LaSpace Launch System (SLS, angla por "spac-lanĉa sistemo") estasusona pezegalanĉ-veturilo kreita deNASA. Ĝi povas porti la plej grandan pezon el ĉiuj nun uzatajraketoj.[1] La SLS estas la ĉefa raketo de laProgramo Artemis, kiu celas denovan surluniĝon. Ĝi do portosskipon, laspacveturilon Orion, kaj ĝian skipon al laLuno. La unua lanĉo de la SLS okazis la16-an de novembro2022, por la senhoma misioArtemis I.
La SLS evoluos al plej potencaj aranĝaĵoj. La unuaj tri lanĉoj uzos aranĝaĵonBlock 1, kiu povas porti 27tonelojn (t) al la Luno. Ekde la kvara lanĉo uzos aranĝaĵonBlock 1B, kiu povas levi 38 t, kaj posteBlock 2, kiu povas porti 46 t.[1]. Ĉiuj SLS-Blokoj konsistas en sama fasonado de la baza etaĝo,dum ili malsamas en siaj supraj etaĝoj kaj siajakceliloj (ekz. Bloko 1, Bloko 1B, Bloko 2 ktp).
Lausona Kongreso postulis la SLS projekton je 2010, celante ke uzado komencus je 2016[2]. Tamen, prokrastoj okazis multfoje, kaj la raketo ne estis preta ĝis 2022.