|
Kemia formulo | |
 |
Bastona kemia strukturo de la Sorbitolo |
 |
Tridimensia kemia strukturo de la Sorbitolo |
 |
Sorbitolo ĉeestas en laSorpujo. |
 |
Sorbitolo estas komerce akirebla en farmacioj. |
Alternativa(j) nomo(j) |
|
CAS-numero-kodo | 50-70-4
|
ChemSpider kodo | 5576 |
PubChem-kodo | 5780 |
Fizikaj proprecoj |
Aspekto | kristalblanka solidaĵo kun frukta gusto[1] |
Molmaso | 182,17356 g mol−1 |
Denseco | 1,28 g/cm−3[2] |
Fandpunkto | 102°C[3] |
Bolpunkto | 494,0°C[4][5] |
Refrakta indico | 1,5960 |
Ekflama temperaturo | 292,5°C[6] |
Solvebleco | Akvo:2350 g/L[7] |
Mortiga dozo (LD50) | 15900 mg/kg (buŝe) |
GHS etikedigo de kemiaĵoj |
GHS Damaĝo Piktogramo | |
GHS Signalvorto | Averto |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315,H319,H335 |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261,P264,P264+265,P271,P280,P302+352,P304+340,P305+351+338,P319,P321,P332+317,P337+317,P362+364,P403+233,P405,P501 |
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa) |
Sorbitolo aŭglucitolo estas organika kombinaĵo rezultanta per reduktado de laglukozo. Ĝi estas kristalblanka solidaĵo kun frukta gusto, solvebla en akvo. Sorbitolo posedas 6 karbonatomojn, 14 hidrogenatomojn kaj 6 oksigenatomojn. Sorbitolo uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kemiaj reakciaĵoj.
Sorbitolo, poliolo (sukeralkoholo), estas densa dolĉigilo trovata en multaj manĝaĵoj. Krom provizi dolĉecon, ĝi estas bonega humektanto kaj teksturiga agento. Sorbitolo estas ĉirkaŭ 60% same dolĉa kielsaĥarozo, sed kun triono malpli da kalorioj. Ĝi estas glata en la palato, kun dolĉa, refreŝiga kaj agrabla gusto. Ĝi estas ne-kariogena kaj povas esti utila por diabetoj. Sorbitolo estas uzata sekure en pretigitaj manĝaĵoj dum preskaŭ duonjarcento. Ĝi ankaŭ estas uzata en aliaj produktoj en la farmaciaj kaj kosmetikaj industrioj. Manitolo kaj sorbitolo estas izomeroj, la nura diferenco estas la orientiĝo de la hidroksilgrupo sur karbono 2.
Ĝi povas esti akirita per reduktado de la glukozo, kiu ŝanĝas la transformitan aldehidgrupon (−CHO) al primara alkoholgrupo (−CH2OH). Plej multe de la sorbitolo estas farita el terpoma amelo, sed ĝi ankaŭ troviĝas en la naturo, ekzemple en pomoj, piroj, persikoj kaj prunoj. Ĝi estas konvertita al fruktozo per sorbitol-6-fosfato 2-dehidrogenazo. Sorbitolo estas izomero demanitolo, alia sukeralkoholo; la du malsamas nur en la orientiĝo de la hidroksila grupo sur karbono 2. Kvankam similaj, la du sukeralkoholoj havas tre malsamajn fontojn en naturo, frostopunktoj kaj uzoj. Kiel senpreskriba medikamento, sorbitolo estas uzata kiel laksigilo por traktikonstipon.
Sorbitolo referiĝas kiel nutra dolĉigilo ĉar ĝi disponigas manĝenergion: 2,6 kilokalorioj (11 kilojuloj) je gramo kontraŭ la averaĝe 4 kilokalorioj (17 kilojuloj) por karbonhidratoj. Ĝi estas ofte uzata en dietaj manĝaĵoj (inkluzive de dietaj trinkaĵoj kaj glaciaĵoj), mentoj, tussiropoj kaj sensukera maĉgumo. Plej multaj bakterioj ne povas uzi sorbitolon por energio, sed ĝi povas esti malrapide fermentita en la buŝo deStreptococcus mutans, bakterio kiu kaŭzas dentodetruadon. En kontrasto, multaj aliaj sukeralkoholoj kiel ekzempleizomaltolo kajksilitolo estas konsideritaj ne-acidogenaj. Ĝi ankaŭ okazas nature en multajŝtonfruktoj kaj beroj de arboj de lagenro Sorbus.
- Preparado de lasorbitolo per reduktado de laglukozo. La aldehida radiko (−CHO) iĝas en metanolan radikalon (−CH2OH):
- Preparado de lanitrata acido per traktado desorbitolo kajnitrata acido:
- Preparado de lafosfata acido per traktado desorbitolo kajfosfata acido: