Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Soraba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elSoraba)
Soraba
serbšćina, serbski
Mapo
Leĥaj lingvojindiĝena lingvo
Leĥaj lingvoj
Parolata enGermanio
Parolantoj60 000
Denaskaj parolantojproksimume 60.000
Fremdlingvo / dua lingvo porne konatas
Skribolatina kun kelkajaldonoj
Lingvistikaklasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Okcidentslava lingvaro
Soraba lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en 
Reguligita de 
Lingva statuso3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografiawen (ambaŭ sorabaj lingvoj),

hsb (suprasoraba),
dsb (malsuprasoraba)

    Terminologia-
  SILWEN (supra soraba),

WEE (malsupra soraba)

  Glottologsorb1249
Angla nomoSorbian
Franca nomosorabe
vdr

Lasoraba lingvo (propralingve:serbšćina) estas komuna nomo por duslavaj lingvoj aŭ variantoj parolataj en la oriento deGermanio, de la t.n.soraboj. La sudsoraba aŭsuprasoraba (hornjoserbšćina) estas precipe parolata en la regiono de la urboBautzen (sorabe:Budyšin),Meißen (sorabe:Mišno) kaj la nordsoraba aŭmalsuprasoraba (dolnoserbska rěc) estas plejparte parolata ĉirkaŭ la urboCottbus (sorabe:Chośebuz) Ĉirkaŭ 45.000 homoj parolas la suprasoraban kaj ĉirkaŭ 25.000 la malsuprasoraban, laŭ - konsentite - optimismaj taksoj.

La lingvo apartenas al laHindeŭropa lingvaro, pli precize al la okcidentslava grupo de laslava lingvaro.

Parolareo

[redakti |redakti fonton]

La suprasoraba estas parolata en la regiono deBautzen (sorabe:Budyšin) kaj la malsuprasoraba, ĉirkaŭCottbus (sorabe:Chośebuz).

Gramatiko

[redakti |redakti fonton]

Skribo: La soraba lingvo skribiĝas per latinaj literoj, kun iujsupersignoj, kies uzo similas al tiu en lapola lingvo (nome ć, ł, (d)ź) kajĉeĥa lingvo (č, š, ž).

La suprasoraba (hornjoserbšćina) konas sep kazojn. Sed la sepa kazo (vokativo) nur ekzistas ĉe la masklaj substantivoj en singularo. La malsuprasoraba (dolnoserbski) konas ses kazojn. Rimarkinde estas, ke krom la singularo kaj la pluralo ankaŭ ekzistas la dualo. La suprasoraba konas ĉe la verboj aoriston kaj imperfekton.

Hodiaŭa statuso

[redakti |redakti fonton]

La domina lingvo en la areo de lasoraboj estis lagermana dum jarcentoj. Ĉi tiu lingvo puŝis la soraban pli kaj pli malantaŭen, tiel ke kaj la supra kaj la malsupra soraba lingvovariantoj akiris la statuson deendanĝerigitaj lingvoj.

La dulingva stratindikilo en urboCottbus (sorabe:Chośebuz)

La tielnomitaDomowina funkcias kiel la centra kulturkonsilio. Kvankam iomete da soraba estas parolata en la urboBautzen, la soraba pruve ĉeestas en stratsignoj, sur ŝildoj de butikoj kaj eĉ sur prezo-etikedoj kaj kvitancoj en kelkaj butikoj. La germana registaro oficiale agnoskis la soraban kielminoritatan lingvon kaj prenis sur sin la devon protekti kaj disvolvi la soraban per subskribo kaj ratifo de laEŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj.

Proksimuma lingva teritorio

La sorabaj infanĝardenoj (WITAJ kiu signifas estubonvenaj) allogas ne nur sorablingvajn, sed ankaŭ germanlingvajn gelernantojn. Post sekvado de dulingva aŭ soraba baza instruado en la 14 lernejoj kun la necesaj instalaĵoj, gelernantoj povas iri al 5 mezlernejoj kie la soraba estas nedeviga lernobjekto: la soraba gimnazio en Bautzen (Budyšin), la sorabaMittelschulen en Radibor (Radwor) kaj Bautzen. Ne ekzistas sorabalingva altlernejo. Oni povas tamen sekvi universitatan kursonen sorabistiko en Leipzig (Lipsk). La nombro da gelernantoj en tiuj lernejoj restis konstanta tra la jaroj je proksimume kvar mil.

Krom edukado, kulturaj asocioj okupiĝantaj pri muziko kaj literaturo estas subvenciataj.

Muziko

[redakti |redakti fonton]

Aŭdeblis kanto en la soraba (Serbšćina) dum laEurovision minorities languages 2022[1][2].

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Eŭrovido de la minoritataj lingvoj estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
  2. Nowa Doba:Schwientek G, kanto dumEurovision Minorities Languages 2022, laEŭrovida kantkonkurso por minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvo, YouTube.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Slava lingvaro
OkcidentslavajSlava lingvaro
Sudslavaj
Orientslavaj
Tutslavaj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Soraba_lingvo&oldid=8971670"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp