Spiko estas simpla nefinitafloraro, kie la floroj sidas rekte ĉe la akso. La malsameco kungrapolo estas, ke la floroj estas sentigaj. Pro tio spiko estas floraro rekta, densa, longforma, pinta. La vorto devenas el la latinaspica, pinto. Ekzemple, spiko de greno,plantago.
La tipa floraro depoacoj estasspiketo en kiu kuniĝas kelkaj floroj, aŭ eĉ unu sola. La spiketoj estas kunmetitaj, kaj eblas spiko de spiketoj (ekzemple ĉetritiko,hordeo aŭsekalo), aŭgrapolo de spiketoj (kiel ĉeaveno aŭrizo).
La sovaĝaj, praaj formoj de la nunaj cerealoj disŝutas, lasas fali la semojn el la spiko. Ilia spika akso estas rompiĝema kaj ĝi disfalas jam antaŭ rikolto. La trajto pri semotena spiko estas trovebla kiel mutacio nur ĉe ĉiu 2 ĝis 4-miliona planto. Kiel eliminiĝis dum lamalsovaĝigo tiu malavantaĝa semofaliga trajto? Oni analizis la aferon per komputila simulado kaj trovis, ke prahomoj kolektis la perditajn, restintajn spikojn en la kampo kaj konservis ilin tra la vintro. Inter la kolektitaj spikoj, la semotenaj, nerompiĝemaj spikoj estis super-reprezentitaj. Se oni semis la grajnojn sekvajare, la mutaciaj variantoj oftiĝis de jaro al jaro. Oni kalkulas, ke elormiĝis semotena varianto dum 200-250 jaroj.
Spikumado estas kutima rajto enagrikulturo, kiu en kelkaj landoj konsistas en rikoltado de forlasitaj spikoj datritiko, kaj ankaŭ de granoj, kaj pajlo, post la fino de la rikolto. Tiu kutimo estas dokumentita ekde laMezepoko. Tio ne damaĝas la rajtojn de la terposedantoj, kiuj jam faris sian negocon kaj utilis al multaj malriĉaj sociaj tavoloj, kiuj profitis el tiaj restaĵoj.
|