Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Somalio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je10 feb. 2025.
Somalia Demokratia Respubliko
جمهورية الصومال
Jumhuuriyadda Dimoqraadiga Soomaliya

Flago de Somalio

Blazono de Somalio

DetalojDetaloj
Nacia himno:Soomaaliyeey Toosoow Somaloj, vekiĝu
Situo
respubliko
federacia respubliko
suverena ŝtato
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboMogadiŝo
Oficiala(j) lingvo(j)somala lingvo, araba lingvo
Uzata(j) lingvo(j)somala
araba
Plej ofta(j) religio(j)islamo
Areo637,657 km²
- % de akvo1,6 %
Loĝantaro9.558.666 (2008) (2017)
Loĝdenso13 loĝ./km²
LoĝantojSomaloj
Araboj
Horzono+3
Interreta domajnoso
LandokodoSO
Telefona kodo252
Plej alta punktoŜimbiriso
Plej malalta punktoHinda Oceano
Politiko
Politika sistemoRespubliko
ŜtatestroMohamed Abdullahi Mohamed
ĈefministroMohamed Hussein Roble
Nacia tago1-a de julio
Sendependiĝo disdeBritio kajItalio1-a de julio1960
Ekonomio
ValutoSomalia ŝilingo (SOS)
MEPlaŭ 2007
– suma$5,575 mlrd
– pokapa$ Inter afrikaj landoj, Somalio estas pozitive escepta pro tio ke ĝi estas etne relative homogena naciŝtato. Somaloj estas popolo kiu loĝas en la Korno de Afriko dum aĝoj, kun komuna lingvo, komunaj kutimoj kaj komuna religio: Islamo.

600

 
Membro de
Organizaĵo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj(2013–)
Tutmonda Pridogana Organizo(2012–)
Interpol(1975–)
Ligo de Arabaj Ŝtatoj(1974–)
Organizaĵo de Islama Kunlaboro(1969–)
Internacia Centro por Dispozicio de Disputoj pri Investado(1968–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1964–)
Internacia Telekomunika Unio(1962–)
Internacia Financa Korporacio(1962–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1962–)
Internacia Disvolviĝa Asocio(1962–)
Unesko(1960–)
Unuiĝintaj Nacioj(1960–)
Universala Poŝta Unio(1959–)
Monda Organizaĵo pri Sano
Grupo pri Teraj Observoj
Araba Monunua Fonduso
Araba Fonduso por Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo
Afrika Unio
Traktato pri Nuklea Ne-disvastiĝo
Afrika Banko por Disvolviĝo
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Afrika Kontinenta Liberkomerca AreoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdr

SomalioSomalujo (somale Soomaaliya;arabe الصومال,aṣ-Ṣūmāl) estas lando en la ekstrema oriento deAfriko ĉe laKorno de Afriko. Ĝi limiĝas en la oriento kun laHinda Oceano, en la nordo kun tiesAdena Golfo, en la okcidento kunĜibutio kajEtiopio kaj en la sudo kunKenjo. La landonomo deduktiĝas de la popolosomaloj, kiu konsistigas la plejmulton de la loĝantaro kaj loĝas ankaŭ en la najbaraj landoj. Inter afrikaj landoj, Somalio estas pozitive escepta pro tio ke ĝi estas etne, lingve kaj kulture relative homogena naciŝtato. Somaloj estas popolo kiu loĝas en la Korno de Afriko dum aĝoj, kun komuna lingvo, komunaj kutimoj kaj komuna religio: Islamo. Somalio estas la plej orienta lando en kontinenta Afriko.

Somalio ekestis per la kunigo de la koloniojbrita- kajitala Somallando, kiuj en 1960 komune sendependiĝis. Ekde la faligo de la aŭtoritata registaro subSiad Barre en la jaro 1991 la lando suferasinternan militon kaj havis almenaŭ ĝis la formado de mondvaste agnoskita provizora registaro en la jaro 2000 neniun funkciantan registaron. La provizora registaro regas tamen nur parton de la lando. La nordo de Somalio fakte estas sendependa ekde 1991 kielSomalilando. En aliaj vastaj landopartoj regas lokaj klanoj, militestroj kaj aliaj agantoj, kiuj parte – kiel enPuntlando,Galmudugo kajMaĥiro – ankaŭ oficiale alstrebas aŭtonomion aŭ sendependecon.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Ĉefartikolo:Geografio de Somalio

Somalio situas en la oriento de la afrika kontinento, ĉe laKorno de Afriko sur lasomalia duoninsulo. La norda parto de la lando estas plejparte montoriĉa kaj en la somalia alta lando averaĝe 900 ĝis 2.100 m super marnivelo; la plej alta monto estasŜimbiriso (2.416 m). Sude etendiĝas ebenaĵo kun averaĝa alteco de 180 m. La riverojJuba kajŜabeele fontas en Etiopio kaj trafluas la sudon de Somalio kaj per tio lasomalian dezerton en laHindan Oceanon. La 2.720 km longa marborda linio estas la plej longa el ĉiuj de la afrikaj landoj.

La klimaton de Somalio influas laMusono-ventoj, tutjara varmego, malregulaj pluvadoj kaj ĉiam denove okazantaj aridaj periodoj. Krom en la monto- kaj bordoregionoj la averaĝa maksimuma tagotemperaturo estas inter 30 kaj40°C.La sudokcidenta musono provizas la regionon de Mogadiŝo per relative milda klimato de majo ĝis oktobro. Inter decembro kaj februaro la nordorienta musono alportas simile mildan klimaton. En la t.n.Tangambili-periodo inter ambaŭ musonoj (oktobro ĝis novembro kaj marto ĝis majo) estas varmege kaj humide.

Gravajurboj en Somalio estasMogadiŝo,Hargeysa,Merka,Berbera,Boosaaso kajKismaayo.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Ĉefa artikolo:Historio de Somalio

Somalio estis dum la tuta unua duono de la20a jarcento kolonio respektive deBritio (la nordo kielBrita Somalio) kaj de Italio, la cetera parto kielItala Somalio. En 1960 ambaŭ partoj unuiĝis, oni deklaris la sendependecon kaj la unua prezidanto estisAden Abdullah Osman Daar.

En1988, eĉ antaŭ la renverso de la reĝimo deMuhamad Siad Barre, komenciĝis militagoj inter diversaj grupoj. En la nordo de la lando komenciĝis armita ribelo transformiĝinta encivila milito. En1991 jam post la falo de Siad Barre, ribelinta regiono dispartiĝis kun la nomoSomalilando (ĉefurboHargeysa), sed la internacia socio ne agnoskas ĝin. En1998 sur Somalia teritorio estis deklarita ankaŭ unu ŝtato –Puntlando (ĉefurboGaroz). Ĉiuj klopodoj deUNO kaj internaciaj organizaĵoj por reguligo de la Somalia problemo restas senrezultaj.

Fine de la jaro2006etiopia armeo invadis la landon por restarigi tie civilan ordon kaj laŭleĝan registaron.Al Ŝabab (arabe الشباب, "la junularo"), per plena nomo Harakat al-Ŝabab al-Muĝahedin (HSM; arabe حركة الشباب المجاهدين‎, Ḥarakat ash-Shabāb al-Mujāhidīn; Somali: Xarakada Mujaahidiinta Alshabaab, laŭvorte "Muĝahedina Junulara Movado", estas terorisma milico de salafisma ĝihadismo, kiu estas partoprenanto en lainterna milito en Somalio. En 2012 ĝi petis aliĝon al la terorisma organizaĵo Al-Kaida. En 2014 ĝi havis 7000 ĝis 9000 batalantojn.

Regionoj kaj distriktoj

[redakti |redakti fonton]
Politika mapo de Somalio
Ĉefa artikolo:Regionoj de Somalio

Antaŭ la komenco de la Enlanda Milito, Somalio estis dividita laŭ 18 regionoj (gobollada, singularegobol), kiuj estis siavice subdividitaj en distriktoj. La regionoj estis la jenaj:

  1. Awdal
  2. Bakool
  3. Banaadir
  4. Bari
  5. Bay
  6. Galguduud
  7. Gedo
  8. Hiiraan
  9. Jubbada Dhexe
  1. Jubbada Hoose
  2. Mudug
  3. Nugaal
  4. Sanaag
  5. Shabeellaha Dhexe
  6. Shabeellaha Hoose
  7. Sool
  8. Togdheer
  9. Woqooyi Galbeed

Tamen fakte, norda Somalio estas nuntempe dividita en la preskaŭsendependaj ŝtatoj dePuntlando,Somalilando,Galmudugo kajMaĥiro. La sudo estas almenaŭ oficiale regata de Transira Federacia Registaro, kvankam ankaŭ ĝi fakte estas regata de diversaj Islamaj grupoj krom la urboj de Baidoa kaj Mogadiŝo. Laŭ la fakta konsidero estas do 27 regionoj.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]
Koka-kolaa fabrikejo enMogadiŝo, Somalio.
La haveno deMogadiŝo en 1992.

La ekonomio de la lando baziĝas enbrutobredado kaj diversaj eksportadoj al landoj kielBarato,Omano,Kataro,Sauda Arabio kajJemeno inter aliaj. Landoj kielĜibutio,Kenjo kajBarato sendas varojn. Post la epoko deSiad Barre la lando transformiĝis elsocialisma ekonomio allibera merkato. Nuntempe Somalio dependas deeksterlanda helpo, inkluzive de sendaĵoj de elmigrintoj, pli grandkvantaj ol la eksterlanda helpo mem, ĉar la socipolitika situacio ne permesas disvolvigon.

Agrikulturo estas la plej grava sektoro, kaj ene de ĝibrutobredado respondecas pri 40% de laMEP kaj ĉirkaŭ 65% de la eksporta enspezo.Nomadoj kaj duonnomadoj, kiuj dependas de brutobredado, estas ankoraŭ granda parto de la loĝantaro. Post brutobredado,bananoj estas la ĉefa eksporta varo;sukero,sorgo,maizo kajfiŝoj estas produktoj por la interna merkato. La etaindustria sektoro, bazita en la industriigo de agrikulturaj produktoj, estigas 10% de laMEP. Agrikulturo estas grave minacata interalie de infestado delokustoj, venantaj elJemeno aŭ maturiĝantaj surloke. Enfebruaro 2020 pro tia infestado la registaro eĉanoncis tutlandan krizostaton.

Usonaj kaj ĉinaj petrolentreprenoj klopodas ekspluatinafton kaj aliajn naturajn rimedojn en Somalio. Petrolentrepreno de Sidnejo, nomeRange Resources, asertas, kePuntlando en la nordo havas kapablon produkti inter 5 kaj 10 miliardojn da petrolo-bareloj.[1] La mineralaj kuŝejoj kaj riĉaĵoj ne estas ekspluatataj pro la socipolitika situacio. Lastatempe komenciĝis nova enspezofonto enPirateco en Somalio.

Demografio

[redakti |redakti fonton]
Evoluo de la loĝantaro laŭ miloj de loĝantoj.

Somalio havas kalkulitan loĝantaron de ĉ. 8,5 milionoj da personoj. Tiu kalkulo malfacilas pro la kompleksa politika situacio de la lando kaj pro lanomada vivmaniero de granda parto de la loĝantoj. La lastacenso estas de1975, kaj sur tiu baziĝas kelkaj el la eksterlandaj politikanalizoj. Tamen, la indico de kresko de la populacio de Somalio estas unu de la plej altaj de Afriko kaj de la mondo, laŭ taksoj en gamo de 15 al 25 milionoj de loĝantoj, laŭ kelkaj fakuloj.

Aktuale, 60% de la somaloj estas nomadaj paŝtistoj debovoj,kameloj,ŝafoj kajkaproj. 25% de la loĝantoj estas farmistoj setlitaj en la fruktodonaj regionoj inter la riverojJuba kajShebelle, sude de la lando. La resto de la populacio koncentriĝas en la urbaj areoj.

Kiel sekvo de la milito Somalio havas grandan komunumon de rifuĝintoj for de la lando, unu de la plej grandaj de Afriko. Oni taksas milionon da rifuĝintoj for de la kontinento.

Loĝantaro:8.863.338

Aĝostrukturo:
0-14 jaroj:44,4% (viroj 1.973.294; virinoj 1.961.083)
15-64 jaroj:53% (viroj 2.355.861; virinoj 2.342.988)
65 jaroj aŭ pliaj:2,6% (viroj 97.307; virinoj 132.805) (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Kreskindico:2,85% (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Naskindico:45,13 naskoj/1.000 loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Mortindico:16,63 mortoj/1.000 loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Indico demigrado:0 migranto(j)/1.000 loĝantoj (ĉirkaŭkalkulo 2006.)

Proporcio de seksoj:
je nasko:1,03 viroj/virino
malpli de 15 jaroj:1,01 viroj/virino
15-64 jaroj:1,01 viroj/virino
65 jaroj aŭ pli:0,73 viroj/virino
totala populacio:1 viro/virino (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Indico deinfanmorto:114,89 mortoj/1.000 naskoj (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Vivdaŭro je nasko:
totala populacio:48,47 jaroj
viroj:46,71 jaroj
virinoj:50,28 jaroj (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Indico defekundeco:6,76 gefiloj naskitaj/virino (ĉirkaŭkalkulo 2006)

Nacieco:
nomo:Somalo(j)
adjektivo:Somala

Etnoj:Somaloj 96%,Bantuoj 3,1%, blankuloj kaj aliaj 0,9%

Religioj:islamaj 98,4%, Kristanismo kaj aliaj religioj 1,3%Lingvoj:Somala (oficiala),Araba,Itala,Angla

Analfabetismo:
difino:de 15 jaroj aŭ pli kiuj povas legi kaj skribi
totala populacio:37,8%
viroj:49,7%
virinoj:25,8% (ĉirkaŭkalkulo 2001)

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

La somala kulturo baziĝas ĉefe surIslamo kaj surpoezio, kaj disvolviĝis laŭlonge de la jaroj laŭparola tradicio. La parolfluo estas kapablo ĉefe konsiderata inter somaloj, ĉefe ĉepolitikistoj aŭ religiaj estroj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMalaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj.

La kvanto de parolataj lingvoj en la landoj estas sufiĉe malgranda kompare kun aliaj afrikaj landoj. La granda parto de la loĝantoj parolas lasomalan, kvankam la etnoj de la bajunoj kaj bravanoj parolas ankaŭ dialektojn de lasvahila. Pro religiaj kaj geografiaj kialoj laaraba estas alte etenda, kaj pro historiaj kialoj oni konsideras laanglan kaj laitalan kiel la eksterlandaj lingvoj plej uzataj.

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Somalio apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifika Oceano.

Internaj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Exploration rights in Somalia for Chinese oil giant CNOOC

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Afrika Unio
v  d  r
Ligo de Arabaj Ŝtatoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Somalio&oldid=9020748"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp