LaStelo de Davido (hebreeמגן דוד, Magen David, signifantaŝildo deDavido; foje ankaŭ nomataSigelo deSalomono) estas ses-pinta stelo el du trianguloj sur blanka fono. Ĝi estas la simbolo dejudismo kaj la emblemo de la flago deIsraelo.
Unu ebla interpreto de ĝia formo estas, ke la triangulo kun suba pinto simbolas la devenon de la homo deDio, la alia lian ontan reiron al Dio.
Ĝis la 19-a jarcento ankaŭ kristanoj kaj islamanoj amplekse uzis la simbolon. Ekzemple ĝi estis elektita sur la islamaflago de Maroko en 1915 ĉar la 6-pinta stelo estas simbolo de vivo, saĝeco kaj bona sano, kutima por ĉiuj tri gravaj unudiaj religioj. La Sigelo de Salomono ankaŭ estis stampita sur la moneroj de 100 kaj 200 frankoj enMaroko same kiel sur kelkaj Maĥzen-poŝtmarkoj ĝis 1954.