Sorgo el lalatinascienca nomoSorghum estas genro deherboj kun ĉirkaŭ 30 specioj, el kiuj unu estas kultivata porgreno kaj multaj estas uzataj kiel plantoj porfuraĝo, ĉu kultivataj aŭ kiel parto de paŝtaĵo. Tiuj plantoj estas kultivataj en varmaj klimatoj tutmonde. Ili estas indiĝenaj de la tropikoj kaj subtropikoj de laMalnova Mondo kaj unu specio estasendemia de Meksiko; nombraj estis enkondukitaj en aliaj partoj de la mondo.[1]Sorghum estas en la subfamilioPanicoideae kaj la triboAndropogoneae (nome la tribo deAndropogon gerardii kaj de lasukerkano).
El tiu genro du specioj (Sorghum vulgare kajSorghum bicolor (L.) Moench), kultivitaj sur 470 000 kvadratkilometroj, estas laŭrange la kvina mondagreno. En kelkaj regionoj kun varmaj klimatoj, ĝi estas eĉ pli grava olrizo aŭtritiko. La planto originas de sovaĝaj specioj kreskintaj enEtiopio antaŭ 5000 jaroj.
Ĉar manĝaĵoj el sorgo nature malhavasglutenon, ĝi estas taŭga porceliakiaj personoj. Ĝi posedas kontraŭdiareajn, aŭadstringajn, kaj homeostazajn proprecojn.
Sorghum estas unu el la pli ol 600genroj de la familioPoacoj, la "veraj herboj", kiuj enhavas, interalie, ĉiujn verajn grenojn. Pri la ĝeneralaj ecoj de la familio, viduties artikolon.
Ene de la Poacoj, sorgo estas pli proksima almaizo kaj almilio, kiuj estas kune kun sorgo en la subfamilioPanicoideae. Granda proksimeco estas ankaŭ kunsukerkano, inkluzivata en la sama subfamilio. Kiel maizo, milio kaj sukerkano, sorgo uzasC4-tipan fotosintezon.
Nematura sorgo
Sorgo estas herbo alta ĝis 2 m, kun folioj dikaj kaj vaksaj. Malsame ol tritiko aŭ maizo, la folioj restas verdaj ankaŭ post la maturiĝo.
La etajfloroj kaj poste lafruktoj (grajnoj aŭ, pli precize,kariopsoj) estas kunmetitaj engrapolaroj, densaj aŭ maldensaj. La grajnoj estas rondaj aŭ longaj.
S. vulgare var.technicum estas ofte nomita simplesorgo.[2] Ĉiujara herbo kiel aliaj sorgoj, ĝi kreskas 6 ĝis 15 futojn alte, kvankam nanaj specoj estas nur 3 ĝis 7 futoj en alteco. Suprapedunklo estas normale 8 ĝis 18 colojn longa, pintita per branĉitainfloresko aŭpaniklo kiu estigas la sem-portantajn fibrojn. La fibroj estas kutime 12 ĝis 24 colojn longaj sed povas esti ĝis 36 colojn longaj; ili estas branĉigitaj direkte al la pinto kie la floroj kaj semo kreskas. La semoj pezas proksimume 30,000/funto, kun furaĝvaloro simila alaveno. Tuno da la fibreca paniklo produktas 900 ĝis 1200 balailojn.[2]
Plantoj selektitaj por longaj paniklobranĉoj verŝajne originis de centra Afriko, sed la diverseco estis konata kiel uzita por balail-farado en regiono deMediteranea Maro en laMezepoko. Ĝi unue estis tiele priskribita enItalio en la fino de la1500-aj jaroj.[2]
Sorgokampo kun variantoj kaj tradiciaj kaj hibridaj
Unu specio,Sorghum bicolor,[3] indiĝena el Afriko kun multaj kultivitaj formoj nun,[4] estas grava kultivaĵo tutmonde, utiligitaj por manĝaĵo (kiel greno kaj en sorgosiropo aŭ "sorgmelaso"),furaĝo, produktaĵoj el alkoholo, kajbiofueloj. La plej multaj specioj estas arid- kaj varmec-toleremaj, kaj estas aparte gravaj en aridaj regionoj, kie la greno estas unu el la bazaj varoj por malriĉaj kaj kamparanaj homoj. Tiuj specioj formas gravajn komponentojn de paŝtejoj en multaj tropikaj regionoj.Sorghum bicolor estas grava manĝkultivaĵo en Afriko,Mezameriko, kajSudazio kaj estas la "kvina plej grava grenrikolto kultivita en la mondo".[5]
Kelkaj specioj de sorgo povas enhavi nivelojn dehidrogena cianido, hordenino kajnitratoj mortigajn por paŝtantaj bestoj en la fruaj stadioj de la kresko de la planto. Se emfazite per arideco aŭ varmeco, plantoj ankaŭ povas enhavi toksajn nivelojn decianido kaj/aŭ nitratoj ĉe pli postaj stadioj en kresko.
Alia sorga specio, nome la Johnson-herbo (S. halapense), estas klasifikita kielinvada specio en Usono fare de la Sekcio de Agrikulturo.
Sorghum bicolor enBurkino.Sorghum bicolor enSaksio.Sorgokampo.Rikolto.Sorgogrenoj en Barato.
Sorgo estas vaste kultivata en laduonsekaj tropikoj deAzio kajAfriko (nuntempe ankaŭ deAmeriko). Tie ĝi dependas ĉefe de lapluvo. Kvankam, ĝia rikolto sub optimumaj kondiĉoj estas je pli ol 10tunoj ĉiuhektare, la malriĉaj agrikulturistoj en Azio kaj Afriko rikoltas nur inter 500 kaj 800 kilogramoj en ĉiu hektaro. Tiu rikolta malgrandigo okazas pro diversaj kialoj -insektoj,malsanoj,trudherboj kaj la malsekego.
Plie, ĉar la planto troviĝas en tre diversaj grundtipoj, plibonigo de la rikoltkapablo de sorgo tipe okazas per plibonigado de la kultivpraktikoj.
La plej grandaj produktantaj landoj estasUsono,Meksiko,Niĝerio kajBarato, sed ankaŭ ilia ordo ŝanĝetas: dum multaj jaroj Usono estis ĉe la unua loko, sed en 2012 la unua produktanto estis Meksiko, en 2011 Barato kaj en 2006 Niĝerio. Sume, Ameriko kaj Afriko produktas preskaŭ 80% de la monda sorgo.
Monde, sorgo estas la kvina greno laŭ produktata kvanto, postmaizo,rizo,tritiko kajhordeo; en Afriko (sume) ĝi estas kvara, antaŭ hordeo, kaj proksimume egalas tritikon; en centra Afriko ĝi estas dua, superata nur de maizo[8].
Ruĝa sorgo (红高粱, Hong Gao Liang) estas ĉina filmo de 1987 de la reĝisoroZhang Yimou, bazita el du romanoj de laNobel-premiitoMo Yan nomeRuĝa sorgo kajSorga vino. En la intrigo de ambaŭ verkoj sorgo ludas gravan rolon kiel pejzaĝo (sorgokampoj), kaj ĉar la edzo de la ĉefa rolulino havas distilejon el sorgo. Produktado devino el sorgo estas grava kaj en tiuj verkoj kaj en la ĉina kulturo.
↑2,02,12,2Broomcorn, Alternative Field Crops Manual, Purdue University, Alirita la 14an de Marto 2011.
↑ (2010-02-01) “Ecogeographical distribution of wild, weedy and cultivated Sorghum bicolor (L.) Moench in Kenya: implications for conservation and crop-to-wild gene flow”,Genetic Resources and Crop Evolution57 (2),p. 243–253.doi:10.1007/s10722-009-9466-7. Alirita 2010-08-02..
Watson, Andrew M.Agricultural Innovation in the Early Islamic World: The Diffusion of Crops and Farming Techniques, 700–1100. Cambridge:Cambridge University Press, 1983.ISBN 0-521-24711-X.