Ĉi tiu artikolo bezonaspoluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas alstilogvido.La priskribo de la problemo troviĝasĉi tie. Bonvoluŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Harper edziĝis alLaureen Teskey en 1993. Ili havas filon, Benjamin (naskiĝis en 1996), kaj filinon, Rachel (naskiĝis en 1999). Harper estas la tria ĉefministro, postPierre Trudeau kajJohn Turner, kiu sendis siajn gefilojn alRockcliffe Park Public School, publika lernejo enOtavo. Stephen Harper regule ĉeestas diservojn ĉe la preĝejo East Gate Alliance en Otavo.[1]
Harper havas plurajn hobiojn kaj partoprenis multajn arteventojn. Li estas fervora adepto deglaci-hokeo kaj la glacihokea teamoCalgary Flames, kaj li nuntempe verkas histori-libron pri la sporto.[2] Lia patro ankaŭ estis verkisto.[3] Harper ankaŭ konsentis ludi malgrandan rolon en la televidia (komedia) programoCorner Gas; la epizodo filmiĝis la29-an de aŭgusto2006 kaj dissendiĝos en la printempo de 2007.[4] Harper laŭdire posedas grandan kolektaĵon degramofondiskoj kaj estas avida ŝatanto de la rokgrupojThe Beatles kajAC/DC.[5]
Ĉiuj elektoinformoj preniĝas deElections Canada. Kursive indikitaj elspezoj indikas sumoj raportitaj kaj prezentiĝis kiam la finaj reviziitaj sumoj ankoraŭ ne estis haveblaj.