Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Steneloso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Steneloso (heleneΣθένελος,latineSthenelus) estis en lahelena mitologio nomo de kelkaj figuroj:

Steneloso - mikena reĝo

[redakti |redakti fonton]

Li estis filo de la herooPerseo kaj ties edzinoAndromedo. Li edziĝis alNicipo.

Sed lian nomon en mitoj pli eternigis lia filoEŭristeo, kiu laŭ volo de diinoHera kaj pro ŝiaj intrigoj fariĝis mastro de la herooHeraklo. Tiu en servoj pro li devis senhonore plenumi dek du gigantajn taskojn. Pro lia sintenado al Heraklo kaj al liaj infanoj Eŭristeo elmeritis la venĝon de atenanoj kaj de Herakla patrinoAlkmeno, kiu elskrapis liajn okulojn kaj trapikis lin per ponardo.

Steneloso - filo de Kapaneo

[redakti |redakti fonton]

Tiu ĉi Steneloso estis filo de la reĝoKapaneo, kiu estis unu el la estroj en la milito "Sep kontraŭ Tebo". Li mem ĉeestis laTrojan militon en militistaro de argea reĝoDiomedo, apud kiu li brave kaj sindone batalis.

Steneloso - ligura reĝo

[redakti |redakti fonton]

Li estis patro deFaetona amikoKikno, kiun dioj transformis en cignon pro lia granda bedaŭro pri la morto de la amiko. Tio okazis, kiam Faetono prunteprenis al si ĉielan veturilon de sia patro, dioHelios, ne kapablis ĝin regi kaj estis ĵetita de la plej alta dioZeŭso per fulmoj en maron.


Fonto

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloSthenelos en la ĉeĥa Vikipedio.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Steneloso&oldid=6159123"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp