Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Splugo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elSplügen)

Page version status

Malneta versio

Splugo
Blazono de Splugo
Splugo
vilaĝo • former municipality of Switzerland • Ortschaft
KantonoGrizono
DistriktoMalantaŭa Rejno
KomunumaroRheinwald
Koordinatoj 46° 33′ 11″ N9° 19′ 24″ O / 46.55306 °N, 9.32333 °O /46.55306; 9.32333(mapo)Koordinatoj:46° 33′ 11″ N9° 19′ 24″ O / 46.55306 °N, 9.32333 °O /46.55306; 9.32333(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj414
Areo60,49 km²
Alteco1475 msuper marnivelo
Poŝtkodo7435 Splugo
3436 Medels en Rejnarbaro
Komunumkodo3694
Mapo de Splugo
vdr

Splugo (en lagermana lingvoSplügen, en laromanĉa lingvoSpleia, en la itala lingvoSpluga) estas komunumo de lakomunumaro Rheinwald kaj ladistrikto Malantaŭa Rejno enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 414 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Splugo situas ĉe la bordo deMalantaŭa Rejno ĉe la disbranĉiĝo de la vojoj alSplugopasejo kajSan-Bernardino-Pasejo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Splugo kajMedels en Rejnarbaro.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Splugo limas en nordo alSafien, en oriento alSufers, en sudo alMadesimo (Italio).

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 al San-Bernardino-Pasejo, de kiu deflankiĝas la kantona vojo n-ro 567 tra Splugopasejo alComo enItalio. Perpoŝtaŭtolinioj sur tiu vojo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Paralele al la kantona ĉefvojo nr-0 13 tra la komunumo pasas ankaŭ lasvisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo posedas alveturejon. Pro la vartransporto trans la montopasejo ekde la15-a jarcento Splugo akiris signifon. Post la malfermo de laGotardofervojo fine de la19-a jarcento la vartransporto trans la du montopasejoj kolapsis, kaj multaj laborlokoj en Splugo perdiĝis, kio kaŭzis amasan formigron el la vilaĝo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Splugo datiĝas el la jaro1831 kielCella en Speluca. La mencio en la imperia urbaro aludas al filio de laMonaĥejo Pfäfers. Enfrua mezepokoromanĉlingvanoj uzis Splugon kielalpopaŝtejo. En la jaro1290valzoj fondis en Splugo tutjaran setlejon kaj germanigis la regionon. En tiu kunteksto la Senjoroj de Vaz konstruis la burgon okcidente de la vilaĝo. En la jaro1443 laGrafoj de Werdenberg, kiuj intertempe fariĝis la landaj mastroj, permesis kreon de semajna kaj jara merkato en Splugo. En la jaro1818 ĝis1823 estis konstruita la komerca varvojo trans Splugopasejo, kiu konektisPiemonton kun Grizono. En la jaro1944 la loĝantaro sukcesis malebligi la projekton de la baraĵlago Rheinwald, kiu minacis la pluekziston de la vilaĝo.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Kurt Wanner:Splügen enHistoria Leksikono de Svislando (2011-05-23)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Splugo
    Splugo
  • Schorsch-domo en Splugo
    Schorsch-domo en Splugo
  • Ruino de la Burgo Splugo
    Ruino de la Burgo Splugo
  • Reformita preĝejo de Splugo
    Reformita preĝejo de Splugo


v  d  r
Komunumoj de la distrikto Malantaŭa Rejno


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Splugo&oldid=8790910"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp