Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Stanisław Wigura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stanisław Wigura
Persona informo
Naskiĝo9-an de aprilo1903 (1903-04-09)
en Ĵitomir
Morto11-an de septembro1932 (1932-09-11) (29-jaraĝa)
en Těrlicko
TomboTombejo Powązki en VarsovioRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojpola
ŜtatanecoRusia Imperio
Dua Pola RespublikoRedakti la valoron en Wikidata
Alma materPolitekniko de VarsovioRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okuposportisto
piloto
inĝeniero
armea fluginĝeniero
lektoroRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Stanisław Wigura (naskiĝis la 9-an de aprilo 1901 enVarsovio, mortis la 11-an de septembro 1932 en aviadila katastrofo apudTěrlicko, proksime alCieszyn) – polakonstruisto deaviadiloj,inĝeniero kajaviadilisto, kunfondinto de konstrukta teamo RWD, lekciisto de Varsovia Politekniko. Kune kunpilotoFranciszek Żwirko gajnis internacian aviadan konkuradonChallenge 1932.

Stanisław Wigura de frua juneco interesiĝis pritekniko kajaviado. Li estis aktivaskolto de la 2-a Varsovia Skolta Teamo. En 1920, dumpola-bolŝevika milito, soldatservis volontule en la 8-aregimento de kampaartilerio. Post la milito revenis al lernado. En 1922 finisGimnazion je la nomo de Jan Zamoyski en Varsovio kaj komencis studi en laMekanika Fakultato de Varsovia Politekniko. Li estis kunfondinto de la Aviada Sekcio de la Rondo de Mekanikistoj-Studentoj de Varsovia Politekniko, kie renkontiĝis i.a. kun Stanisław Rogalski kaj Jerzy Drzewiecki. Decembre 1925 studentoj de la Sekcio kreis laborkurson ĉe la Aviada Sekcio, kie konstruis aviadilojn. En 1926 Wigura kaj Rogalski prilaboris sian unuan aviadilon WR-1 (la nomo devenis de iliajinicialoj), konstruitan en 1927.

En 1927 trio de konstruistoj: Rogalski, Wigura kaj Drzewiecki komencis konstantan kunlaboron kreantekonstru-entreprenon RWD, nomitan laŭ iliaj inicialoj. Wigura respondecis ĉefe prikonstrukta kalkulado. En 1928 ili konstruis la unuan sportan aviadilon RWD-1, distingita pro originakonstruaĵo (postrestis unu ekzemplero).

Kune kun Franciszek Żwirko estis entombigita en la Aleo de Merititoj surTombejo Powązki en Varsovio. Li estis distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno de Polonia Restituta kaj per Ora Merit-Kruco. En la loko de katastrofo li havas simbolan tombon kaj lokon de memoro (Żwirkowisko).

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Stanisław_Wigura&oldid=8464299"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp