947) estas modernausonaverkisto dehororo,sciencfikcio, kajfantasto. Li estas unu el la plej produktaj kaj legantare la plej sukcesaj aŭtoroj de nuntempo, kies libroj estis venditaj nombre de pli ol 350 milionoj da ekzempleroj.[1] Vico da liaj libroj kaj rakontoj estis filmita, ekzemple en la filmoCujo. Por2011, li skribis kaj publikigis 49 romanojn, inkludante 7 sub la pseŭdonimo Richard Bachman, 5 nefikciajn librojn, kaj 9 kompilaĵojn de kurtaj rakontoj. Multo da liaj verkoj situas en lia hejma ŝtato deMajno.

Komenca vivo

[redakti |redakti fonton]

Lia patro, Donald Edwin King, kiu naskiĝis ĉ. 1913 enPeru (Indianao), estis komercisto-maristo.[2] Lia patrino, Nellie Ruth (naskita Pillsbury,13-a de marto 191328-a de decembro 1973), naskiĝis en Scarborough, Majno. Ili geedziĝis la23-an de julio 1939 en Cumberland County, Majno.

Stephen King naskiĝis la21-an de septembro 1973 en Portland, Majno. Kiam li estis 2-jara, lia patro forlasis la familion pretekste iri por aĉeti pakon da cigaredoj. La patrino devis kreskigi du filojn sole, fojfoje en malriĉeco. La familio moviĝis alDe Pere (Viskonsino),Fort Wayne (Indianao), kajStratford (Konektikuto). Kiam King estis 11-jara, la familio revenis al Durham, Majno, kie Ruth King zorgis siajn gepatrojn ĝis iliaj mortoj. Ŝi tiam iĝis flegistino ĉe loka mensmalsanulejo.[3]

Infantempe, King supozeble vidis sian amikon esti morte batita de trajno, kvankam li ne memoras pri la evento. Lia familio rakontis al li, ke post eliri el la hejmo por ludi kun la knabo, King revenis senparole kaj aspektante ŝokite. Nur poste la familio rakontis al li pri la morto de la amiko. Kelkaj komentantoj supozis ke tiu evento psikologie inspiris kelkajn "tenebrajn" verkojn de King[4], sed li mem ne mencias pri tio en sia memorlibroOn Writing.

La ĉefa inspiro de King por skribi hororajn verkojn estis priskribita detale en lia nefikcia libroDanse Macabre de 1981 en ĉapitro titolita "An Annoying Autobiographical Pause". King kun sia frato malkovris en mansardo kompilaĵon de rakontoj deH. P. Lovecraft , titolitanThe Lurker in the Shadows, kiu apartenis al sia patro. La kovrila ilustraĵo de flave verda demono, kaŝanta inter niĉoj de infera kaverno sub tombŝtono. Li respondis al Barnes & Noble Studios dum intervjuo en 2009-a jaro: "Mi sciis, ke mi trovis hejmon kiam mi legis tiun libron".[5]

Kariero

[redakti |redakti fonton]

Ĉar King ne povis tuj trovi postenon kiel instruisto, li komencis suplementi siajn enspezojn vendante novelojn (interalie "Mi estas la pordo") al porviraj gazetoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Morgan, Robert.Stephen King, programoNewsnight de la brita korporacioBBC,22-a de novembro 2006
  2. Gepatroj de Stephen King. Geneaology.com. Arkivita ella originalo je 2006-10-23. Alirita la16-an de aprilo 2012 .
  3. King, Tabitha; Marsha DeFilippo. Biografio. stephenking.com. Arkivita ella originalo je 2008-05-09. Alirita la16-an de aprilo 2012 .
  4. Beahm, GeorgeThe Stephen King Story: A Literary Profile Andrews and McMeel. 1991.ISBN 0-8362-7989-1 : p. 101
  5. Stephen King - Meet the Writers (5:45). YouTube (3-a de novembro 2009). Alirita la16-an de aprilo 2012 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Stephen_King&oldid=8939586"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp