Status Quo estasbrita rok-bando kiu formiĝis en 1962. La grupo originiĝis en Londono kaj estis fondita de Francis Rossi kaj Alan Lancaster kiam ili estis ankoraŭ lernejanoj.[1][2] Post kelkaj ŝanĝoj de nomo kaj de membroj, kiu inkludis la aligojn de John Coghlan kiel drumisto en 1963 kaj de Rick Parfitt en 1967, la bando iĝisThe Status Quo en 1967 kajStatus Quo en 1969. Je 2022, la grupo estis aktiva dum 60 sinsekvaj jaroj (spite anoncon de disiĝo en 1984, ili ludis enLive Aid la sekvan jaron kaj pluigis normalan aktivecon en 1986).[3]
La anoj de la "Frantic Four"; el maldekstro: Francis Rossi, Rick Parfitt kaj Alan Lancaster (malhele: John Coghlan) koncerte ĉe la Hammersmith Odeon en Londono, 1978.
Ili havis ĉirkaŭ 60 sukcesajn pintojn en Britio - pli ol ajna aliaj rok-bando[4] - kiel "Pictures of Matchstick Men", "Down Down", "Rockin' All Over the World", "Whatever You Want", "In the Army Now", kaj "What You're Proposing". Du dek du el tiuj atingis la 10 pintojn en la sukcesolisto de britaj unuopaĵoj, kaj 57 atingis la 40 pintojn.[5] Ili publikigis ĉirkaŭ 100 unuopaĵojn kaj 33 albumojn, plej granda parto el kiuj estis furoraĵoj. Ekde la atingo de la numero 5a en la brita listo de albumoj en 1972 perPiledriver, Status Quo atingis totalan karieron de 25 sukcesoj en la brita pintolisto de albumoj, ĝis ilia plej ĵusa publikigo,Backbone, en 2019. Je 2015, ili estis unu el nur 50 artistoj kiuj iam atingis pli ol 500 totalajn semajnojn en la brita pintolistoUK Albums Chart.[6] Per siaj variaj rekordoj ĉe unuopaĵoj kaj ĉe albumoj, Status Quo estas unu el la plej sukcesaj bandoj el ĉiuj tempoj en Britio.
En Julio 1985 la bando malfermis la koncertonLive Aid en laStadiono Wembley per "Rockin' All Over the World".[7] En 1991, Status Quo ricevis la premion Brit pro sia Elstara Kontribuo al Muziko.[8] Status Quo aperis en la televida programo deBBC nomeTop of the Pops pli ok iu ajna alia bando.[9] Ilia sukceso kaj longdaŭra kariero parte, same kiel iliaj konektoj kun laBrita reĝa familio, inklude bonfaraj laboroj kun laThe Prince's Trust, estis ofte tialo kial ili estis priskribita kiel "nacia institucio" fare de la gazetaro.[10][11][12]
Neil Jeffries: Rockin' All Over the World. Proteus Books, March 1985, Paperback,ISBN 0-86276-272-3
Bob Young: Quotographs – Celebrating 30 Years of Status Quo, IMP International Music Publications Limited, 1985,ISBN 1-85909-291-8
Francis Rossi, Rick Parfitt: Just For The Record. Bantam Press, September 1994, hardcover,ISBN 0-593-03546-1
Patti Parfitt: Laughing All over the World: My Life Married to Status Quo. Blake Publishing Ltd, October 1998,ISBN 1-85782-198-X
David J. Oxley: Rockers Rollin' – The Story of Status Quo. ST Publishing, Januar 2000, Paperback,ISBN 1-898927-80-4
David J. Oxley: Tuned To The Music of Status Quo. ST Publishing, 2001, Paperback,ISBN 1-898927-90-1
Francis Rossi, Rick Parfitt, Mick Wall: Status Quo. XS All Areas. Sidgwick & Jackson, September 2004, hardcover,ISBN 0-283-07375-6
Francis Rossi, Rick Parfitt, Bob Young: Status Quo: The Official 40th Anniversary Edition. Cassell Illustrated, October 2006, hardcover,ISBN 978-1-84403-562-5.
Status Quo: La Route Sans Fin, enkonduko de Bob Young,ISBN 2-910196-42-9
Eduard Soronellas Vidal (2008). Status Quo: Sobran Acordes, enkonduko de John 'Rhino' Edwards. Barcelona: Lenoir Ediciones.ISBN 978-84-938163-9-1