1966-1969:Star Trek: The Original Series (Stela Vojaĝo: La Origina Serio) Tiu televidserio rakontas la aventurojn de kapitanoJames Kirk, kiu travojaĝas la neesploritajn regionojn de la galaksio kun siaj kunuloj, s-roSpock kaj s-roMcCoy. Ofta temo estis renkontiĝo kun ekstertera vivoformo, kies fortoj pli grandas ol tiuj de la homa ŝipanaro.
1987-1994:Star Trek: The Next Generation (Stela Vojaĝo: La Sekva Generacio) La nova serio ankaŭ temis pri esplorado de la galaksio, sed ankaŭ pri certaj socialaj temoj kiel drogabuso, rasismo, ktp.
1993-1999:Star Trek: Deep Space Nine (Stela Vojaĝo: Profunda Spaco Naŭ, en la senco deKosma Bazo Naŭ) Tiu estis la unua en la serio bazita sur fiksita kosmostacio.
1995-2001:Star Trek: Voyager (Stela Vojaĝo: Vojaĝanto) En tiu serio, la stelŝipo Voyager estas alĵetita 70,000 lumjaroj en novan sektoron de la galaksio. Tie ili renkontas strangajn planedojn, rasojn kaj situaciojn.
2001-2005:Star Trek: Enterprise Okazas en la 22-a jarcento, 100 jarojn antaŭ la originala serio, kaj temas pri epoko de frua homa interagado kun eksterteruloj antaŭ la formiĝo de la Federacio.
2017-2024:Star Trek: Discovery Okazas dek jarojn antaŭ la originala serio (sezonoj 1-2) kaj en la 32-a jarcento (sezonoj 3-5). La ĉefkaraktero de la serio estas Michael Burnam, ŝipano de la stelŝipo Discovery.
La komunikad-oficisto de la kosmoŝipo Enterprise,Hoshi Sato, uzis la universalan tradukilon por inventilingvokodan matricon kaj tiel ekestisuniversala tradukilo. Per ĝi la homaro lernis fine de la21-a jarcento aŭtomate traduki inter la konataj surteraj lingvoj kaj konklude venis al universala paco. La lingvoj de laeksterteranoj estas iom pli malfacilaj por traduki, sed ankaŭ povas esti tradukataj aŭtomate per universala tradukilo.