Malneta versio
Speyerbach | |
---|---|
![]() Vojo deGießhübelbach tra Speyer | |
rivero • rivereto | |
Bazaj informoj | |
Situo | Pfälzerwald kajVorderpfalz (Rejnland-Palatinato,Germanio) |
Longeco | 60,1 km |
Fluo | |
Fonto | ĉeSpeyerbrunn |
- Alteco supermarnivelo | 296 m |
Enfluejo | enRejno ĉeSpeyer |
- Alteco | 92 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Lambrecht,Neustadt,Speyer |
Trairataj komunumoj | Elmstein,Esthal,Frankeneck,Hanhofen,Dudenhofen |
Ŝildo de Speyerbach enSpeyer | |
La Gießhübelbach sub la malnova kvartalo de Speyerer | |
![]() Vojo de Speyerbachs tra Pfälzerwald kaj rejnebenaĵ al la Rejno | |
LaSpeyerbach (esperante „Rojo de Speyer“) estas okcidenta, maldekstraflankrivero de laRejno enPalatinato (Rejnland-Palatinato).
La supra fluejo kaj ties alfluantoj formas kun sia vaste disbranĉigita valosistemo la mezan parton dePfälzerwald. En lasupra rejna ebenaĵo la rivero formas la plej grandan riversistemon de la regionoVorderpfalz, kvankam ĝi perdis parton de la akvo ĉe tridisbranĉiĝoj.
La malsupra parto de la rivero estas minimume de 1200 jaroj en artefarita fluejo, kiu sekvas sian sedimentaĵan tavolon je la suda rando. EnSpeyer, kie parto nomiĝasGießhübelbach, ĝi enfluas la Rejnon.
De la fonto ĝis la buŝo la Speyerbach longas 60 km, Ĝia seinakvokolekta areo havas 596 km². La meza akvo-kvanto estas enNeustadt ĉe la Vinstrato, do piede de la mezmontaro, ĉirk. 2,4 m³/s; la maksimuma ĝis nun estas 19,5 m³/s. En Neustadt la rivero disbranĉiĝas maldekstren alRehbach. Restis al Speyerbach nur 2/3 de la akvokvanto. EnSpeyerdorf, urboparto de Neustadt la rivero perdis ankoraŭ akvon en la maldekstran kanalonRanschgraben. EnHanhofer Wassergescheid laWoogbach forprenas duonon de la akvokvanton. Pli poste tio refluas al Speyerbach. La meza akvokvanto ĉe la buŝo estas 3 m³/s.
La fonto estas en alteco de 296 m sper MN meze de la mezmontaroPfälzerwald ĉe la setlejo „Speyerbrunn“, parto de la komunumoElmstein gehört. La ĉirkaŭantaj montoj altas ĝis 609 m (Eschkopf). Tuj apud fontlago al la rojo aldoniĝas alia pli forta rojo, laErlenbach. Kiel vera fonto de Speyerbach oni ofte konsideras la fontonHusarenbrunnen je la monto „Eschkopf“ en alteco de 460 m.
Komence ĝi fluas orienten, poste nordorienten meandante tra la valo deElmstein, pasante la komunumonElmstein. Kvin kilometro malsupren alfluas dekstre la rojoHelmbach. La plej granda alfluanto estas la 20- kilometra longaHochspeyerbach, supre deFrankeneck. la rivero turniĝas sudorienten kaj trafluas la urbetonLambrecht.
AntaŭNeustadt forlasas la mezmontaron. En Neustadt trafluas la mallarĝan landon kun monteto ambaŭflanke de la „germana vinstrato“. La suprarejnan ebenaĵon ĝi trafluas en sudorientan direkto kaj tuŝas „ Speyerdorf“, urboparton de Neustadt kaj la komunumojHanhofen kajDudenhofen. Antaŭ Hanhofen enflasas dekstre laMühlbachgraben, tuj poste disbranĉiĝas maldekstren „Woogbach“ . Dum la sekvantaj 3 km unue alfluas dekstreModenbach. Poste Woogbach, nun nomataNonnenbach, kuniĝas en Speyer denove kun Speyerbach. Ĝi enflauas ĉe la haveno de Speyer en la Rejnon.
La „Speyerbach“ jam tre frue fariĝis kanalo, verŝajne jam en laromia, ebla ankoraŭ nur en lakarolinga epoko. En laMezepoko sur tiu kanalo estis transportataj varoj al la rejno. La sabloŝtonoj por konstrui la katedralon de Speyer, venante el ŝtonminejo ĉe la rando de laHaardt, estis transportita perŝipe sur Speyerbach al la 40 km Speyer verschifft.
Ankaŭ la transporto de ligno okazas sur la riverkanalo. Pro la malalta akvo oni kolektis la lignon dum la jaro en tiel nomatajkluzoj por flosu la lignon dum neĝdegelo.La hodiaŭa Speyerbach estas je sia meza kaj malsupra fluejo grandparte laboraĵo de la homo. La iamaj meandroj estis rektigataj dum la jarcentoj.
La ruino de „Burgo Elmstein“, supre de la samnoma komunumo situas je la sudorienta flanko de la 458 metroj alta „Schlossberg“. Apud la setlejoBreitenstein staras la ruino deBurgo Breitenstein, pli rivermalsupren ĉe la sedlejoErfenstein maldekre la ruino deBurgo Erfenstein, dekstre la ruino deBurgo Spangenberg.
La arbarlaborista muzeo Elmstein, en la domo de la lasta eingerichtet im Haus des letztenarmilforĝistoHeinrich Haag, informas ekde 1990 pri la laboro en arbaro.
La Muzea TrajnoKuckucksbähnel iras de kun historia vaporlokomotivo de Neustadt kaj Elmstein. La itinero longas nur 13 km.
La muelejojFronmühle ĉe Speyerbach estas konata gastejo. Tie staras naturmonomenton, grandegablanka poplo. La muelejoAumühle inter Haßloch kaj Hanhofen ankaŭ estas gastejo. Ĝi havas funkciantan muelradon.
Ĉar en la valo de Lambrecht la krudmaterialo ligno kaj la energiliveranto akvo apudas fondiĝis tie paperfabrikoj en la 19a jarcento. Ili estis kaj ankoraŭ estas por la loka labormerkato de granda signifo.
La federacia stratoB 39 (Speyer – Neustadt –Frankenstein) sekvas la riveron. En la valo paralele al la strato estas la reltrako de la fervoja linio Mannheim –Saarbrücken.