Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Josif Stalin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elStalino)
Josif Visarionoviĉ Stalin
იოსებ ბესრიონის სტალინი
Иосиф Виссарионович Сталин
Josif Stalin en 1942
Josif Stalin en 1942
Persona informo
იოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი
Иосиф Виссарионович Джугашвили
Naskonomoიოსებ ბესარიონის ძე ჯუღაშვილი
Naskiĝo18-an de decembro1878 (1878-12-18)
enKartvelioGori,Kartvelio,Rusa imperio
Morto5-an de marto1953 (1953-03-05) (74-jaraĝa)
enSoveta UnioMoskvo,RSFSR,Sovetunio
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis percerba sangadoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboMaŭzoleo de Lenin(1953–1961)
Nekropolo en la muro de la KremloRedakti la valoron en Wikidatavd
Religionenia (ateisto)
Lingvojkartvelarusavd
LoĝlokoNarym • TuruĥanskSolviĉegodsk • Novaya Uda • Sankt-PeterburgoBakuoMoskvovd
ŜtatanecoSoveta Unio(1922–1953)
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko(1917–1922)
Rusia Imperio(1878–1917)Redakti la valoron en Wikidatavd
Alma materTbilisa Eklezia Seminario (1894–1899)
Gori school(en)Traduki (1888–1894)Redakti la valoron en Wikidatavd
PartioKomunista Partio de Sovetunio
SubskriboJosif Stalin
MemorigiloJosif Stalin
Familio
DinastioStalin familyvd
PatroBesarion Jughashvili(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoKeke Geladze(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojJoseph Davrichachvili(en)Traduki,Mikhail Jughashvili(en)Traduki kajGiorgi Jughashvili(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oNadeĵda Allilujeva kaj Jekaterina Svanidze
AmkunuloLidiya Pereprygina(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojJakov Ĝugaŝvili,Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili),Svetlana Allilujeva
Profesio
Alia nomoСталин • Staline • Kobavd
Okupopolitikisto
ŝtatreprezentanto
lingvisto
opinia ĵurnalisto
revoluciulo
ŝtatoficistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkamporevoluciulo,politikisto kajopinia ĵurnalistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enSankt-PeterburgoMoskvovd
Aktiva dum1895–1953vd
 
Postenoj
Postenojsovetano de la Supra Soveto de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko(1951–1953)
ano de Supera Soveto de Sovetunio(1950–1953)
sovetano de la Supra Soveto de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko(1947–1951)
Chairman of the Council of Ministers of the USSR(en)Traduki(1946–1953)
ano de Supera Soveto de Sovetunio(1946–1950)
Minister of the Armed Forces of the Soviet Union(en)Traduki(1946–1947)
People's Commissar for Defense(en)Traduki(1941–1946)
Prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio(1941–1946)
sovetano de la Supra Soveto de la Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko(1938–1947)
member of the Presidium of the Supreme Soviet of the USSR(en)Traduki(1938–)
ano de Supera Soveto de Sovetunio(1938–1946)
Ĝenerala Sekretario de Komunista Partio de Sovetio(1922–1952)
buroano de la Politika Buroo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetio0 referencoj(1919–1953)
buroano de la Politika Buroo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetio0 referencoj(1917(Julia)–1919)
buroano de la Politika Buroo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetio0 referencoj(1917(Julia)–1917(Julia))
Member of the Russian Constituent Assembly(en)Traduki
member of the Supreme Soviet of the Byelorussian SSR of the 1st convocation(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojOrgburo(en)Traduki(1922–1953)
Revolucia Milita Konsilio(1920–1922)
Revolucia Milita Konsilio(1918–1919)
Soveto de Popolkomisaroj(1917–1953)
Akademio pri Sciencoj de Sovetunio
Soveto de Ministroj de Sovetio
All-Russian Central Executive Committee(en)Traduki
All-Union Society of Old Bolsheviks(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
1-a Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato deKomunista Partio de Sovetunio
Dum3-a de aprilo19225-a de marto1953
Antaŭuloneniu(pozicio kreita en 1922)
SekvantoNikita Ĥruŝĉov
Prezidanto de Konsilio de Ministroj deSovetunio
Dum6-a de majo19415-a de marto1953
AntaŭuloVjaĉeslav Molotov
SekvantoGeorgij Malenkov
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Josif STALIN (ruse Иосиф Виссарионович Сталин, signifante "Homo deŝtalo", esperantigitaJozefo Stalino; denaskeIosebBesarionis dze ĜUGAŜVILI,ruse Иосиф Виссарионович Джугашвили,kartvele იოსებ ჯუღაშვილი; naskiĝis la 6-an de decembro[jul.]/18-an de decembro 1878[greg.], mortis la5-an de marto 1953) estissovetapolitikisto kaj partiagvidanto kajŝtatestro dekartvela deveno kaj la dua reganto deSovet-Unio. Stalin estis elektitaĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio en 1922, malgraŭ la rekomendoj deLenin, kiu preferisTrockij'n super li.

Post la morto de Lenin en 1924 ĝis la fino de la1920-aj jaroj, Stalino iom post iom plifortigis sian pozicion kiel sola reganto de Sovet-Unio, gvidante la Komunistan Partion kaj la sovetian ŝtaton ĝis sia morto.

Stalino estis unu el la plej grandajamasmurdistoj en la historio: takso de la nombro de liaj viktimoj ŝvebis ĉirkaŭ 11 milionoj kaj foje eĉ nombris kiel 40 milionoj, kaj li estas konsiderata unu el la plej grandajtiranoj de ladudeka jarcento. Stalin starigisdiktatoran reĝimon de teruro bazita sur radikalakulto de personeco (interalie li estis propagande nomitaSuno de la Popoloj) kaj karakterizita per sekvenco de murdoj dedisidentoj kaj tiuj kiuj estis suspektitaj disidentoj ("purigoj"), malliberigo de milionoj da homoj enpunlaborejoj (Gulagoj) kaj en politiko de devigakolektivigo kiu rezultigis la mortojn de milionoj promalsatego (la tielnomita "holodomoro"). Per tiuj metodoj li antaŭenigis procezon deindustriiĝo en Sovet-Unio kaj turnis ĝin en komunistansuperpotencon.

En1939, Stalin subskribis ne-agresan pakton kunNazia Germanio,Pakto Ribbentrop-Molotov, sub kiuOrienta Eŭropo estis dividita inter la du potencoj. Post lagermana invado de Sovetunio en junio 1941, li gvidis Sovetunion decideme ĝis la fina venko super la nazioj. Malgraŭ lia respondeco por la enormaj malvenkoj suferitaj de laRuĝa Armeo en la fruaj stadioj de la milito sur laorienta fronto, Stalino ludis ŝlosilan rolon enmobilizado de sovetiaj rimedoj por venki Nazian Germanion, kaj en milito kontraŭ ĝi. Sekvante la venkon enDua Mondmilito, la internacia statuso de Sovet-Unio, sub lia gvidado, estis establita kiel unu el la du gvidajsuperpotencoj en la mondo dum laMalvarma Milito.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Junaĝo

[redakti |redakti fonton]

Li naskiĝis en la urboGori[1] (Kartvelio, tiam enTiflisa gubernio de laRusia Imperio kie estis hejmo de mikso deKartveloj,Azerioj,Armenoj,Rusoj kajJudoj.[2]) en familio deŝuisto. Li naskiĝis en la 18a de Decembro [malnovstile 6a de Decembro] 1878[3] kaj baptita la 29an de Decembro.[4] Lia naskonomo estis Ioseb Besarionis dze Jughashvili, kaj li estis kromnomita "Soso", diminutivo de "Ioseb".[5]

Lia patroBesarion Ĝugaŝvili (ბესარიონ ჯუღაშვილი) estisŝuisto elGori. Lia patrinoKetewan Geladse (ქეთევან გელაძე) estis filino deservutulo. Conquest 1991, pp. 1–2; Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, p. 14; Montefiore 2007, p. 19; Khlevniuk 2015, p. 11; Deutscher 1966, p. 26. La gefratoj de Stalin mortis kelkajn monatojn post la naskiĝo, tiel ke li kreskis kielsola infano de la familio.[6]

Stalin en la jaro1894.

Unue la familia vivo estis komforta. La ŝuista patro laboris en ateliero de alia posedanto,[7] sed poste li prosperis, sendependiĝis kaj eĉ dungis dek laboristojn kaj kelkajn metilernistojn. En la fruaj1880-aj jaroj li dekadencis[8] kaj la familio malriĉiĝis.[9] Li iĝis disputemaalkoholulo,[10] kiu elspezis sian monon por alkoholaĵoj kaj regule batis la edzinon kaj filon.[11] Tiama amiko de Stalin skribis poste:"Tiaj nemerititaj kaj teruraj bategoj iĝis la knabo tiel sensentema kiel estis lia patro." Krome li neniam vidintus la knabon plori. Ioseb Iremaŝvili, alia amiko de Stalin, skribis, ke la bategoj alvokis malamon kontraŭ aŭtoritato ĉe Stalin, ĉar ĉiu homo, kiu havis pli da potenco ol li mem, memorigis lin pri lia patro. Ekaterine kaj Stalin lasis la hejmon ĉirkaŭ 1883 kaj komencis vagantan vivon, translokiĝante tra naŭ diversaj luitaj ĉambroj laŭlonge de la sekva jardeko.[12] En 1886, ili translokiĝis al la hejmo de familia amiko, Pastro Kristoforo Ĉarkviani.[13] Ekaterine laboris kiel dompurigistino kaj vestolavistino kaj estis determinita sendi ŝian filon al la lernejo.[14] Unu el la klientoj de lia patrino, lajudakomercisto David Papismedov, donis monon kaj librojn al la juna Stalin, kiu tiam portis la kromnomon „Soso“, helpis al lia patrino en ŝia laboro, kaj kuraĝigis lin en studado. Jardekojn poste la maljuna Papismedov iros al laMoskva Kremlo por vidi, kio okazis al la eta Soso. Stalin mirigis siajn kunulojn, ĉar li ne nur akceptis la maljunan judon, sed ankaŭ babilis kun li publike. En1888 la patro de Stalin foriris alTiflis postlasinte sian familion.

En septembro1888 Iosseb Ĝugaŝvili aliĝis al la Ortodoksisma Eklezia Lernejo de Gori,[15] pere de la helpo de Ĉarkviani.[16] Lia klaso estis miksita grupo de lernejanoj, kiuj parolis multajn lingvojn. Sed la lernejana lingvo estis la rusa. Kvankam li enmiksiĝis en multaj kvereloj,[17] Stalin brilis akademie,[18] montranta talenton enpentrarto kaj teatro,[19] verkante sian propran poezion,[20] kaj kantante kiel ĥorano.[21] Stalin frontis kelkajn gravajn sanproblemojn: en 1884 infekto devariolo lasis lin kun vizaĝaj cikatroj;[22] kaj estante 12-jaraĝa li estis grave vundita kiam li estis frapita de vehiklo, probable tio estis la tialo de porviva diskapablo en lia maldekstra brako.[23]

Liaj kunklasanoj estis socie pli altrangaj kaj mokis lin komence pro liaj jam trouzita lernejana uniformo kajvariolcikatra vizaĝo. Sed pro sia observemo, Iosseb Ĝugaŝvili baldaŭ transprenis la estrecon de la klaso. Kvankam Stalin poste tute ne parolis pri siakartvela deveno, li multe ŝatis la tieajn rakontojn en sia junaĝo. Unu el tiuj rakontoj parolis pri la montmigranto Koba, kiu batalis por la sendependeco de Kartvelujo. Stalin tre admiris lin, kaj de tiam postulis en la klaso, ke oni nomu linKoba. Por kaŝi sian devenon Stalin pruvis esti la plej bona en ĉio, kion li entreprenis. Tial li rimarkiĝis pro sia inteligenteco kaj forlasis la lernejon en1894 kiel la plej bona lernanto.

Ortodoksisma Teologia Seminario deTbiliso.

Post la fino de siaj studoj en Goriaseminario (1894), li studis enTbilisa Ortodoksisma Teologia Seminario. Oni proponis al li viziti latiflisan pastroseminarion, la tiam plej grava altlernejo de Kartvelujo, kio eblis pere destipendio kio permesis al li studi je malalta kotizo.[24] Li kuniĝis kun 600 aspirantoj al pastreco kiu estis tie aliĝintoj,[25] kaj li atingis altajn gradojn.[26] Li plue verkis poezion; kvin el liaj poemoj, pri temoj kiel naturo, lando kaj patriotismo, estis publikigitaj sub la pseŭdonimo "Soselo" en la gazeto de Ilia Ĉavĉavadze nome Iveria (Kartvelio).[27] Laŭ la biografo de Stalin Simon Sebag Montefiore, ili iĝis "minoraj kvartveliaj klasikoj"[28] kaj estis inkluditaj en variaj antologioj de kartvela poezio en la sekvaj jaroj.[28] Dum li aĝiĝis, Stalin perdis intereson en pastraj studoj, liaj gradoj faliĝis,[29] kaj li estis ripete enfermita en ĉelo pro sia ribelema konduto.[30] La gazeto de la seminario notis, ke li deklaris sin mem ateisto, forestis el preĝado kaj malakceptis omaĝe elĉapeligi antaŭ la monaĥoj.[31]

La seminario estis krome centro de la opozicio kontraŭcarismo. Post kiam Stalin 15-jara finis la duan studjaron de la seminario, li kontaktiĝis kun sekretajmarksismaj cirkloj. Li vizitis la librejon de iu Schelidse, kie junaj radikaluloj povis legi maldekstrajn verkojn. En1897 la tiama vicintendanto skribis, ke li trovis Ĝugaŝvili-on legante"La literara evoluo de nacioj" de Letourneaus. Jam antaŭe li vidis lin kun la verkojLa laboristoj de la maro kaj1793 deVictor Hugo kaj entute dektrifoje kun malpermesitaj libroj. Stalin aliĝis al eksterleĝa libroklubo de la lernejo;[32] li estis partikulare influita de la prorevolucia novelo de 1863 deNikolaj Ĉerniŝevskij nomeChto délat (Kion faru?)[33] Alia influa teksto estis "La patromurdisto" deAleksander Kazbegi, el kiu Stalin adoptis la kromnomon "Koba" el tiu de la bandita protagonisto de la libro.[34] La pseŭdonimo eble estis ankaŭ omaĝo al sia riĉa bonfaranto, Jakobi "Koba" Egnataŝvili, kiu pagis por lia aligo en la Tiflisa seminario. ("Koba" estas la kartvela diminutivo de Jakobi, aŭ Jakobo, kaj Stalin poste nomis tiel sian unuenaskitan filon omaĝe al Egnataŝvili.)[35] Li legis ankaŭDas Kapital, la libro de 1867 de la germana sociologia teoriuloKarl Marx.[36] Stalin dediĉis sin al la soci-politikal teorio de Marx, nomeMarksismo,[37] kiu estis tiam aperanta en Kartvelio, unu el variaj formoj de socialismo opozicie al la regantaj caristaj aŭtoritatoj de la imperio.[38] Nokte, li partoprenis en sekretaj kunsidoj de laboristoj[39] kaj li estis prezentita al Silibistro "Silva" Jibladze, marksista fondisto de Mesame Dasi ("Tria Grupo"), kartvela socialisma grupo.[40] Stalin lasis la seminarion en Aprilo 1899 kaj neniam revenis.[41]

1899–1904: Rusa Social-Demokrata Laborpartio

[redakti |redakti fonton]

En1897 Ĝugaŝvili estis akceptita 18-jara en la unua socialisma organizaĵo de Kartvelujo, laMessame-Dassi-grupo (kartveleLa tria grupo), gvidata deNoj Ĝordania,Nikoloz Ĉĥeidze kaj G. Cereteli, kiuj poste iĝismenŝevikoj. En la sekva jaro Stalin gvidis studcirklon por laboristoj. Tiam li jam estis leginta verkojn deGeorgij Pleĥanov kaj unuajn tekstojn deLenin. En1898 li membriĝis enKartvela Social-Demokrata Organizo "Mesame Dasi". kaj samjare li oficiale aliĝis al laRusia Social-Demokrata Laborista Partio (RSDLP). En1899 li estis eksigita el la patroseminario, ĉar pro tiuj politikaj agadoj li mistrafis plurajn gravajn ekzamenojn. Anstataŭpastro, Stalin iĝis do profesiarevoluciulo.

Stalin en la jaro1902. Kolorigita versio de polica foto farita kiam li estis 23-jaraĝa.

Post tio Stalin laboris kiel propagandisto de la SDLPR kaj organizis sub la pseŭdonimo „Koba“ interaliestrikojn kaj manifestaciojn kun fervojistoj. En oktobro 1899, Stalin elkaboris kiel meteologo en la Tiflisa observatorio.[42] Li havis malpezan laborsarĝon kaj tial li havis multan tempon por la revolucia aktiveco. Li altiris grupon de subtenatoj pere de siaj klasoj pri socialisma teorio[43] kaj kunorganizis sekretan amaskunsidon de laboristoj por laTago de la Laboro en 1900,[44] en kiu li sukcese kuraĝigis multajn laboristojn entreprenistrikan agadon.[45] Ĉirkaŭ tiu epoko, la imperia sekreta polico, nomeOĥrano, jam konis la aktivecojn de Stalin en la Tiflisaj revoluciaj etosoj.[45] Ili klopodos por aresti lin en marto 1901, sed li fuĝis kaj ekvivis eksterleĝe,[46] vivtenante sin per donacoj de amikoj kaj simpatiantoj.[47] Restante eksterleĝe, li helpis plani manifestacion por laTago de la Laboro en 1901, en kiu 3 000 marŝantoj kverelis kontraŭ la aŭtoritatoj.[48] Li plue evitis areston uzante falsajn nomojn kaj dormante en diversaj loĝejoj.[49] En Novembro 1901, li estis elektita por la Tiflisa Komitato de laRusia Social-Demokrata Laborista Partio (RSDLP), marksisma partio fondita en 1898.[50]

En1902 li estis arestita unuan fojon, ĉar li gvidis laboristan manifestacion en la kartvelahavenurboBatumi, kien li venis tiucele.[51] Fakte lia aktivula retoriko montriĝis dividiga inter la marksistoj de la urbo, ĉar kelkaj el ili suspektis, ke li povus esti provoka agento laboranta por la registaro.[52] Li trovis laborlokon en la stokejo de la rafinejo de Rothschild, kie li kunorganizis dustrikojn de laboristoj.[53] Post kelkaj strikestroj estis arestitaj, li kunorganizis amasan publikan manifestacion kiu kondukis al atako al la prizono; trupoj pafis al la manifestaciantoj, el kiuj 13 estis mortigitaj.[54] Stalin organizis alian amasmanifestacion la tagon de ilia funebro,[55] antaŭ esti li mem arestita en Aprilo 1902.[56] Dekomence enprizonita en Batumi[57] kaj poste en Kutaisi,[58] meze de 1903 li estis kondamnita al tri jaroj de ekzilo en orienta Siberio.[59]

Post kiam li sukcesis fuĝi el laekzilo, li estis denove — entute okfoje — arestita kaj ekzilita. Stalin fakte lasis Batum en oktobro, kaj alvenis al siberia urbeto Novaja Uda, en laIrkutska provinco, fine de novembro 1903.[60] Tie, li loĝis en duĉambra kamparana domo, dormante en la manĝostokejo de la konstruaĵo.[61] Li faris du fuĝoklopodojn: en la unua, li venis ĝis Balagansk, ankoraŭ en laIrkutska provinco, antaŭ reveni profrostiĝo.[62] Lia dua klopodo, en januaro 1904, estis sukcesa kaj tiam li revenis ĝis Tiflis.[63] Tie, li kunredaktis kartvelian marksisman gazeton, nomeProletariatis Brdzola ("Proletara Lukto"), kun Filip Maĥaradze.[64] Li alvokis al kartvela marksista movado disiĝi el sia rusia partnero, rezulte en la fakto ke kelkaj membroj de la RSDLP akuzis lin teni vidpunktojn kontraŭ la ĉeftendenco de marksismainternaciismo kaj petis lian forpelon el la partio; li tuj rezignis pri siaj opinioj.[65] Dum sia ekzilo, fakte la RSDLP estis disiĝinta inter la "Bolŝevikoj" deVladimir Leninkaj la "Menŝevikoj" deJulius Martov.[66] Stalin malamis multajn el la menŝevikojn de Kartvelio kaj aliĝis al la Bolŝevikoj.[67] Kvankam li establis fortan bolŝevikaj organizon en la minurboĈiatura,[68]Bolŝevismo restis minoritata forto en la Menŝevik-hegemonia kartvela revolucia etoso.[69]

1905–1912: Revolucio de 1905 kaj ties sekvo

[redakti |redakti fonton]
Stalin por la unua fojo renkontiĝis kunVladimir Lenin en la tutrusa konferenco de la bolŝevikoj enTampereo. Lenin iĝis la "nemalhavebla mentoro de Stalin".[70]

Post la partikunveno enLondono en1903 kaj la sekva disiĝo de la partio enmenŝevikoj kajbolŝevikoj, Stalin anis la bolŝevikojn sub Lenin, kiu subtenis, ke la politika ŝanĝo povus alveni nur per centra partio gvidata de"profesiaj" revoluciuloj. En la jaro1905 li unue persone renkontiĝis kun Lenin dum tutrusa konferenco de la bolŝevikoj enTampereo,Grandprinclando Finnlando. En tiu antaŭrevolucia epoko, kiam Stalin jam organizis multajn strikojn, li ne montriĝis granda teoriisto, sed ĉefe subtenis praktike la neleĝajn agadojn de la bolŝevikoj.

En januaro 1905, registaraj trupojmasakris protestantojn enSankt-Peterburgo. Tumultoj tuj etendiĝis tra la tuta Rusa Imperio en tio kio iĝis konata kiel laRevolucio de 1905.[71] Kartvelio estis aparte tuŝita.[72] Stalin estis enBaku en Februaro kiametna perforto eksplodis inter Armenoj kaj Azeroj; almenaŭ 2 000 personoj mortiĝis.[73] Li publike kritikis la "pogromojn kontraŭ Judoj kaj Armenoj" kiel parto de la klopodoj de la caroNikolao la 2-a por "plifortigi sian malaprezendan tronon".[74] Stalin formis Bolŝevikan Batalroton kiun li uzis por apartigi la etnajn frakciojn en Baku; li uzis la tumultojn ankaŭ kiel kovro por ŝteladi presekipaĵaron.[74] Inter la kreskanta perforto tra tuta Kartvelio li sukcesis formi siajn Batalrotojn, dum la Menŝevikoj faris same.[75] La rotoj de Stalin sukcesis malarmi lokajn policojn kaj trupojn,[76] rabadis registarajn armilarojn,[77] kaj kolektis financojn pere deprotektomono el grandaj lokaj negocistoj kaj minoj.[78] Ili lanĉis atakojn kontraŭ la registarajkozakaj trupoj kaj pro-carismaj "Nigraj Centanoj",[79] kunordigante kelkajn el iliaj operacoj kun la Menŝevikaj milicanoj.[80]

Novembre 1905, la kartvelaj Bolŝevikoj elektis Stalin kiel unu el siaj delegiton por Bolŝevika kongreso en Sankt-Peterburgo.[81] Je sia alveno tien, li renkontiĝis kun la edzino de Lenin nomeNadeĵda Krupskaja, kiu informis lin, ke la evento estis translokigita alTampereo en laGrandprinclando Finnlando.[82] En la Tamperea kongreso de 1905 Stalin renkontiĝis kun Lenin por la unua fojo.[83] Kvankam Stalin montris respekton al Lenin, li arde montris ankaŭ sian malkonsenton kun la opinio de Lenin ke Bolŝevikoj kandidatiĝu por la venonta ĝenerala balotado de 1906 al laŜtata Dumao; Stalin vidis la parlamentan procezon kiel tempoperdo.[84] Aprile 1906, Stalin partoprenis en la 4-a Kongreso de la RSDLP enStokholmo; tiu estis lia unua forveturo ekster la Rusa Imperio.[85] En la kongreso, la RSDLP — tiam estrita de la menŝevika majoritato — interkonsentis ne kolekti monon uzante armitan rabadon.[86] Lenin kaj Stalin prie malkonsentis[87] kaj poste private studis kiel ili pluigu sian rabadon por la Bolŝevika tendaro.[88]

Stalin edziĝis alKato Svanidze en ortodoksisma ceremonio enSenaki en julio 1906.[89] En Marto 1907 ŝi naskis filon,Jakov.[90] Ĉirkaŭ tiun jaron — laŭ la historiisto Robert Service — Stalin estis establinta sin kiel la "ĉefa Bolŝeviko de Kartvelio".[91] Li partoprenis en la 5-a Kongreso de la RSDLP, okazinta en la preĝejo de laBrotherhood Church en Londono en Majo–Junio 1907.[92] Reveninta en Tiflison, Stalin organizis larabon de granda monliverado al la Imperia Banko en junio 1907. Lia bando embuskis la armitan aŭtaron enErivan Placo per pafiloj kaj hejmfaritaj bomboj. Ĉirkaŭ 40 personoj mortis, sed ĉiuj el la bandanoj sukcesis fuĝi vive kun 250 000 rubloj.[93] Post la rabo, Stalin setliĝis en Baku kun sia edzino kaj filo.[94] Tie, Menŝevikoj kritikis Stalin pri la rabado kaj voĉdonis forpeli lin el la RSDLP, sed li ignoris tion.[95]

Policafotaro de Stalin farita en 1911 de lacarisma sekreta polico.

Tiel li partoprenis en la sekvaj jaroj la organizadon de diversaj bankraboj por plenigi la kason de la partio. Dum1906-1907 li aktivis enSuda Kaŭkazio kaj estis unu el la organizantoj de laBakuaKomitato deRSDLP (Rusia Social-Demokrata Laborista Partio). Stalin estis fervora adepto deLenino, laŭ kies iniciato Stalin estis aligita al la Centra Komitato kajRusa Buroo de RSDLP en1912.

En Baku, Stalin sekurigis la bolŝevikan hegemonion de la loka branĉo de la RSDLP[96] kaj eldonis du bolŝevikajn gazetojn, nomeBakinskij Proletari kaj Gudok ("Fajfo").[97] En aŭgusto 1907, li partoprenis en la Sepa Kongreso de laDua Internacio — internacia socialisma organizaĵo — enStutgarto,Germanio.[98] En novembro 1907, lia edzino mortis protifo,[99] kaj li lasis sian filon kun ŝia familio en Tiflis.[100] En Baku li rekuniĝis kun sia grupo, nome la bando,[101] kiu plue atakis la Nigrajn Centojn kaj kolektis financojn pee deprotektomono, falsigante monon, kaj plenumante rabaĵojn.[102] Ili ankaŭ kidnapis filojn de kelkaj riĉuloj por akiri elaĉetan monon.[103] Komence de 1908, li veturis al la svisa urboĜenevo por renkontiĝis kun Lenin kaj la elstara rusa marksistoGeorgij Pleĥanov, kvankam tiu fakte tute ne plaĉis al li.[104]

En marto 1908, Stalin estis arestita kaj malliberigita en la prizono Bailov en Baku.[105] Tie li estris la enprizonigitajn bolŝevikojn, organizis diskutgrupojn, kaj ordonis la mortigon de supozeblaj informantoj.[106] Li estis finfine kondamnita al du jaroj de ekzilo en la vilaĝoSolviĉegodsko,Vologda provinco, kaj alvenis tien en februaro 1909.[107] En junio, li fuĝis el la vilaĝo kaj alvenis alKotlas maskita kiel virino kaj el tie li iris al Sankt-Peterburgo.[108] En marto 1910, li estis arestita denove kaj sendita reen al Solviĉegodsko.[109] Tie li havis amaferojn kun almenaŭ du virinoj; lia domposedantino, Maria Kuzakova, poste naskis lian duan filon,Konstantin.[110] En junio 1911, Stalin ricevis permeson translokiĝi alVologda, kie li restis dum du monatoj,[111] kaj havis rilaton kun Pelageja Onufrieva.[112] Li fuĝis al Sankt-Peterburgo,[113] kie li estis arestita en septembro 1911 kaj kondamnita al plua trijara ekzilo en Vologda.[114]

1912–1917: Centra Komitato kaj redaktorado de Pravda

[redakti |redakti fonton]
La unua numero dePravda, la bolŝevika gazeto kies redaktoro estis Stalin.

Por ne perdi kontakton kun Lenin kaj fuĝi la persekuton de la cara polico, li fuĝis decembre1912 alAŭstrujo-Hungarujo, kie li pasigis kelkajn monatojn enKrakovo kajVieno.

Kiam li revenis al Rusujo somere de la jaro1913, li estis arestita denove. Post tiam li pasigis la jarojn de1913 ĝis1917 ekzile apudTuruĥansk. Ekzistas pluraj klarigoj por tiuj oftaj arestoj kaj fuĝoj.

Unu el ili estus ekzemple la malbona organizado de la cara polico. La caraj policoj persekutis revoluciulojn nur duonkore. La „fuĝantaj“ bolŝevikoj povis ekzemple uzi senprobleme ĉiajn veturilojn. Krome subtenis ilin la popolo per nutraĵoj kaj aliaj helpiloj. Kiam oni arestis la revoluciulojn, ili akceptis senreziste ekzilon, sed la tagon post sia alveno ili jam ekiris hejmen[mankas fonto]. Kiam restado estis pli longa, tion kaŭzis senpaga loĝejo proponata al la ekzilitoj kaj sufiĉe bona monsumo por vivi[mankas fonto]. Alia klarigo por rapida liberigo estus la kontaktoj al laOĥrana, la sekreta cara polico.[115]

Kaze de la lasta ekzilrestado de Stalin, la komenco de launua mondmilito estis kaŭzo por li ne tuj reveni, ĉar li timis, ke post sekva aresto, li estos enarmeigata en la rusan armeon.

Ekde1912 laŭ postulo de Lenin, li estis membro de la centra komitato de la bolŝevikoj kaj alprenis la kaŝnomon Stalin, kiu signifas"laŝtaleca".

En la24-an de marto 1919 li edziĝis alNadeĵda Allilujeva, kiu en la nokto de la 8-a al la 9-a de novembro 1932 pafis sin en la koron per malgranda pistolo, ŝajne pro teruraj kapdoloroj. Iliaj gefiloj estisVasilij Stalin (1921-1962) kajSvetlana Allilujeva (1926-2011).

Estreco

[redakti |redakti fonton]

En1917 li iĝis membro de partia gazeto "Pravda",Politburoo de Centra komitato de bolŝevikoj kaj Milita-Revolucia Centro]. Dum 1917-1922 Stalin okupis postenon depopola komisaro pri naciaj aferoj, kaj ankaŭ priŝtata kontrolo.

En1922 Stalin estis elektitaĜenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio (la plej altranga posteno enSovetunio) kaj restis en la posteno ĝis sia morto (1953). En la1920-aj jaroj, post la batalo por la gvidrolo en la partio kaj ŝtato], li uzis la partian aparaton kaj politikajn rimedojn, rezulte de kio, Stalin fariĝis unupersona gvidanto de la partio kaj starigistotalisman reĝimon en la lando. Li efektivigis intensanindustriigon kaj devigankolektivigon enUSSR. En sekvaj jaroj, dum la periodo de amasaterorpolitiko, ĉiuj realaj aŭ potencaj konkurantoj de Stalin estis ekstermitaj.

De la fino de la 1930-aj jaroj, li efektivigispolitikon de alproksimiĝo kun laNazia Germanio, per kontrakto Molotov- Ribbentrop , tamen ne evitis la tragedion de laDua Mondmilito. De la jaro1941 li estis prezidanto deKonsilio de Ministroj de USSR, dum la tutaj militjaroj - ankaŭ prezidanto deŜtata Defenda Komitato kajĈefa Militestro. Dum la milito li partoprenis en laantifaŝisma koalicio.- Nur en la lastaj jaroj de Dua Mondmilito Usono decide helpis al ruĝa armeo venki kontraŭ la tria regno de diktatoro Adolf Hitler.

Memortabulo pri la restado de Stalin enVieno, instalita dum la sovetia okupado.

En jaro 1952 Stalin publikigis artikolon en jhurnalo Pravda pri la lingva monda problemo - kaj Esperanto.

Post lia morto

[redakti |redakti fonton]

ViduPri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj

Unu el la famaj paroladoj deNikita Ĥruŝĉov estas parolado dum la 20-a kongreso deKomunista Partio de Sovetunio en 1956, en kiu li akre kritikis la personecon kaj la agadon de Stalin. Tra tiu parolado en partia kongreso, Ĥruŝĉov oficiale kritikis diktaturojn kaj krimojn sub regado de Josif Stalin. La parolado grande influis al aliaj socialismaj ŝtatoj, kiuj gvidiĝis sub laStalinismo. Poste tiu parolado simboligis komencon depolitika degelo en Sovetunio.

Hoĝaismo estas variaĵo de Marksismo-Leninismo, kiu disvolviĝis pro rompo kunMaoismo en la malfruaj 1970-aj jaroj. La ideologio nomiĝas laŭEnver Hoĝa, la albana komunisma gvidanto, kiu funkciis kiel Unua Sekretario de la Laborista Partio. Hoĝaismo estas priskribita kiel strikta defendo de la heredaĵo de Josif Stalin, nome la organizo de Sovetunio sub Stalinismo, kaj furioza kritiko de preskaŭ ĉiuj aliaj komunistaj grupoj, nomante ilin "reviziistoj".

La post-stalinisma periodo montras, ke la Stalina fenomeno estas tre komplika kaj taksi ĝin unusence ne eblas, almenaŭ ĉe la popoloj de iama USSR. De Stalin restis multaj verkoj pri politika teorio, ankaŭ literaturaĵoj de lia junaĝa periodo. Lia tombo troviĝas enMoskvo, ĉe laRuĝa Placo. Interalie, en lia naskiĝurbo Gori staras verŝajne la sola monumento de Stalin apud lia domo-muzeo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Conquest 1991, p. 2; Khlevniuk 2015, p. 11.
  2. Service 2004, p. 15.
  3. Service 2004, p. 14; Montefiore 2007, p. 23.
  4. Service 2004, p. 16.
  5. Conquest 1991, p. 11; Service 2004, p. 16; Montefiore 2007, p. 23; Kotkin 2014, p. 17.
  6. Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, p. 16; Montefiore 2007, p. 22; Kotkin 2014, p. 17; Khlevniuk 2015, p. 11.
  7. Conquest 1991, p. 5; Service 2004, p. 14; Montefiore 2007, p. 22; Kotkin 2014, p. 16.
  8. Service 2004, p. 16; Montefiore 2007, pp. 22, 32.
  9. Conquest 1991, p. 11; Service 2004, p. 19.
  10. Service 2004, p. 17; Montefiore 2007, p. 25; Kotkin 2014, p. 20; Khlevniuk 2015, p. 12.
  11. Conquest 1991, p. 10; Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, p. 17; Montefiore 2007, p. 29; Kotkin 2014, p. 24; Khlevniuk 2015, p. 12.
  12. Montefiore 2007, pp. 30–31; Kotkin 2014, p. 20.
  13. Conquest 1991, p. 12; Montefiore 2007, p. 31; Kotkin 2014, pp. 20–21.
  14. Montefiore 2007, pp. 31–32.
  15. Dović & Helgason 2019, p. 256.
  16. Conquest 1991, p. 11; Service 2004, p. 20; Montefiore 2007, pp. 32–34; Kotkin 2014, p. 21.
  17. Service 2004, p. 20; Montefiore 2007, p. 36.
  18. Conquest 1991, p. 12; Service 2004, p. 30; Montefiore 2007, p. 44; Kotkin 2014, p. 26.
  19. Montefiore 2007, pp. 43–44.
  20. Montefiore 2007, p. 44.
  21. Conquest 1991, p. 13; Service 2004, p. 30; Montefiore 2007, p. 43; Kotkin 2014, p. 26.
  22. Conquest 1991, p. 12; Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, p. 19; Montefiore 2007, p. 31; Kotkin 2014, p. 20.
  23. Conquest 1991, p. 12; Service 2004, p. 25; Montefiore 2007, pp. 35, 46; Kotkin 2014, pp. 20–21.
  24. Deutscher 1966, p. 28; Montefiore 2007, pp. 51–53; Khlevniuk 2015, p. 15.
  25. Montefiore 2007, pp. 54–55.
  26. Conquest 1991, p. 19; Service 2004, p. 36; Montefiore 2007, p. 56; Kotkin 2014, p. 32; Khlevniuk 2015, p. 16.
  27. Conquest 1991, p. 18; Service 2004, p. 38; Montefiore 2007, p. 57; Kotkin 2014, p. 33.
  28. 28,028,1Montefiore 2007, p. 58.
  29. Montefiore 2007, p. 69; Kotkin 2014, p. 32; Khlevniuk 2015, p. 18.
  30. Conquest 1991, p. 19; Montefiore 2007, p. 69; Kotkin 2014, pp. 36–37; Khlevniuk 2015, p. 19.
  31. Montefiore 2007, pp. 70–71.
  32. Conquest 1991, p. 19; Montefiore 2007, p. 62; Kotkin 2014, pp. 36, 37; Khlevniuk 2015, p. 18.
  33. Montefiore 2007, p. 63.
  34. Conquest 1991, p. 14; Volkogonov 1991, p. 5; Service 2004, pp. 27–28; Montefiore 2007, p. 63; Kotkin 2014, pp. 23–24; Khlevniuk 2015, p. 17.
  35. Brackman 2004, p. 7; Montefiore, 6a de Septembro 2007.
  36. Deutscher 1966, p. 38; Montefiore 2007, p. 64.
  37. Montefiore 2007, p. 69.
  38. Service 2004, p. 40; Kotkin 2014, p. 43.
  39. Montefiore 2007, p. 66.
  40. Montefiore 2007, p. 65; Kotkin 2014, p. 44.
  41. Service 2004, p. 41; Montefiore 2007, p. 71.
  42. Deutscher 1966, p. 54; Conquest 1991, p. 27; Service 2004, pp. 43–44; Montefiore 2007, p. 76; Kotkin 2014, pp. 47–48.
  43. Montefiore 2007, p. 79.
  44. Deutscher 1966, p. 54; Conquest 1991, p. 27; Montefiore 2007, p. 78.
  45. 45,045,1Montefiore 2007, p. 78.
  46. Conquest 1991, p. 27; Service 2004, p. 45; Montefiore 2007, pp. 81–82; Kotkin 2014, p. 49.
  47. Montefiore 2007, p. 82.
  48. Conquest 1991, p. 28; Montefiore 2007, p. 82; Kotkin 2014, p. 50.
  49. Montefiore 2007, p. 87.
  50. Deutscher 1966, p. 63; Rieber 2005, pp. 37–38; Montefiore 2007, pp. 87–88.
  51. Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 52; Rieber 2005, p. 39; Montefiore 2007, p. 101; Kotkin 2014, p. 51.
  52. Montefiore 2007, pp. 91, 95; Kotkin 2014, p. 53.
  53. Montefiore 2007, pp. 90–93; Kotkin 2014, p. 51; Khlevniuk 2015, pp. 22–23.
  54. Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 49; Montefiore 2007, pp. 94–95; Kotkin 2014, p. 52; Khlevniuk 2015, p. 23.
  55. Montefiore 2007, pp. 97–98.
  56. Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 49; Rieber 2005, p. 42; Montefiore 2007, p. 98; Kotkin 2014, p. 52.
  57. Deutscher 1966, p. 67; Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, p. 101.
  58. Deutscher 1966, p. 67; Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, p. 105.
  59. Deutscher 1966, p. 68; Conquest 1991, p. 29; Montefiore 2007, p. 107; Kotkin 2014, p. 53; Khlevniuk 2015, p. 23.
  60. Deutscher 1966, p. 75; Conquest 1991, p. 29; Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, pp. 108–110.
  61. Montefiore 2007, p. 111.
  62. Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, pp. 114–115.
  63. Service 2004, p. 52; Montefiore 2007, pp. 115–116; Kotkin 2014, p. 53.
  64. Service 2004, p. 57; Montefiore 2007, p. 123.
  65. Service 2004, p. 54; Montefiore 2007, pp. 117–118; Kotkin 2014, p. 77.
  66. Conquest 1991, pp. 33–34; Service 2004, p. 53; Montefiore 2007, p. 113; Kotkin 2014, pp. 78–79; Khlevniuk 2015, p. 24.
  67. Deutscher 1966, p. 76; Service 2004, p. 59; Kotkin 2014, p. 80; Khlevniuk 2015, p. 24.
  68. Montefiore 2007, p. 131.
  69. Conquest 1991, p. 38; Service 2004, p. 59.
  70. Kotkin 2014, p. 81.
  71. Deutscher 1966, p. 80; Service 2004, p. 56; Montefiore 2007, p. 126.
  72. Deutscher 1966, pp. 84–85; Service 2004, p. 56.
  73. Service 2004, p. 58; Montefiore 2007, pp. 128–129.
  74. 74,074,1Montefiore 2007, p. 129.
  75. Montefiore 2007, pp. 131–132.
  76. Montefiore 2007, p. 132.
  77. Montefiore 2007, p. 143.
  78. Montefiore 2007, pp. 132–133.
  79. Deutscher 1966, p. 87; Montefiore 2007, pp. 135, 144.
  80. Montefiore 2007, p. 137.
  81. Deutscher 1966, pp. 89–90; Service 2004, p. 60; Montefiore 2007, p. 145.
  82. Montefiore 2007, p. 145.
  83. Deutscher 1966, p. 90; Conquest 1991, p. 37; Service 2004, p. 60; Kotkin 2014, p. 81.
  84. Deutscher 1966, p. 92; Montefiore 2007, p. 147; Kotkin 2014, p. 105.
  85. Deutscher 1966, p. 94; Conquest 1991, pp. 39–40; Service 2004, pp. 61, 62; Montefiore 2007, p. 156.
  86. Deutscher 1966, p. 96; Conquest 1991, p. 40; Service 2004, p. 62; Khlevniuk 2015, p. 26.
  87. Deutscher 1966, p. 96; Service 2004, p. 62; Kotkin 2014, p. 113.
  88. Montefiore 2007, p. 168; Kotkin 2014, p. 113.
  89. Service 2004, p. 64; Montefiore 2007, p. 159; Kotkin 2014, p. 105; Semeraro 2017, p. ?[1].
  90. Service 2004, p. 64; Montefiore 2007, p. 167; Kotkin 2014, p. 106; Khlevniuk 2015, p. 25.
  91. Service 2004, p. 65.
  92. Conquest 1991, p. 41; Service 2004, p. 65; Montefiore 2007, pp. 178–180; Kotkin 2014, p. 108.
  93. Conquest 1991, pp. 41–42; Service 2004, p. 75; Kotkin 2014, p. 113.
  94. Deutscher 1966, p. 100; Montefiore 2007, p. 180; Kotkin 2014, p. 114.
  95. Deutscher 1966, p. 100; Conquest 1991, pp. 43–44; Service 2004, p. 76; Montefiore 2007, p. 184.
  96. Montefiore 2007, p. 190.
  97. Montefiore 2007, p. 186.
  98. Montefiore 2007, p. 189.
  99. Montefiore 2007, p. 191; Kotkin 2014, p. 115.
  100. Conquest 1991, p. 44; Service 2004, p. 71; Montefiore 2007, p. 193; Kotkin 2014, p. 116.
  101. Montefiore 2007, p. 194.
  102. Service 2004, p. 74; Montefiore 2007, p. 196; Kotkin 2014, p. 115.
  103. Montefiore 2007, pp. 197–198; Kotkin 2014, p. 115.
  104. Montefiore 2007, p. 195.
  105. Conquest 1991, p. 44; Service 2004, p. 68; Montefiore 2007, p. 203; Kotkin 2014, p. 116.
  106. Conquest 1991, p. 45; Montefiore 2007, pp. 203–204.
  107. Conquest 1991, p. 45; Service 2004, p. 68; Montefiore 2007, pp. 206, 208; Kotkin 2014, p. 116.
  108. Conquest 1991, p. 46; Montefiore 2007, p. 212; Kotkin 2014, p. 117.
  109. Conquest 1991, p. 46; Montefiore 2007, pp. 222, 226; Kotkin 2014, p. 121.
  110. Service 2004, p. 79; Montefiore 2007, pp. 227, 229, 230–231; Kotkin 2014, p. 121.
  111. Conquest 1991, p. 47; Service 2004, p. 80; Montefiore 2007, pp. 231, 234; Kotkin 2014, p. 121.
  112. Service 2004, p. 79; Montefiore 2007, p. 234; Kotkin 2014, p. 121.
  113. Montefiore 2007, p. 236; Kotkin 2014, p. 121.
  114. Montefiore 2007, p. 237; Kotkin 2014, pp. 121–22.
  115. Unu fonto por tio estas la NKVD-oficiroAleksandro Miĥailoviĉ Orlov, kiu fuĝis dum la epoko de la granda purigo en1938 alUsono kaj kaŝis sin tie ĝis la morto de Stalin. En1953 Orlov publikigis siajn memorojn, en kiuj li priparolas la spionadon de Stalin por la cara sekreta policoOĥranka[mankas fonto].

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]
  • esperante Jozefo V. Stalino : Pri la mankoj de la partilaboro kaj la disponoj por lik­vidi la trockistajn kaj ceterajn falslangulojn. Referaĵo kaj finparolo en la plenkunsido de la CK de la VKP(b), la 3-an kaj 5-an de marto 1937. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano. Kun biografietoj de Jurij Finkel.MAS, 2016, 232 p.,ISBN 978-2-36960-058-9
  • esperante Martemjan Nikitiĉ Rjutin,Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo. El la rusa tradukis Jurij Finkel.MAS, 2015, 168 p.,ISBN 978-2-36960-034-3

Vidu ankaŭ bibliografion subStalinismo.

Fontoj de la artikolo

[redakti |redakti fonton]
  • Brackman, Roman (2001).The Secret File of Joseph Stalin: A Hidden Life. London kaj Portland: Frank Cass Publishers.ISBN 978-0-7146-5050-0.
  • Brackman, Roman (2004).The Secret File of Joseph Stalin: A Hidden Life. London: Frank Cass Publishers.
  • Conquest, Robert (1991).Stalin: Breaker of Nations. Novjorko kaj Londono: Penguin.ISBN 978-0-14-016953-9.
  • Deutscher, Isaac (1966).Stalin (reviziita eld.). Harmondsworth: Penguin.
  • Dović, Marijan; Helgason, Jón Karl, eld. (2019).Great Immortality: Studies on European Cultural Sainthood. National Cultivation of Culture. Vol. 18.ISBN 9789004395138. Alirita la 29an de Aprilo 2022.
  • Khlevniuk, Oleg V. (2015).Stalin: New Biography of a Dictator. Tradukita de Nora Seligman Favorov. New Haven kaj Londono: Yale University Press.ISBN 978-0-300-16388-9.
  • Kotkin, Stephen (2014).Stalin: Paradoxes of Power, 1878–1928. London: Allen Lane.ISBN 978-0-7139-9944-0.
  • Kotkin, Stephen (2017).Stalin: Waiting for Hitler, 1929–1941. London: Allen Lane.ISBN 978-0-7139-9945-7.
  • Montefiore, Simon Sebag (2003).Stalin: The Court of the Red Tsar. London: Weidenfeld & Nicolson.ISBN 978-1-84212-726-1.
  • Montefiore, Simon Sebag (2007).Young Stalin. London: Weidenfeld & Nicolson.ISBN 978-0-297-85068-7.
  • Rieber, Alfred J. (2005). "Stalin as Georgian: The Formative Years". En Sarah Davies; James Harris (eld.).Stalin: A New History. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 18–44.ISBN 978-1-139-44663-1.
  • Service, Robert (2000).Lenin: A Biography. London: Macmillan.ISBN 978-0-333-72625-9.
  • Service, Robert (2004).Stalin: A Biography. London: Macmillan.ISBN 978-0-333-72627-3.
  • Volkogonov, Dimitri (1991).Stalin: Triumph and Tragedy. Tradukita de Harold Shukman. London: Weidenfeld kaj Nicolson.ISBN 978-0-297-81080-3.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • Jessica Gorter: filmo 'De Rode Ziel'[rompita ligilo] (la ruĝa animo), Zeppers
v  d  r
Marŝaloj de Sovetunio
v  d  r
Estroj de KPSU
LeninJosif StalinGeorgij MalenkovNikita ĤruŝĉovLeonid BreĵnevJurij AndropovKonstantin ĈernenkoMiĥail Gorbaĉov
Malvarma milito
Ĉefaj eventoj (1945–1961)Ĉefaj eventoj (1962–1991)Specifaj artikolojĈefaj partoprenintojPliaj gravaj personoj

Ĝenerala kronologio:

1940-aj jaroj:

1950-aj jaroj:

1960-aj jaroj:

1960-aj jaroj (daŭrigo):

1970-aj jaroj:

1980-aj jaroj:

1990-aj jaroj:

Daŭrantaj konfliktoj:

Politikaj ĉefuloj:

Politikaj ĉefuloj:

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloJoseph Stalinangle.
Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Josif_Stalin&oldid=9233322"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp