Spickomerco estas komerca aktiveco de tre antikva deveno kiu konsistas en la merkatigo despicoj, kaj aliaj similajvaroj kielincenso,kanabo, odorherboj ktp.
La civilizoj de Azio estis ekdeantikveco okupitaj en la komercado de spicoj, kaj laGrek-romia mondo tuj aliĝis al tiu komerco pere de laOlibana vojo,[1] kaj la rom-hindiaj vojoj. Tiuj rom-hindiaj vojoj estis dependaj el la teknikoj disvolvigitaj de la potenco de la markomerco, nome laAksuma Reĝlando, kiu estis pionira de la vojo de laRuĝa Maro antaŭ la 1-a jarcento. Meze de la 7-a jarcento, la apero deIslamo fermis por Eŭropo la surterajnkaravanvojojn laŭlonge deEgipto kajSuezo, kaj malpliigis la komercan rilataron inter Eŭropo, Aksumo kajHindio.
La arabaj komercistoj finfine monopolis la transportadon de varoj de la komercistoj deLevantenio kaj de laRespubliko Venecio al Eŭropo ĝis la alveno de laturkoj de laOtomana Imperio en 1453. Dekomence estis la surteraj vojoj kiuj helpis la spickomercon, sed poste estis la marvojoj kiuj venis al enorma kresko en la komerca agado. Dum laMezepoko, la islamaj komercistoj dominis la marvojojn por spicoj tra la tutaHinda Oceano, profite de la devenregionoj en Malproksima Oriento kaj sendante spicojn el komercimperioj en Hindio okcidenten al laPersa Golfo kaj la Ruĝa Maro.[2]
La ekonomia gravo de laSilka Vojo (ruĝe en la mapo) kaj la interrompo de la spickomercaj vojoj (blue en la mapo) blokitaj de la Otomana Imperio en 1453 pro la falo de laBizanca Imperio, stimulis la esploradon de marvojo ĉirkaŭ Afriko kaj la okazigo de laEpoko de Malkovroj. Komerco transformiĝis dum tiu epoko de malkovroj fare de eŭropanoj, dum kiu la spickomerco, partikulare de lanigra pipro, transformiĝis en tre monspeziga aktiveco tre grava por la eŭropaj komercistoj. La vojo el Eŭropo al la Hinda Oceano tra laKabo de Bona Espero estis esplorita por la unua fojo fare de la portugala navigistoVasco da Gama en1498 (kaba marvojo), kio ebligis novajn marvojojn por komerco.
Tiu komerco — kiu helpis la disvolvigon de la tutmonda ekonomio ekde fino de la Mezepoko ĝis lamoderna epoko — markis la komencon de eŭropa dominado enOriento. La komercvojoj kaj havenurboj de laGolfo de Bengalo, utilis kiel pontoj por la interŝanĝo kaj kultura kaj komerca inter la diversaj kulturoj kaj nacioj kiuj luktis por akiri la kontrolon de la spickomerco kaj ties vojoj. La eŭropa dominado estis malrapide disvolvigita. La portugalaj komercvojoj limiĝis al la uzado de malnovaj vojoj, havenoj kaj landoj kiuj estis malfacile domineblaj. La nederlandanoj kapablis eviti multajn el tiuj problemoj kiel pioniroj de pli rekta vojo tra la oceano el la Kabo de Bona Espero al laSunda Markolo en la nuntempaIndonezio.