Stephen Hales | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de septembro1677 (1677-09-17) en Bekesbourne | ||||
Morto | 4-an de januaro1761 (1761-01-04) (83-jaraĝa) en Teddington | ||||
Tombo | St Mary with St Alban, Teddington(en)![]() ![]() | ||||
Lingvoj | anglavd | ||||
Loĝloko | Italiovd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio![]() | ||||
Alma mater | Kolegio Corpus Christi![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto fiziologo kemiisto fizikisto inventisto ![]() | ||||
Laborkampo | Fiziologio![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Stephen HALES (17-a de septembro1677,Bekesbourne,Kent,Anglio –4-an de januaro1761,Teddington) estis anglabotanikisto,fiziologo kajpastro. Li estis pioniro de la eksperimentado pri kvantitativa besto- kaj plantofiziologio.
Li studis en la KembriĝaCorpus Christi College teologion, samtempe interesiĝis pri la natursciencoj, ĉefe pri botaniko kaj kemio. Oni konsekris lin en 1703 al pastro, li iĝis en 1709 pastro de Teddington, kie li agadis en tiu pozicio ĝis sia morto.
Hales enkondukis novajn mezurajn metodojn en la planta fiziologio. La plej konata metodo ebligis mezuradon de la vaporkvanto, ellasita de plantoj. Li mezuris la forvaporigitan kvanton kaj konstatis, ke la folioj de la planto vaporigas kaj tiun procezon helpas la fluo de akvo kaj nutromaterialoj en la akvo, supren el direkto de la radikoj. Li difinis direkton de la plantaj sukoj kaj mezuris la sukopremon, kreskan rapidon de la ŝosoj kaj folioj. Li analizis la premon de la radiko je la plantaj sukoj. Li studis ankaŭ la plantan spiradon.
Hales konstruis diversajn ilojn por kolektado de gasoj, partoprenantaj la kemiajn reakciojn. Tiuj iloj estis antaŭuloj de la hodiaŭaj.
Li publikigis la plantofiziologiajn esplorojn en 1727 kielVegetable Staticks kaj denove aperigis tion kiel unua volumo de laStatical Essays. La dua volumo de tiu eldonaĵo estis laHaemastaticks kiu estis postWilliam Harvey plej grava paŝo en ekkono de la fiziologio de la sangocirkulado.
Hales mezuris unuafoje lasangopremon (li enkondukis tubon en angion, en kiu la sango povis altiĝi). Li mezuris ankaŭ kapaciton de la maldekstra kamero de la koro, sangokvanton, pumpantan po minuto, sangofluan rapidon en la angioj kaj la kontraŭstaron al la sangofluo.
Li evoluigis ankaŭ ventilan instalaĵon por prizonoj, rezervejo, transportaj ŝipoj.