Ĝi estis posedaĵo, industria imperio deJohn D. Rockefeller kaj ties kunuloj. Siatempe, tiu firmao monopoligis la naftoekspluaton, rafinadon, transporton, vendadon en Usono.
La kerno de la entreprenego naskiĝis en 1863, kiam Rockefeller kompanianiĝis en naftorafinada negoco de Maurice B. Clark kaj Samuel Andrews en Cleveland. Rockefeller el aĉetis entreprenan parton de Clark (1865), post du jaroj partnerigis Henry M. Flagler.
En 1870, la firmao de Rockefeller, Andrews kaj Flagler posedis en Cleveland la plej grandajn naftorafinejojn. Tiu kaj la akompanaj industriaj uzinoj iris en posedon de Standard Oil Company (fondita en 1870). Dum la sekvaj dek jaroj, la kompanio monopoligis la naftorafinadon (90–95%) en Usono.
LaStandard Oil Company kaj akompanaj entreprenoj unuiĝis en 1882 al Standard Oil Trust. Tiutrusto agadis senbride, tiel Suprea Kortumo de federacia ŝtato Ohio juĝis en 1892 malfondi la truston, sed tiu plu agadis kun sidejo en Novjorko.
Oni registris en 1899-ben la kompanionStandard Oil Company (New Jersey) kiel holdingan asocion kaj oni transmetis ĉiun kapitalon en tiun asocion. Ĉar la registaro taksis troa la monopolan staton de la holdingo, ekis juĝproceson en 1906 kontraŭ laStandard Oil Company (New Jersey) laŭ la Sherman-a kontraŭtrusta leĝo. La juĝistaro en 1911 devigis la kompanion vendi la 33 holdingajn entreprenojn.
Standard Oil Company of New York kuniĝis en 1931 kun trusto Vacuum Oil Company al Socony-Vacuum társaságot, kiu nomiĝas ekde 1966 kiel Mobil Oil Corporation.
Standard Oil (Indiana) kuniĝis en 1939Standard Oil of Nebraska, en 1948Standard Oil of Kansas, la tuto alinomiĝis en 1985 al Amoco Corporation.