The page has not been checked
LaKemmu-restarigado (japane: 建武の新政,Kenmu no Shinsei) estas mallonga epoko de lahistorio de Japanio de la jaro1333 ĝis1336.
Dum tiu epoko inter laKamakura-epoko kaj laMuromaĉi-epoko laimperiestroGo-Daigo provis restarigi la potencon de la kortejo de la imperiestro enKioto, kiu estis malpligrandigita al nur ceremonia funkcio. Ekde la jaro1192 la familioMinamoto heredigis la titolonSeii Taishogun (mallongeŝoguno) kaj regis Japanion elBakufu enKamakura.
En la jaro1333 la imperiestro Go-Daigo malentronigis la tiaman ŝogunon kaj igis sian filon,princo Moriyoshi, ankaŭ konata kiel princo Morinaga, ŝoguno kun ordonpotenco super la armeoj.LasamurajoAshikaga Takauji (1305–1358) kontraŭstaris tion kaj batalis kontraŭ la princon Moriyoshi, kiu estis mortigita en1335 de la juna frato de Takauji, Ashikaga Tadayoshi.
La restarigprovo fine fiaskis en1336 kaj la imperiestra dinastio disigis en nordan kaj sudan dinastion. Tio daŭris ĝis la jaro1392 kiam la dinastio estis unuigita deAshikaga Yoshimitsu.
Ĝis la fino de laEdo-epoko la imperiestroj estis nuraj marionetoj de la ŝogunoj.