La11-aSomera Olimpiko (aŭSomeraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la1-a de aŭgusto 1936 ĝis la16-a de aŭgusto 1936 enBerlino,
Nazia Germanio. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata deAdolf Hitler, kaj laolimpika flamo estis flamata de Fritz Schilgen.
LaInternacia Olimpika Komitato estis ja maltrankviligita pro kreskanta forto defaŝismo enGermanio, sed rilate al sukceseco de vintra olimpiko, kiu ankaŭ okazis en Germanio,Berlino fine fariĝis la gastiganta urbo.
Multe da landoj proponis bojkoti tiun ĉi olimpikon, sed fine unusola lando, kiu vere mankis, estisHispanio, pro enlanda milito, kiu tiutempe paralizis la landon.
La ludojn malfermisAdolf Hitler en la dum du jaroj monumentece konstruitaOlimpika stadiono de Berlino kaj kelkaj teamoj eĉ dum bonveniga ceremonio salutis Hitleron perhitler-saluto. Stelulo de la ludoj estis spite al tiu ĉi harmoniigo afrik-usonanoJesse Owens. Owens ridindigis la teorion de Hitler priarja supereco, kiam li gajnis kvar orajn medalojn enkuro je 100 kaj 200 metroj, enlongosalto kaj enstafetkurado 4x100 metroj.
La potenca germana teamo subtenata de la registaro superis la tabelon kun 33 oraj medaloj. PostGermanio sekvisUsono kun 24 kajHungario kun 10 oraj medaloj.
En Berlino oni unuafoje batalis je olimpika oro enkajakado-kanuado,basketbalo kaj subĉielamanpilkado.
LaDua Mondmilito interrompis kontinuecon de la ludoj kaj la venontaj okazis nur en la jaro1948.
Sportistoj el 49 landoj partoprenis en la ludoj. Tio estis nova rekordo. Unuafoje partoprenis Afganio, Bermudo, Bolivio, Kostariko kaj Liĥtenŝtejno.
- ↑Medaloj fare de atletoj de la antaŭe sendependaKoreio estis kalkulitaj por Japanio.
Vintraj Olimpiaj Ludoj 1924, 1928, 1932, 1936,(1940)II,(1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022 |
Someraj Olimpiaj Ludoj 1896, 1900, 1904,(1906)*, 1908, 1912,(1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936,(1940)II,(1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024 |