Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sonaro

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je8 nov. 2018.
principo de aktiva sonaro

Sonaro (akronimo de laangla vortojSoundNavigationandRanging (en Esperanto:navigado kaj distancomezurado pere de sonaj ondoj)) estas teĥniko kiu uzassonojn por subakvenavigi aŭ por detekti aliajn objektojn. Oni distingas aktivan (mem ellasas alt-frekvencan sonon kaj kaptas eĥon, kalkulas la distancon) kaj pasivan sonaron (sensas ellasitan sonon).[1]

Dum laUnua mondmilito oni forte evoluigis la sonarojn por lokdifini lasubmarŝipojn. La unuan sukcesan sonaron evoluigis franca fizikistoPaul Langevin en 1915 kun rusaKonstantin Ĥilovski. Tiu sonaro kapablis lokdifini submarŝipojn je 1500m. Oni uzis pasivajn sonarojn dum la unua mondmilito.

Inter la du mondmilitoj, oni evoluigis aktivan sonaron enfrekvenca larĝo inter 15 kHz kaj 40 kHz. La kontrolo de iu areo estis tre temporaba, tiel estis apenaŭ sukcesa. Laradaro laboras per elektromagnetaj ondoj anstataŭ sonondoj, tiel ĝi estas pli efika.

Oni evoluigis panorama-sonaron (angle PPI –Plane Position Indication) post ladua mondmilito. Grava novigo estis en la 1970-aj jaroj la enkonduko de tren-antena sonaro (angle Towed Array Sonar, TAS), kiu estis pasiva sonaro kaj sensis eĉ tre profundajn frekvencojn ĝis sub 100 Hz. La plej nova evoluigo estas ekde 1985 ls profundfrekvenca trensonaro aŭ LFAS (Low Frequency Active Sonar) uzebla sub 2 kHz.

Aktivaj sonaroj

[redakti |redakti fonton]

Oni diferencigas inter profundfrekvena (50 Hz ĝis 3 kHz), mezfrekvena (3 kHz bis 15 kHz) kaj altfrekvenca aktivsonaro. La profundfrekvena sonaro sensas ĝis super 20 km.

La aktiva sonaro havas la avantaĝon difini ne nur direkton, sed ankaŭ distancon de la malamika ŝipo. Ĝi lokdifinas eĉ sensonajn ŝipojn. Ili malavantaĝo estas la minaco je marmamuloj - kiuj komunikas per ellaso de sonoj - kaj mem la malkaŝo de la propra situo.

Oni tre malofte uzas aktivajn sonarojn.

Pasivaj sonaroj

[redakti |redakti fonton]

La pasiva sonaro konsistas el hidrofono (subakvamikrofono) por kapti la sonojn identigi la sondirekton. Oni uzas pasivajn sonarojn ofte sur submarŝipoj, ĉar ili ne malkaŝas ties situon.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Wragg, David W.. (1973)A Dictionary of Aviation. Osprey.ISBN 9780850451634.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sonaro&oldid=8454528"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp