Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Spontaneeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spontaneeco (de lafranca vortospontanéité kaj la mezepokelatinaspontaneus) laŭPIV estas laeco esti

  1. fariĝanta, okazanta sen ia ekstera, videbla kaŭzo, kaj
  2. meminiciata, sen ekstera instigo.

En lakonduto dehomo temas prikaraktera eco, kiu instigas la personon ofte agi subite kaj sen deekstere videbla kaŭzo. La persono en tiaj agoj sekvas proprajn internajnimpulsojn en maniero, kiu por la ĉirkaŭaj homoj ŝajnas surprize rapide. La spontanea ago povas esti kaŭzata de

  • specife alta kvanto daintuicio,
  • bonasperto rilate al la proprajsentoj,
  • nekutime rapida pensado aŭ kapablo rapidedecidiĝi, respektive
  • kvazaŭaŭtomata reago komparebla alreflekso (kaze de eventoj, kiuj postulas korpan reagon).

Spontanea ĉeĉiuj homoj tamen ankaŭ estas

Spontaneeco en pozitiva senco estas:

  • ne tro multe planadi siajn agojn, sed esti tiom memcerta permesi al si improvizi en neantaŭviditaj situacioj,
  • konsideri la proprajnsentojn kaj tiujn de aliaj, proksimaj homoj, en siaj decidoj, kaj
  • povi rapide adaptiĝi al novaj situacioj.

Spontaneeco en negativa senco estas:

  • ĝis la lasta ebla momento ne voli decidiĝi, ĉar sentoj apenaŭ prognozeblas,
  • malfrui al antaŭkonsentitaj renkontiĝoj, ĉar oni fidis siajn sentojn, anstataŭ atenti la horloĝon,
  • elegoismo nur konsideri la proprajnsentojn kaj ne tiujn de aliaj, proksimaj homoj.

Spontaneeco en negativa senco povas gvidi al miskomprenoj kaj kvereloj en la interrilatoj kun aliaj homoj. Sentoj ne ĉiam bone klarigeblas kaj pravigeblas. La sincera informo pri la propra emocio, kiu gvidis al spontanea decido, ne nepre sufiĉas kiel klarigo al la partnero aŭ alia interrilatanta homo. Tamen aliflanke manka spontaneeco igas antaŭkalkulebla kaj socie malfleksebla, kio povas gvidi al troigita ŝabloneca konduto kaj al nenormalaj sociaj interagoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Spontaneeco&oldid=8455352"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp