| Solymár | |||
|---|---|---|---|
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Meza Hungario | ||
| Departemento | |||
| Distrikto | Pilisvörösvár | ||
| Poŝtkodo | 2083 | ||
| En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 10 927 (2025)[+] | ||
| Loĝdenso | 612 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 35′ N,18° 56′ O(mapo)47.59118.929Koordinatoj:47° 35′ N,18° 56′ O(mapo)[+] | ||
| Areo | 17,86 km² (1 786 ha)[+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo[+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Solymár [ŝojmAr] (germane Schaumar) estasgrandvilaĝo kaj administrakomunumo enHungario. Ĝi apartenas al la regionoMeza Hungario, al ladepartementoPest, kiu komplete ĉirkaŭas la nacian ĉefurbonBudapeŝto, kaj al la distriktoPilisvörösvár. Laŭ la stato de2025 en la komunumo vivis10 927 loĝantoj sur areo de17,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de612 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumojBudapeŝto,Üröm,Pilisborosjenő,Pilisvörösvár,Pilisszentiván,Nagykovácsi kajRemeteszőlős. Laloknomo signifashungare: falkisto, kiu estis tiutempe grava profesio.

La grandvilaĝo situas laŭfervojo kaj ĉefvojoBudapeŝto-Dorog apud Budapeŝto, kiu troviĝas 10 km-ojn. En la grandvilaĝo trafikas ankaŭ la budapeŝta lokaaŭtobuso.
Oni trovis restaĵojn el laneolitiko, deromianoj kaj deavaroj. La unua skriba mencio devenis el1226. En la14-a jarcentofortikaĵo (onidirepigo-fortikaĵo) konstruiĝis. Dum laturka erao la vilaĝo senhomiĝis.Serboj kajŝvaboj refondis ĝin en1720. La romkatolika pilgrimlokapreĝejo en1790 konstruiĝis, kiesturo estas 30 m-ojn alta. La ŝvaboj estis deportitaj en1946 alGermanio.