Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Steffisburg

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Por samtitola artikolo vidu la paĝonSteffisburg (stacidomo).
Steffisburg
Blazono de Steffisburg
Rigardo al Steffisburg kajThun kunLago de Thun
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
 
Ĝemelurboj
Jindřichův Hradecvd
KantonoBerno
Administra distriktoThun
Malnova distrikto ĝis 2009Thun
Geografia situoCH1903: 614868 / 181339(mapo)46.7830555555567.6333333333333Koordinatoj:46° 47′ N,7° 38′ O;CH1903: 614868 / 181339(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj15380
Areo km²
Alteco msuper marnivelo
Poŝtkodo3612-3613
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Steffisburg
vdr

Steffisburg estasurbo kaj komunumo deKantono Berno enSvislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al la malnovadistrikto Thun. Ekde la 1-a de januaro 2010 la urbo apartenas al la novaadministra distrikto Thun. Ĝi havis 15380 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Steffisburg situas en la oriento de laBerna Oberlando, norde de la urboThun. Tra la komunumo fluas la riveroZug. En sudoriento la limon kun Thun formas la riveroAro (rivero). Kvankam laŭ grandeco Steffisburg jam delonge estas urbo, la Steffisburganoj mem sian komunumon tamen daŭre konsideras kiel vilaĝo.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo limas en okcidento kaj nordo al la komunumoHeimberg, en nordoriento alFahrni, en oriento alHomberg kajSchwendibach, kaj en sudo al la urboThun.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra Steffisburg pasas la trajnlinio deThun alBerno, kiu disponas pri du haltejoj sur la teritorio de la komunumo. Ĉar la trajnhaltejoj tamen situas ekster la centro, la plej grandan partan de la publika trafiko realigas la regiona buskompanioVerkehrsbetriebe STI (STI estas mallongigo por Steffisburg-Thun-Interlaken).

La urbo havas aliron al la naciaaŭtoŝoseoA6 deThun alBerno, kiu pasas oriente de la komunumo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Steffisburg datiĝas el la jaro1133 kielStevansburc.

En la jaro1385 laLibera tribunalo ĉe la Louwinen, al kiu apartenis la hodiaŭaj komunumojSteffisburg,Heimberg,Brenzikofen,Herblingen,Fahrni,Unterlangenegg,Oberlangenegg,Eriz,Horrenbach-Buchen,Homberg,Teuffenthal,Schwendibach,Goldiwil,Heiligenschwendi kajSigriswil fariĝis posedaĵo deBerno.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Thun
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Thun ĝis 2009
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Steffisburg&oldid=8857695"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp