Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sonorilejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sonorilejo sur arbo en Božtěšice
Sonorilejo sub burgoStřekov
Sonorilejo sub burgoLitice

Sonorilejosonorilejeto estas memstara konstruaĵo, eventuale turoforma alkonstruaĵo de alia konstruaĵo, servanta por pendigisonorilon.

Ĝenerale la sonorilejo estas malgrandasonorilturodiminutiva markigo de sonorilturo. Laŭ difino deHana Hlušičková la sonorilejo diference de la sonorilturo ne estas funkcie kunigita kunpreĝejo, sed ĝi estas memstara, escepte ĝi povas funkcie koneksi kunkapelo, anstataŭigi tureton de kapelo (ekz. sonorilejo enDolní Zálezly), sed plej ofte ĝi situas en municipoj, kiuj havas nek kapelon nek preĝejon.

Komencoj

[redakti |redakti fonton]

Al la estiĝo de municipaj sonorilejoj igis iniciaton precipefajra patento deMaria Tereza, eldonita la21-an de aŭgusto1751. Ĝi enhavis sume 30 artikolojn, kiuj krom la ordono sonori, se vartanto ekvidosincendion, kaj havisonorileton en ĉiu municipo, eldonis ankaŭ ordonon planti arbojn inter la domoj, havi en la vilaĝplaco fiŝlageton ka. La patento estis pli poste ankoraŭ pli severigita la24-an de januaro1787 deJozefo la 2-a, kiu konstatis, ke superularo alpaŝas al ties realigo tre maldiligente. Tiu ĉi maldiligenteco estis ankaŭ kaŭzo, kial la sonorilejoj havadas tre varian konstruaĵon kaj dimensiojn - ĉar ili diferenciĝas ne nur teritorie kaj laŭtempe, sed ankaŭ laŭ posedaĵaj eblecoj de la superularo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sonorilejo&oldid=8454617"
    Kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp