Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Speicher AR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon:Speicher
Speicher
Blazono de Speicher
Speicher vidita ek de Vögelinsegg
komunumo en Svislando
KantonoApencelo Ekstera
DistriktoKantono Apencelo Ekstera ne havas distriktojn
Koordinatoj 47° 24′ 38″ N9° 26′ 36″ O / 47.41056 °N, 9.44333 °O /47.41056; 9.44333(mapo)Koordinatoj:47° 24′ 38″ N9° 26′ 36″ O / 47.41056 °N, 9.44333 °O /47.41056; 9.44333(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj3953
Areo km²
Alteco msuper marnivelo
Poŝtkodo9042
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Speicher
vdr

Pri la komunumo

[redakti |redakti fonton]

Speicher (prononcu:Ŝpajĥr; en laalemana lingvo:Schpycher) estas komunumo enKantono Apencelo Ekstera,Svislando. Ĝi havis 3953 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La komunumo apartenas al la iama distrikto Mezlando.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Speicher situas sur alteco de 924 ms.m. sudoriente de la urboSankt-Galo kun bona belvido al laBodenlago. Pro la bona trafikkonekto la komunumo hodiaŭ estas ŝtata loĝloko kaj praktike apartenas al laaglomeraĵo deSankt-Galo.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo limas en nordo alEggersriet (Kantono Sankt-Galo), en oriento alRehetobel kajTrogen, en sudo alBühler, kaj en okcidento alTeufen kajSankt-Galo (Kantono Sankt-Galo).

Trafiko

[redakti |redakti fonton]
Stacidomo de laApencelaj Fervojoj en Speicher

Speicher estas konektita al la publika trafikreto perTrogen-Fervojo, tio estas laregiona tramlinio de la apencela trajnkompanioApencelaj Fervojoj deSankt-Galo alTrogen. La sama kompanio ankaŭ funkciigas buslinion de Speicher alTeufen.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Speicher datiĝas el la jaro1309 kielSpicher.

Dum laApencelaj Militoj okazis la 15-an de majo1403 en Speicher laBatalo apud Vögelinsegg, dum kiu la apencelaj ribeloj venkis la multe supernombran armeon de laprincabato de Sankt-Galo, malgraŭ ĉi-lasta ricevis subtenon de lakonstanca armeo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de Kantono Apencelo Ekstera
Speicher-Vögelinsegg
Speicher-Vögelinsegg
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Speicher_AR&oldid=8455150"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp