Lasotalioj (scienclatineSotalia) estas genro dedelfenoj, kiuj loĝas apud la bordoj kaj en la riveroj deSuda Ameriko. Kvankam ili vivas parte en sensala akvo, ili estas veraj delfenoj kaj neinioj. En pluraj lingvoj la sotalioj nomiĝastucuxi, originetupia vorto.
Dolĉakva sotalio longas proksimume 150 cm, kaj mara ĝis 220 cm. Krom la grando, sotalio estas tre simila albotelnaza delfeno. Supre sotalio estas malhelgriza kaj malsupre blankrozeca. La dorsa naĝilo estas triangula.
Ĉe la marloĝa gujana sotalioelektrosenso estas konstatita.[1]
Multaj konsideras la dolĉakvan kaj maran sotaliojn kiel du malsamajn speciojn:
La gujana sotalio loĝas en trankvilaj golfoj kaj riverdeltoj kaj ofte naĝas en la plej malsupran parton de riveroj, ekzemple laOrinoko. La amazona sotalio, male, estas tute dolĉakva delfeno, loĝanta ĝis la supra Amazono rande de laAndoj. Ĝi kunhavas sian vivmedion kun laamazona inio. Tamen, kvankam la inio preferas ŝlimajn alfluantojn, la sotalio loĝas en la klaraj, larĝaj fluoj. Ĝi estas pli aktiva, rapida, kaj saltema ol la inio, sed malpli scivolema.
Malsame de la solema amazona inio, la sotalioj vivas en delfenaroj kaj verŝajne havas simile kompleksajn sociajn rilatojn kiel aliaj delfenoj. Ili komunikas per komplikaj fajfoj.[2] Laŭ genetikaj indikoj, ili vivas ene de malgranda areo kaj ne multe migras.[3] Ili vivas ĝis 30-35 jarojn.[4] La dieto de sotalioj estas preskaŭ tute fiŝa.
Kiel la amazona inio, ankaŭ la sotalioj rolas en la mitologio de multaj indiĝenaj popoloj. Interalie estas kredo, ke ebriulo fariĝas delfeno. En tiu nova vivo la delfeno konservas la kapablon refariĝi homo por certaj noktaj surteriĝoj. Tiam li tuj aperas en blanka vesto kaj neniam demetas sian pajlan ĉapelon, ĉar per tio li kaŝas la spirtruon malantaŭ sia kapo, kiu malkaŝus lian delfenecon. Kiel loga, lerte dancanta virjunulo li miksas sin kun la homoj kaj amindumas al virinoj por gravedigi ilin. Antaŭ la aŭroro li saltas reen en la akvon kaj en tiu momento redelfeniĝas.
La plej fruaj skribaj registroj pri sotalioj estas en la verkoj deAlexander von Humboldt pri liaj vojaĝoj sur laOrinoko inter 1799-1804. Ĉirkaŭ 1950 homoj komencis kapti sotaliojn por sendi ilin al distroparkoj. La plej multaj mortis baldaŭ post kaptiĝo. La postvivantaj kaptitoj pasigis siajn vivojn en parkoj de Eŭropo, Norda Ameriko, kaj Suda Ameriko.[5] La lasta kaptita sotalio enEŭropo estisPaco, kiu mortis la 30-an de decembro de 2009 aĝante proksimume 40 jarojn enAllwetterzoo Münster.[6]
La sotalioj restis malbone konataj de sciencistoj ĝis la mezo de la 20-a jarcento. Tiam informoj komencis aperi de esploroj pri kaptitaj bestoj. Esploroj pri liberaj sotalioj komenciĝis nur en la jardeko de 1970, farate de eksterkontinentaj sciencistoj, kaj plivigliĝis en la jardeko de 1980 kun partopreno de latinamerikanoj.[5]
Ambaŭ specioj estas protektataj de laVaŝingtona Speciprotekta Konvencio en Aldono 1,[7] kio malpermesas komerci ilin aŭ produktojn faritajn el ili, sed ili foje estas intence ĉasataj por homa manĝado, aŭ por uzi la karnon kiel logaĵo en fiŝkaptado.[5] Ilin minacaskromkaptado, konkuro kun homoj pri predoj, kajakvopoluado.[8]
La komuna praulo de la genro verŝajne estis marborda delfeno, kiel la gujana sotalio. La amazona sotalio eble koloniigis la Amazonon kaj izoliĝis de la gujana sotalio ĉirkaŭ 2.5 mjan, kiam la rivero atingis sian nunan situon.[9]
La amazona sotalio (Sotalia fluviatilis) estis priskribita en 1855 deGervais, kaj la gujana sotalio (Sotalia guianensis) en 1864 dePierre-Joseph van Bénéden. Almenaŭ tri aliaj supozataj specioj estis priskribitaj ĉirkaŭ la sama tempo. Ili plej ofte estis asignataj alDelphinus ĝisGray kreis la nomonSotalia por la amazonaj delfenoj; la maraj ne estis asignitaj alSotalia ĝis 1883.
De 1889 ĝis proksimume 1975 oni klasifikis sotaliojn kiel nun, t.e. kiel du speciojn de unu genro. De la jardeko de 1970 ĝis tiu de 2000 la sciencistoj supozis, ke estas nur unu specio kun du subspecioj aŭ ekologiaj varioj.[5][10] Tridimensiamorfometria esploro unue trovis pruvojn, ke jes estas du specioj.[11] Poste molekula analizo definitive montris ke la du bestospecoj estas genetike malsamaj.[12] La klasifiko kiel du specioj estas ĝenerale agnoskata.
La eksteraj parencrilatoj de la sotalio estas malcertaj. Eble ĝi estas frue disiĝinta membro deDelphininae, la plej granda subfamilio dedelfenoj.[13]
Intergenrahibrido de gujana sotalio kajbotelnaza delfeno naskiĝis de vola pariĝo inter kaptitaj delfenoj kaj vivis de 1996 ĝis 2002 en Oceanario Islas del Rosario en Kolombio.[14]