Sed vere la Olimpikaj Ludoj komenciĝis jam du tagojn antaŭ sia oficiala inaŭguro, la 11-an de aŭgusto 2004, en la urbo deTesaloniko.Ateno estis elektita en1997 (pliaj kandidataj urboj estisRomo,Kaburbo,Stokholmo kajBonaero.
La futbalaj teamoj de viroj kaj virinoj ekludis dum la ĉefprovo la 11-an de aŭgusto, malfermante neoficiale la 28-ajn modernajn Olimpikojn, la plej grandan mondan sportfeston, en la lando, kie la Ludoj origine naskiĝis, en la jaro776 a.K.
70.000 spektantoj ĉeestis la finan provon de la inaŭgura festo en laOlimpika Stadiono de Ateno. La prezidantino de la Organiza Komitato "Ateno 2004",Jana Angelopulu (Yianna Angelopoulou), esprimis sian kontenton kaj deklaris: "Ni surprizos vin". Ŝi ankaŭ eksplikis, ke "la ceremonio rakontos la historion de antikva Grekio, kie la Olimpikoj naskiĝis, pere de muziko, dancado kaj aliaj okazaĵoj."
La direktoro de la festo,Dimitrios Papaioanu, klarigis, ke "la homaj korbato kaj kurado estas la elementoj, kiuj karakterizas la ceremonion. Ni uzas sonojn, kiuj genereblas nur en Grekio... Ni prezentos la evoluon de homa konscio. Ni komencas per la mitologio kaj ni atingas logikon. Tiel, ni priskribas la helenan miraklon. Iamomente, ni honoras amoron... Poste, ni prezentas la modernajn Olimpikojn kaj la internacian vojaĝon de la Olimpika Flamo." Preskaŭ 4.000 homoj partoprenis la oficialan malferman feston la 13-an de aŭgusto 2004, kiu daŭris 3,5 horojn.
Kvankam la grekoj estis feroce kritikataj dum la 7-jara periodo de sia Olimpika preparado pro sia prokrastemeco kaj ĝeneralaj sekurecaj zorgoj, la internaciaj amaskomunikiloj kaj laInternacia Olimpika Komitato (IOK) nun esprimas kontenton je la nivelo de la instalaĵoj kaj organizado. La prezidanto de IOKJacques Rogge (Ĵak Rog) komentis, ke la promesoj estas plenumitaj kaj la grekoj heredos la instalaĵojn.
Grekio ricevis la rajton pri la organizado de la Olimpikoj kiel kompenson, ĉar ĝi ne ricevis la rajton pri la organizado de laSomeraj Olimpikoj 1996. Tiam estis la centjara datreveno de Olimpikaj ludoj en la novepoko.
La Internacia Olimpika Komitato (en laangla: IOC) atendis rekordan nombron de partoprenantaj ŝtatoj (202).
La antaŭpreparo, konstruoj estis akre kritikitaj fare de Internacia Olimpika Komitato.
Pro lairaka krizo kaj la atendeblajteroratakoj la sekurecaj antaŭpreparoj estis tre viglaj, fortaj. Ec super la Olimpia Vilaĝo ŝvebis gvataZepelino,aerŝipo.
La olimpiajn ludojn ombrelis la oftajdopaj skandaloj. Komence de la ludoj, du grekaj sportistoj (Kostas Kenteris kaj Katerina Thanu) – unu el ili povis esperi pri ekbruligo de la olimpika flamo – ne aperis antaŭ la Olimpika Medicina Servo, kiu ekzamenis la sangon, urinon pri dopaĵoj. Ili fuĝis al sia trejnisto kaj veturante de li per motorciklo, ili suferisonidire akcidenton. La matenon de lundo la 16-a de aŭgusto 2004, la du grekaj sportistoj retiriĝis de la Olimpiaj ludoj de Ateno 2004, pardonpetante pro sia malsukceso aperi antaŭ la medicina servo por kontraŭdopa testado kelkajn tagojn antaŭe. La vesperon, Leonidas Sampanis, la 33-jara greka halterlevada ĉampiono je la 62-kilograma kategorio, atingis la kulminon de sia atleta kariero meze de aplaŭdoj kaj huraoj. Li ricevis la bronzan medalon kaj lia filino kuris al sia paĉjo por kisi kaj gratuli lin. Kiel ĉiu premiita atleto, li tuj poste donis specimenon de urino por kontraŭdopa ekzameno ĉe la Olimpia Medicina Servo. Laapoteozo finiĝis, sed la inkubsonĝo ĵus komenciĝis por la grekoj. Sed ankaŭ atletoj de aliaj nacioj evidentiĝis dopaĵ-uzantoj.
Klarigo: Teamoj kunklinitaj literoj havas kolektan subpaĝon por la partopreno en kelkaj jaroj kaj teamoj kun rektaj literoj eĉ havas apartan subpaĝon nur pri tiu-ĉi jaro.
La olimpika flamo dum la malferma ceremonio.
La ceremonio de la ekbruligo de la flamo estis aranĝita kiel pagana danco de sacerdotinoj